Puertollano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO

Puertollano
Puertollano1.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13500 [+]
Retpaĝaro www.puertollano.es
Politiko
Urbestro Joaquín Carlos Hermoso Murillo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 52,300  (2010)
Loĝdenso 230 66 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 41′ N, 4° 7′ U38.6852167-4.111178Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 38° 41′ N, 4° 7′ U [+]
Alto 708 m [+]
Areo 226,74 km² (22 674 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Puertollano - Mapa municipal.png
Puertollano (Tero)
DEC
Puertollano
Situo de Puertollano
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Puertollano [+]
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Puertollano [puertojAno] aŭ Puertojano adaptite en Esperanton (Ebena montopasejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma komarko aŭ subdistrikto, kiun la urbo nomigas.

Ĝi estas la sepa municipo plej loĝata de Kastilio-Manĉo post Albacete, Guadalajara, Toledo, Ciudad Real, Cuenca (la kvin provincaj ĉefurboj) kaj Talavera de la Reina. Ĝi estas la dua plej loĝata municipo de la provinco.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas puertollaneros. La censita populacio en 2010 estis de 52.300 loĝantoj kaj la denseco estas de 230,66 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Puertollano estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Puertollano en la suda parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 708 m; je 37 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, kaj je 240 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 226.74 km². La geografiaj koordinatoj estas 38º 41' N, 4º 07' Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas prahistoriaj restaĵoj, nome skemaj pentraĵoj surmuraj, restaĵoj el Ĥalkolitiko, armilaro de Bronzepoko kaj konstruaĵoj de la Neolitiko. Ankaŭ aliaj antaŭromiaj kaj romiaj. Estas ankaŭ tombejoj de visigotoj kaj disaj kasteloj de araboj laŭ la valo de la rivero.

La teritorio estis landlimo kun araboj dum la ilitoj de kristana konkero ĝis la venko en la Batalo de Las Navas de Tolosa en 1212 kiam la teritorio repaciĝis, reloĝiĝis kaj plej versajne Puertollano fondiĝis ĉe la ŝirmo de la Ordeno de Kalatrava. La nova vilaĝo profitis sian strategian situon en trapasejo inter paŝtejoj el la Kamparo de Kalatrava kaj Sierra Morena. En 1348 la Nigra morto senloĝigis la lokon kaj restis nur 13 familioj.

Dum la 16a jarcento komencis tekstila industrio kiu disvolviĝis ĝis la 18a jarcento kunvive kun agrikulturo kaj brutobredado. Dum la 19a jarcento disvolviĝis industrio de ceramiko, malaperinta en la 20a jarcento. Fine de la 19a jarcento komencis minado de karbo, kiu altirs enmigradon. Tiuepoke inaŭguriĝis la fervojo Madrido-Badajoz kun haltejo en Puertollano, kio plibonigis la ekonomion de la teritorio.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

Monumento al Minado.

Dum la unua duono de la 20a jarcento kompletiĝis danke al industriigo kaj enmigrado la urba disvolvigo de Puertollano kiu en 1920 jam enhavis 20.083 loĝantojn. En 1925 la reĝo Alfonso la 13-a agnoskigis al Puertollano la titolon de urbo. En 1912 komencis industriigon de la oleoardezo kaj en 1942 la produktadon de nafto el tiuj. Dekomence estis aktiva fervoja regiona reto kun centro tie kaj branĉoj al aliaj minlokoj. Komence de la 1960-aj jaroj ekfermiĝis la minregiono. Komence de la 1970-aj jaroj ekfermiĝis la fervoja reto.

Pro la aktiva industrio estiĝis ne nur enmigrado kaj plialtigo de la populacio sed ankaŭ aktivigo de la politika kaj sindikata aktivado. Kreiĝis la unuaj sindikatoj (de ministoj La Precisa kaj de mekanikistoj El Bien, ambaŭ en 1910) kaj la loka branĉo de la Confederación Nacional del Trabajo (CNT), en 1917. Enradikiĝis ankaŭ la Radikala Partio de Lerroux. En la municipaj elektoj de 1914 majoritato de laboristaj skabenoj (intrr ili unu socialisto) permesis la elekton de la unua urbestro laborista en la historio de Puertollano, nome la metalurgiisto Eduardo Gómez, kiu okupis la urbestrecon al 1916. Fine de la 1920-aj jaroj, la sindikatoj integriĝis en la CNT aŭ en la UGT.[1]

Dum la Hispana Enlanda Milito Puertollano estis en la teritorio de la respubliko la tutan tempon kaj tiuj organizoj aktive luktis favore de la registara flanko. Poste kompreneble la subpremado tute malaltigis la sindikatan aktivadon. Sed tuje komencis en la ĉirkaŭaĵo aktivado de la gerilanoj respublikaj, kiuj luktis eĉ ĝis komenco de la 1950-aj jaroj.

Per la inaŭguro de la fervojo AVE, Madrido-Sevilo en 1992, oni revigligis la ekonomion kaj vivon de la urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la petrolrafinejo.

Tradicie minado de karbo kaj ardezoj, sed poste petrolrafinejo. Agrikulturo kaj brutobredado. Komerco (vestaĵoj, bankoj, restoracioj, ĉiovendejoj, asekurejoj, vojaĝagentejoj, meblaro ktp. Estas ankaŭ la Komerca Centro Carrefour kaj alia konstruata en la kvartalo El Poblado.

La petrolrafinejo okupas 320 hektarojn kaj estas konektata per sistemo de oleoduktoj al mabordoj kaj mediteranea kaj atlantika. Ĝi estos konstruita dum la 1960-aj jaroj (reĝimo de Francisco Franco) por anstataŭi malnovan fabrikon pri oleoardezo, profiti la industrian infrastrukturon kaj ekzistintajn laboristaron. Tiele ĝi iĝis la ununura petrolrafinejo nemarborda en lando kun tiom da marbordo. Ĉirkaŭ la petrolrafinejo disvolviĝas kemiindustria centro kaj du termocentraloj. Lastatempe kiel ĉe multaj lokoj kun poluaj aŭ danĝeraj energiindustrioj, oni klopodas organizi industriojn pri alternativa energio. Fakte estas la ununura industria urbo en tre etenda rura regiono.

Komunikiloj kaj Transportoj[redakti | redakti fonton]

Minturo de Santa María.

Ĵurnalo "La Tribuna de Puertollano" kaj ĉiumonata gazeto La Comarca de Puertollano. Kvin naciaj radielsendejoj kaj du lokaj. Du lokaj televidkanaloj.

Fervojaj kontaktebloj per TAV per du linioj AVE Madrid-Sevilla, AVE Madrid-Málaga. Per Talgo 200 estas konektoj kun Madrido, Granado, Algeciras, Kadizo kaj Onubo.

Ĉiutagaj busoj al Madrido, Barcelono, Valencio ktp. Enurbaj busoj.

Flughaveno je 28 km laŭ la aŭtoŝoseo A-41 kontaktiga kun Barcelono kaj Parizo.

Fuente Agria en la Promenejo Sankta Gregorio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Parko Terri. Artefarita rubaĵejo el la 1920-aj jaroj fare el cindroj kaj minrubaĵoj el karbo kaj oleardezo de Kalatrava. Alta 80 m senuziĝis en la 1960-aj jaroj kaj en 2008 oni transformis la monteton en distrejo kaj rigardejo inaŭgurita en junio de 2010. Ĝi enhavas ĉe la ŝoseo N420 enirejon kun aŭtohaltejo kaj rigardejon alte sur la monto de kie videblas subĉiela mino Encasur, la antikvaj instalaĵoj, la minturoj, la industria poligono La Nava, la Montetaro de Puertollano kaj ampleksa vidaĵo de la uro. Vizitebla de lundo al dimanĉo de aprilo septembre de 08:00 h - 22:00 h kaj de oktobro al marto de 08:00 h - 18:00 h.
  • Kuracbanejo, aktuala Turisma Oficejo.
  • Fuente Agria, fonto de kuracakvo, jam ekzistinta en 1575, dekomence kiel laguno de ruĝa akvo, super kiu oni faris diversajn konstruaĵojn laŭlonge de jarcentoj. La aktuala datiĝas el komenco de la 20a jarcento.
Fuente de los cinco caños.
  • Fuente de Los Cinco Caños aŭ Fuente del Pilar (Fonto de kvin ŝpruciloj) kiu estis publika puto el la 19a jarcento. Super puto oni konstruis fonton dekomence kun du akvejoj, poste ampleksigita al kvin. Kaj eĉ tiele la livero de akvo estis malbunda ĝis 1960 kiam akvolivero profitis diglagon de la rivero Montoro, kiu dekomence planiĝis por industria livero. Ŝajne tiu origina puto estis la kerno ĉirkaŭ oni situis la historian domaron de Puertollano. En 1920 kaj en 1991 oni rekonstruis la aliron al la fonto.
Monumento al ministo, verko de José Noja.
  • Monumento al Minado fare de la skulptisto José Noja situa ĉe la ponto de Sankta Agusteno, kiu kunigas la urban kernon kun la ministaj kvartaloj de “El Carmen” kaj de “Las Mercedes”. Ĝi estis inaŭgurita la 4-an de majo de 2000. Temas pri unika bronzpeco 2,7 x 4,5 x 2,3 metrojn. Reprezentas grupon de ministoj laborantajn ene de minejo, per realisma stilo kaj duscena momento: la entibado kaj la elfosado de mineralo fare de pikisto.
  • Monumento al Ministo fare de la skulptisto José Noja de 14 tunoj kaj 9 metrojn alta. Estas formata de blokoj, el kiuj konstituas la suba parto la du krurojn. Estas de stilo novrealisma. Elstaras en la loko de la koro truo kiu laŭ la artisto reprezentas la koron kaj la senton de la popolo de Puertollano. Esta la omaĝo de la urbo al tiuj kiuj dediĉis sian vivon al laboro en la mino. Mankas al la monumento simboloj propraj de la minado. Estas nek fosilo, nek ŝovelilo, nek kasko, nek dusako ktp. Nur aperas minlampo.
Monumento al akcidentitaj laboristoj.
  • Monumento a los Caídos en el Trabajo (Monumento al akcidentitaj laboristoj). Per ĝo oni volis omaĝi ĉefe la morintajn ministojn pro minakcidentoj. Ekzemple la 11an de oktobro de 1953, perdis la vivon 11 ministoj pro eksplodo de grizuo okazinta en la “Puto Calvo Sotelo”, kaj la 18an de oktobro de 1958, forpasis 12 kaj 14 vundiĝis pro alia eksplodo sampute. Kiam la Municipo sugestis kolektivan konstrupagon populare multaj loĝantoj donacis monon. La realigon faris skulptisto Marino Amaya.
Promenejo de Sankta Gregorio.
  • Promenejo de Sankta Gregorio estas botanika ĝardeno de la 19a jarcento. Ĝi situas sur la loko kie estis komunuma kamparo kun ermitejo de Sankta Gregorio, patrono kontraŭ plagoj de akridoj. Kiam oni instalis la kuracbanejon en la 19a jarcento la malsanuloj kiuj venis profiti tion bezonis promenejon kaj oni instalis tie. Karakteriĝas pro granda denseco de vegetaĵaro, granda ornama valoro kaj diverseco de arbaj specioj. La Promenejo de Sankta Gregorio posedas totalan areon de 22.383 m² kaj enhavas elementojn tiom notindajn kiom la Kuracbanejo, Fuente Agria, Concha de la Música, kaj Reloj de las Flores. Oni rekonstruis Fonton de Leonoj.
Maŝinaro de la horloĝo de floroj.
  • El reloj de las Flores (Florhorloĝo). La primitiva horloĝo estis inaŭgurata en la foiro de majo de 1962. Posedis formon sferan kaj okupis la lokon kie estis antikva muzikejo. La horloĝo bezonis konstantan zorgadon. Ĉiun monatduonon en kelo oni grasigis la maŝinaron. Pro tro elspezo kaj vandalismo, la strukturo estis anstataŭata per fonto en la lasta remodelado de la Promenejo de Sankta Gregorio. En 2002 oni decidis profiti la antikvan maŝinaron por plibeligi la Promenejon de Sankta Gregorio denove. Tiam oni orientigis ĝin al sudo kongrue kun la fontoj ĉirkaŭaj. La sistemo de maŝinaro estas de fino de la 20a jarcento kaj manfunkcianta, sed poste oni instalis elektran motoron.
  • Preĝejoj Soledad (Soleco), Gracia (Gracio), Asunción (Ĉieliro) suferis damaĝojn dum la Hispana Enlanda Milito. Hegemonioj maldekstruloj ne konsideris ilin.
  • Muzeo de Minado kun arta minturo.
  • Distrejoj tra la valo.

Municipoj de la Subkomarko "Puertollano"[redakti | redakti fonton]

Fasado Bankuracloko.
Reloj de Flores, Promenejo Sankta Gregorio.
Mina imagen, Muzeo de Minado de Puertollano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]