Agüero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agüero
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22808
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 0° 48′ U (mapo)42.356388888889-0.79305555555555Koordinatoj: 42° 21′ N, 0° 48′ U (mapo) [+]
Alto 696 m [+]
Areo 94,157859 km² ( 941 5.7 859 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Agüero (Provinco Ŭesko)
Agüero (Provinco Ŭesko)
DEC
Agüero
Agüero
Situo de Agüero
Agüero (Hispanio)
Agüero (Hispanio)
DEC
Agüero
Agüero
Situo de Agüero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Agüero [+]
vdr

Agüero [aGŬEro] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi limas oriente kun Murillo de Gállego kaj Santa Eulalia de Gállego. Ĝi estas norde de la depresio de Ebro kaj okcidente de la rivero Gállego. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokon San Felices. Norde, tiu valo estas fermita per la spektakla montaro Mallos de Agüero, kun kapricaj formoj de konglomeraĵoj iom ruĝecaj tre similaj al la plej konataj Mallos de Riglos, de la transa bordo de la rivero Gállego. Mallos de Agüero estas deklivaro de la tre longa montaro Santo Domingo.

La loĝloko Agüero mem (696 msm) estas je 43 km nordokcidente de Huesca; laŭ la ŝoseo HU-534 ĝi estas komunikata kun la A-132 kaj Murillo de Gállego sudoriente. La loĝloko Agüero estas sur la pinto de alta monteto, je konsiderinda altitudo rilate al la fluejo de la rivero Gállego, en la montoj antaŭ la Pireneoj dominantaj ampleksan valon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. La islama loĝantaro estis majoritate de muladioj —posteuloj de hispanromianoj kaj visigotoj— kaj de mozaraboj, kio estus klarigo de la kultivo de vitoj en islama epoko. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj. ​

Romanikaj absidoj de la preĝejo de Sankta Jakobo. 12-a jarcento.
Romanika timpano de la preĝejo de Sankta Savinto. Kristo inter la simboloj de la kvar evangeliistoj.

Plej frua mencio estas de la jaro 938. [1]

Restas malmultaj restaĵoj de la kastelo, kiu jam ekzistis fine de la 10-a jarcento, de kiu oni konas dokumente la nomojn de dek kastelestroj de la 11-a kaj 12-a jarcentoj ĝis ĝi perdis strategian intereson.

Komence de la 12-a jarcento la reĝino Berta (vidvino de Petro la 1-a de Aragono) guberniis el Agüero la nomitan "regnon" Mallos, kiu inkludis Murillo, Marcuello, Riglos kaj ĝis Ayerbe.

La Enlanda Milito estis konflikta en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Agüero: oni perdis milon da loĝantoj ekde la komenco de la jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la romanikaj preĝejoj de Sankta Savinto kun belega timpano en la pordego, kaj de Sankta Jakobo kun elstaraj absidoj, groto Al-Foraz, Muzeo de Orgeno kaj montaraj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Martín Duque, Documentos de Leire, n.º 7).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]