Argamasilla de Calatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argamasilla de Calatrava
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13440
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Fernando Calso Fernández (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 5 772  (2008)
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 44′ N, 4° 5′ U (mapo)38.726944444444-4.08Koordinatoj: 38° 44′ N, 4° 5′ U (mapo) [+]
Alto 676 m [+]
Areo 165,94 km² (16 594 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Argamasilla de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
Argamasilla de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
DEC
Argamasilla de Calatrava
Argamasilla de Calatrava
Situo de Argamasilla de Calatrava
Argamasilla de Calatrava (Hispanio)
Argamasilla de Calatrava (Hispanio)
DEC
Argamasilla de Calatrava
Argamasilla de Calatrava
Situo de Argamasilla de Calatrava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Argamasilla de Calatrava [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Argamasilla de Calatrava estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas argamasilleños. La censita populacio en 2008 estis de 5.772 loĝantoj kaj la denseco estas de 34,78 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Argamasilla de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto PuertollanoKamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 676 m; je 34 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 165.94 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°43′37″ N 4°04′48″ Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (tradicie cerealoj kaj poste vitoj) kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de la Paleolitiko kaj de la Ferepoko. Ankaŭ de romianoj kaj visigotoj, sed certe la urbeto estis fondita ĉirkaŭ fortikaĵeto poste al la Batalo de Las Navas de Tolosa (1212) nome ĉirkaŭ tureto kiu poste malaperis. Post 1212 kaj tiu batalo kaj venko por la kristanoj la Ordeno de Kalatrava setlis en la zono kaj reloĝigis ĝin.

Dum la 16a jarcento la vilaĝo dependis de Almodóvar del Campo. Dum la 17a jarcento Argamasilla suferis krizon pro elmigrado a Ameriko, malabundo de laborforto en kamparo, la forpelo de la moriskoj, la salajroj de funkciuloj, administraj pagoj, impostado ktp. La senloĝigo faris ke la vilaĝo havis en 1652 nur 150 loĝantojn (familiojn). En 1746 Argamasilla denove suferis krizon kaj devis organizi novan impostadan sistemon.

Simile okazis en 1898 kaj la popolo insurekciis kaj detruis la urbodomon, arkivoj ktp. La urbestro devis fuĝi tra tegmentoj. En 1936 dum la Hispana Enlanda Milito ĉar tiu teritorio estis en la flanko de maldekstruloj, oni detruis parton de la eklezia havaĵaro.

El tiu urbo famiĝis multaj oficiroj, el kiuj kelkaj iĝis altaj funkciuloj, kiaj Juan de Céspedes aŭ Pedro Rodríguez de Céspedes. Same famiĝis kelkaj altaj ekleziuloj, kiaj Lorenzo Velázquez aŭ Agustín López, kaj kelkaj artistoj kia José Cortés Caminero. Scienculo pri Molekula Biologio estas Amancio Carnero Moya.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]