Ruidera (Ciudad Real)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruidera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13249
Retpaĝaro www.ruidera.es
Politiko
Urbestro Pedro Reinosa Bascuñana (AIR)
Demografio
Loĝantaro 588  (2010)
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 59′ N, 2° 54′ U (mapo)38.97996105-2.89306204616Koordinatoj: 38° 59′ N, 2° 54′ U (mapo) [+]
Alto 821 m [+]
Areo 39,20 km² (3 920 ha)
Ruidera (Provinco Ciudad Real)
Ruidera (Provinco Ciudad Real)
DEC
Ruidera
Ruidera
Situo de Ruidera
Ruidera (Hispanio)
Ruidera (Hispanio)
DEC
Ruidera
Ruidera
Situo de Ruidera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ruidera [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Ruidera estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas konata ĉefe pro siaj lagunoj, kiuj konsistigas la ekfluon de la rivero Gvadiano.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Ruidereños. La censita populacio en 2010 estis de 588 loĝantoj kaj la denseco estas de 15 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Ruidera estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la orienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 821 m; je 105 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 39.20 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Sed lastatempe turismo kaj ĉefe natura turismo, krom ĉasado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lagetoj de Ruidera, natura loko, kun akceptejo por vizitantoj kaj interpretejo de la Natura Parko Ruidera.
  • Casa del Rey, reĝodomo.
  • Casa del Administrador, domo de la administracianto.
  • Ruinoj de la pulvorfabriko, de la epoko de Karlo la 3-a.
  • Rigardejo de la Lageto de la Reĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi konstituiĝis la 21-an de septembro de 1990. Ĝi iam dependis administre de la Ordeno de Sankta Johano, sed antaŭe ĝi apartenia al municipo de Alhambra, (Ordeno de Santiago) kaj pro tio ĝi nune formas parton de la Kamparo de Montiel.


Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]