Kamparo de Kalatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio
Loko de la komarko en la regiono de Kastilio-Manĉo
Loko de la komarko en la provinco de Ciudad Real
Somera pejzaĝo de Kamparo de Kalatrava (Bolaños de Calatrava).

La Kamparo de Kalatrava, Kamparo de KalatravoCampo de Calatrava en la hispana estas natura kaj historia komarko de Manĉo (Malsupra Manĉo), sudokcidente de Kastilio-Manĉo (Hispanio), ĉirkaŭ la centro de la provinco de Ciudad Real.

Geomorfologie temas pri regiono karakteriza pro montetoj de vulkana deveno, kaj pro ties lagunoj.

La historio de tiu komarko rilatas al tiu de la Ordeno de Kalatrava kiu havis sidejon en Almagro dum ties fortikaĵo estis la Kastelo de Kalatrava la Nueva, kiun la cisteraj monaĥoj konkeris kiel la araba fortikaĵo de Qal´at Rabah (kastelo de la akiraĵoj), el kio la nomo de Kalatrava. Ties deveno situas en unu de la epokoj plej militaj kaj signifaj de la malsupra Mezepoko por la unuigo de Hispanio, ligate al la fondo de la menciata militordeno samnoma, kies celo estis kontrolo kaj protekttado de la avangardo Suda-Sudokcidenta de la Centra Altebenaĵo el atakoj de islamanoj, kiel unua barilo kaj de Kastilio kaj de Toledo, ties tiama ĉefa ĉefurbo, trans la valo de la rivero Taĵo, kun la bordo de la rivero Gvadiano.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipo Populacio Areo Denseco
Ciudad Real 74.014 284,98 253,38
Puertollano 51.305 226,74 226,27
Miguelturra 13.582 118,37 114,74
Bolaños de Calatrava 12.374 87,90 140,77
Almagro 8.581 249,73 34,36
Argamasilla de Calatrava 5.772 165,94 34,78
Moral de Calatrava 5.538 188,20 29,43
Torralba de Calatrava 3.069 101,58 30,21
Pozuelo de Calatrava 2.894 99,67 29,04
Carrión de Calatrava 2.849 95,77 29,75
Aldea del Rey 2.047 154,31 13,27
Alcolea de Calatrava 1.635 70,79 23,10
Poblete 1.580 27,82 56,79
Corral de Calatrava 1.241 148,77 8,34
Fernán Caballero 1.165 103,96 11,21
Granátula de Calatrava 963 152,65 6,31
Valenzuela de Calatrava 790 44,08 17,92
Picón 691 59,57 11,60
Villamayor de Calatrava 626 144,81 4,32
Ballesteros de Calatrava 510 57,83 8,82
Los Pozuelos de Calatrava 471 84,00 5,61
Caracuel de Calatrava 163 9,92 16,43
Cañada de Calatrava 117 29,90 3,91
Villar del Pozo 110 13,23 8,31

Municipoj de la komarko[redakti | redakti fonton]

Amigdalujoj kun floroj ĉe sezona laguno en la Kamparo de Kalatrava.

Historie la Kamparo de Kalatrava okupis la teritoriojn de la Ordeno de Kalatrava en Manĉo, kio estis granda parto de la okcidento de la aktuala provinco de Ciudad Real. Laŭ la historiisto Ricardo Izquierdo Benito et al. (2002): "La kamparo de Kalatrava estis la centra kerno de la hegemonio de tiu Ordeno. Etendixgis el la Montopasejo Muradal, aktuala montopasejo de Despeñaperros en Sierra Morena, al la Montopasejo Orgaz, aŭ de Los Yébenes, en la Montoj de Toledo. Okcidente la teritorioj kalatravaj atingis al Chillón, Valdemanco kaj Navas de Estena. Oriente ili atingis ĝis la teritoriojn de la aliaj Ordenoj kiaj Sankta Johano kaj Santiago, kiel oni interkonsentis jam en la 13a jarcento, kiam la landlimo translokiĝis al andaluziaj terenoj post la batalo de las Navas de Tolosa.".[1]

La historia ĉefurbo de la Kamparo de Kalatrava estis Almagro, konkurence kun Ciudad Real, la ununura loko de la komarko kiu ne apartenis al la Ordeno de Kalatrava, sed al la Krono.

Municipoj kiuj apartenis al la Ordeno ĝis ties forigo fare de la Krono en la 16a jarcento:

  • Santa Cruz de Mudela, cedita en 1540 al D. Álvaro "El viejo" (La maljuna).
  • Valdepeñas el ties fondo, laŭ oni asertas en la arkivoj de la Ordeno el 1243, al 1575 kiam ĝi esyis vendita al D. Álvaro de Bazán, unua Markizo de Santa Cruz. (Utilis kiel limo kun la Ordeno de Santiago)
  • Viso del Marqués, iam nomata Viso del Puerto. Cedita al D. Álvaro "El viejo", patro de la Markizo de Santa Cruz.
Mapo de la historia Kamparo de Kalatrava (fragmento de la antikva provinco Manĉo, fare de Thomás López Pensionista, 1765).

Flaŭro de la Kamparo de Kalatrava[redakti | redakti fonton]

Ĉe la abundaj sezonaj lagunoj estas interesa flaŭro.

Vegetaĵaro de grundoj parte inonditaj[redakti | redakti fonton]

Estas komunumoj instalataj en la basenoj de la sezonaj lagunoj kun grundoj pli malpli salaj, kiam ili sekiĝas somere. Formas herbejojn kaj junkarojn de diversaj strukturo kaj kompono, depende de la grado de sekiĝo kaj saleco de la medio, Eryngietum corniculatae, Elatine alsinastrum, Chara fragilis, Scirpus maritimus, Scirpus lacustris subsp. lacustris, Scirpus lacustris subsp. tabernaemantani, tifao Typha angustifolia, Puccinellietum fasciculatae, Littorella uniflora, Elatine hexandra, Eleocharis acicularis, Iliecebrum verticillatum, Montia fontana subsp. chondrosperma, Isoetes velatum, Eleocharis palustris, Lythrum borysthenicum, Illecebrum verticillatum, ranunkolo Ranunculus longipes, Isoetes setacea, junko Juncus emmanuelis, Crypsis aculeata, Cressa cretica, Lythrum tribracteatum, Lythrum flexuasum, Myriophyllum spicatum, fragmito Phragmites australis, ktp.

Akvovegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

Laguno de "Cañada de Calatrava" trapasata de fervojo AVE kaj de la aŭtoŝoseo de Puertollano-Ciudad Real.

La akvovegetaĵaro estas bone reprezentata de du interrilataj komunumoj, sed kiu okupas ekologiajn niĉojn iom diferencajn. En la pli profunda akvo troviĝas la Myriophylla - Potametum trichaidis, Myriaphyllum spicatum, Callitriche stagnalis, Potamageton pectinatus, ranunkoloj Ranunculus peltatus subsp. peltatus kaj Ranunculus trichophyllus, Zannichellia palustris, kaj en malgrandaj profundecoj Myriophylla - Callitrichetum brutiae. Callitriche brutia, hegemonia specio de la komunumo, anstataŭata en kelkaj lagunoj de Callitriche truncata, de simila biotipo kaj kun similaj ekologiaj preferoj. Chara galiaides, Chara canescens, Chara aspera, Chara hispida, Tolypella giamerata, Nitella tenuissima, Ruppia drepanensis, Ruppia mantua.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Izquierdo Benito, Ricardo et al. (2002): Castilla-La Mancha medieval. Biblioteca Añil. Ciudad Real. Págs. 99-100.
  2. Mancomunidad de Municipios del Campo de Calatrava, 2009
  3. http://www.dipucr.com/cgi-bin/mainbin/index.pl?action=redirect&cat=43&id=2636
  4. http://www.innotur.org/provincia.asp

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Análisis de la flora vascular de los volcanes del Campo de Calatrava (Ciudad Real, España), Autores: César Santamaría, Carlos J. Martín Blanco, Raúl García-Camacho, María Andrea Carrasco de Salazar, Localización: Anales del Jardín Botánico de Madrid, ISSN 0211-1322, Vol. 61, Nº 2, 2004, pags. 209-220
  • COMELLES, M. 1981. Contribució al coneixment de les Caroficies d’Espanya. (‘o/lcd. Bo/. 12 (6): 97-103.
  • CORILLON. R. 1957. Les Charophycées de France et d’Furope Occidentale. Bali. Soc. 86. Bretagne 32 (2): 259-449.
  • HERNÁNDEZ-PACHECO, F. 1932a. La región volcánica de Ciudad Real. Bol. Real Soc. Geogral 72 (4): 195-213.
  • HERNÁNDEZ-PACHECO. r. 1 932b. Estudio de la región volcánica central de España. Mcm. Acad. Cienc. Exac. Fis. Na/. 3, Madrid.
  • MADOZ, p. 1846. Diccionario geografico, estadístico e histórico 1. Madrid.
  • PARDO. L. 1948. Catálogo de los lagos de España. Biología de las aguas continentales. Bol? Insí. Foresí. Inves/. Exper. Madrid, 41: 1-522.