Arbara incendio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arbarincendio)
Cervoj minacitaj de incendio en la nacia forsto de Bitterroot (Montano, Usono)

Arbara incendio estas incendio, kiu trafas arbaron. Ĝia kialo povas esti natura (fulmovulkana erupcio) aŭ homa.

La arbaraj incendioj ĉiam ekzistis, kaj nature okazas cikle (oni trovis spurojn de incendio en epoko silurio, 420 jarmilionoj antaŭe).

Arbara incendio okazas kiam la vegetaĵaro estas seka. Ili estas oftaj en sudo de Eŭropo, sudokcidenta Usono kaj Aŭstralio.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Fulmo estas la ĉefa natura kaŭzo de incendioj, sed la pli oftaj estas arbaraj incendioj estigataj de homo.

  • Akcidentaj: rompo de elektraj linioj, automobila aŭ aviadila akcidento, malsingardo de fumanto, nezorgita kradrostado[1], brulado de rubaĵoj, aŭ pli malofte vitra rompaĵo kiu, kiel lupeo, fokusigas sunlumon.
  • Volaj: fajra senveprigo celante terkultivon sur brulita arbaro; malbonvolo pro ajna kialo; mensa malsano (piromanio).

Alia nepra kaŭzo estas la sekeco. Kiam vegetaĵo ne plu povas ĉerpi akvon el la grundo, ne nur ĝi sekiĝas kaj iĝas pli bruliĝema, sed ĝi ellasas bruliĝivajn kemiajn substancojn. Fakuloj konkludis, ke grandajn kaj longdaŭrajn arbarajn incendiojn en Aŭstralio en 2019 kaŭzis interalie strikta malpermeso forhaki arbojn eĉ por krei kontraŭbrulajn striojn. Tio kaŭzis kreskon de bruleblaj arboj kaj arbustoj kaj senefikigis kontraŭfajrajn klopodojn.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Arbaraj incendioj estigas poluon de aero, mortigas multajn bestojn kaj, se ili estas tro oftaj, estigas senarbarigon.

Artikolo de Gary Nunn en Unesko Kuriero analizas la arbarincendiojn en Aŭstralio en 2019-2020. Konstatinte, ke tio ĉiam okazis en la kontinentinsulo, tamen oni notis, ke tiu okazo estis multe pli drasta kaj damaĝa por ekosistemoj necesaj por minacataj specioj, la sekeco estis pli akra ol iam, same kiel la malfrueco kaj la sufero en praarbaroj. Ekdamaĝo povas postuli jarcentojn por esti riparitaj.[2]

Prevento[redakti | redakti fonton]

  • Purigado de la arbaroj: dehako de la troaj arboj, kreo de fajrbariloj kiuj kaj bremsas la incendion, kaj permesas la alvenon de veturiloj de la fajroestingistoj.
  • Malpermeso de fajroj.
  • Prigardo per deĵorantoj, de turo, de aviadilo aŭ balono.

Gravaj incendioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĝardenrostilo kaj ekbrulo[rompita ligilo] (france)
  2. Gary Nunn, "Aŭstralio: Post la arbarfajroj" en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. pp. 28-29.