Daimiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Placo kaj miljaraĝa olivarbo

Daimiel estas municipo de la provinco Ciudad Real, Kastilio-Manĉo, Hispanio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas norde kun municipo de Manzanares, nordoriente kun Las Labores, oriente kun Torralba de Calatrava, sude kun Bolaños de Calatrava, sudokcidente kun Almagro, kaj okcidente kun Villarrubia de los Ojos, Arenas de San Juan, Malagón, Fuente el Fresno kaj Puerto Lápice.

Ĝi estas grava ejo por la produktado kaj industrio de vito kaj vino.

En ties teritorio situas unu de la naciaj parkoj de Hispanio, Tablas de Daimiel.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis deklarita urbo en la jaro 1887 de la reĝino regento María Cristina de Habsburgo y Lorena, vidvino de Alfonso la 12-a kaj patrino de Alfonso la 13-a.

En Daimiel naskiĝis fama hispana arkitekto Miguel Fisac, kiu tie konstruis artajn konstruaĵojn kiaj Interpretejo pri Akvo, Municipa Vendejaro, domaro kaj kies verko videblas ĉe la Komarka Muzeo.

Nuna[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas miljaraĝan olivarbon en sia placo.

Ĝi havas ĉirkaŭ 15,000 loĝantojn. Krom vino, akvo estas enspezofonto, kaj pro la iama natura riĉeco de Tablas de Daimiel kaj pro la nuna trouzado per putoj por terkulturado. Tiun riĉon montras la arkeologia kuŝejo Motilla del Azuer (Bronzepoko) kaj nombraj akvomuelejoj laŭ la fluo de la rivero Gvadiano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]