Kontraŭbrula strio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
farado de kontraŭbrula strio (Suda Karolino, Usono)

Kontraŭbrula striokontraŭbrula breĉo estas plurajn metrojn larĝa strio en arbaroj, grandaj herbejoj kaj erikejoj kaj aliaj facile bruleblaj areoj. Sur tiu strio la amaso de brulebla materialo (arboj, arbustoj, vebroj, konstruaĵoj k.s.) devas esti reduktita je minimumo, tiel, ke la breĉo estu apenaŭ superebla obstaklo por la fajro. Tial la disvastiĝo de arbara incendio povas esti limigita.

Kontraŭbrulaj strioj estas plej ofte artefaritaj (ekzemple per malplantado en arbaroj), sed ekzistas ankaŭ naturaj donitaĵoj, ekzemple larĝa rivero aŭ roka montodorso. Ankaŭ larĝaj stratoj povas havi la funkcion de kontraŭbrulaj strioj en setlejoj kaj ŝoseoj en komunikvojaj areoj.

Ĉe arbaraj incendioj kontraŭbrulaj strioj estas ankaŭ farataj per malplantado kiel aktiva kontraŭbatalo de la brulo, same kiel per kontrolita bruligo de la areoj tra kiuj incendioj povus disvastiĝi.

Fakuloj konkludis, ke grandajn kaj longdaŭrajn arbarajn incendiojn en Aŭstralio en 2019 kaŭis interalie strikta malpermeso forhaki arbojn eĉ por krei kontraŭbrulajn striojn. Tio kaŭzis kreskon de bruleblaj arboj kaj arbustoj kaj senefikigis kontraŭfajrajn klopodojn.