Rokpentraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rokpentraĵo estas termino uzata de historiistoj, fakte prahistoriistoj, pri pentraĵoj unue neidentigeblaj, kiel markoj, punktoj, strioj ktp., kaj poste de manoj, figuroj de animaloj, de homoj ktp.

La brilaj pentraĵoj de animaloj, faritaj de ĉasistoj dum prahistorio sur la muroj de kavernoj estis trovitaj en multaj regionoj de la mondo. Plej ofte sur la pentraĵoj aperadis ĉevaloj, bizonoj, rangiferoj kaj mamutoj, kiuj post la epoko de tiuj pentraĵoj formortis. Simile en Saharo estas pentraĵoj de ĝirafoj kaj rinoceroj kiuj de jarcentoj jam malaperis el tiu areo.

La kavernaj desegnaĵoj eltrovitaj en kaverno de Altamira en norda Hispanio en 1879 kaj en la groto Lascaux apud Montignac, Francio, en 1940, estas mirigaj specimenoj de arto. Ili montras ke, fruaj homoj kapablis lertege desegni bestajn kaj homajn figurojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]