Orgaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orgaz
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45450
Retpaĝaro www.ayto-orgaz.es
Politiko
Urbestro Tomás Villarrubia Lázaro
Demografio
Loĝantaro 2 807  (2011)
Loĝdenso 18,17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 39′ N, 3° 53′ U (mapo)39.646666666667-3.8772222222222Koordinatoj: 39° 39′ N, 3° 53′ U (mapo) [+]
Alto 744 m [+]
Areo 154,48 km² (15 448 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Orgaz (Hispanio)
Orgaz (Hispanio)
DEC
Orgaz
Orgaz
Situo de Orgaz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orgaz [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Orgaz en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Kastelo de la Grafoj de Orgaz, en Orgaz, (Toledo).

Orgaz estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Pri la termino "Orgaz" estas diversaj etimologioj sen plenaj garantioj.[1] Por Fernando Jiménez de Gregorio,[2] unu de la signifoj povus esti 'fruktodona', 'abunda', el la radiko kelta olca-, 'kampo fruktodona'. Aliflanke Albaigés,[3] asertas ke Orgaz havas eŭskan devenon, kiel varianto de orbaiz, ormaitzurbiz, 'arbutejo'. Aliaj hipotezoj indikas aliajn antaŭromiajn radikojn, orc-urc-, aŭ aliaj keltajn worg-, al kiu oni estus aldoninta la finaĵon -az de eŭska deveno. En kelkaj mezepokaj dokumentoj aperas citata kiel Orgas.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Orgaceño. La censita populacio en 2011 estis de 2.807loĝantoj kaj la denseco estas de 18,17 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Orgaz estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 744 m; je 33,8 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 83,5 km el Ciudad Real. La areo de ties teritorio estas de 154.48 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°38′48″ N 3°52′38″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «en una cañada al pie de la sierra de Yébenes» (ĉe gregovojo ĉe montaro Yébenes),[4] kiu etendas de oriento okcidenten ekde La Mancha al La Jara. Ĝi apartenas al la komarko de la Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Chueca kaj Villaminaya norde, Mascaraque, Mora kaj Manzaneque oriente, Los Yébenes kaj Marjaliza sude, kaj Mazarambroz, Sonseca kaj Ajofrín okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hegemonias kaj vintroj kaj someroj longaj kaj akraj, propraj de la kontinentaj klimatoj. Same kiel en la tuta provinco, Orgaz karakteras pro la sekeco de la atmosfero dum du trionoj de la jaro, registre plej alta relativa humideco inter la monatoj de novembro al februaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu vilaĝo eble estis la antikva Barnices menciita de Ptolemeo en la Karpetanio. Ĝi apartenis al la graflando de Orgaz, kies titolon onidire akiris la Cido Rodrigo Díaz de Vivar kiam edziĝis en Burgos kun doña Jimena.[4] Pri la graflando de Orgaz, vidu la artikolo pri la pentraĵo La entombigo de la grafo Orgaz de El Greco. Aperas unuafoje menciata en skribaĵo de 1183 la montopasejo de Orgaz, «de portugue de Orgaz»,[5] en interkonsento inter la arkiepiskopo de Toledo, don Gonzalo Pétrez, kaj la Superulo de la ordeno de Kalatravo, don Nuño Pérez de Quiñones. En tempo de Ferdinando la 3-a ĝi apartenis al la jurisdikcio de Toledo.

En 1239, kvankam kelkaj fontoj indikas ke ĝi okazis en 1240,[6] mortiĝis en la loko de Orgaz Álvaro Pérez de Castro "el Castellano", kiam li estis veturanta al Andaluzio, post renkonto en la municipo segovia de Ayllón kun Ferdinando la 3-a.[7] Álvaro Pérez de Castro estis senjoro de Castro, filo de Pedro Fernández de Castro "el Castellano" kaj pranepo de Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio. Li venkis kontraŭ la emiro Ibn Hud en la batalo de Jerez, okazinta en 1231, kaj distingiĝis en la konkero de la urbo de Kordovo, kiu kapitulacis antaŭ la trupoj de Ferdinando la 3-a en 1236.

En 1344 Pedro la 1-a la kruela donis ĝin al sia servisto Martín Fernández kaj multe pli poste, Karlo la 1-a, jam kun titolo de graflando, donis ĝin al don Álvaro Pérez de Guzmán.[8]

En ĝia municipa teritorio estis kampadeje la armeo de Henriko de Trastamaro, duonfrato de Pedro la 1-a la kruela, antaŭ la Batalo de Montiel. La tero kie la infanto tendumis ricevis la titolon de haza sin diezmos (impostolibera).

La 26-a de marto de 1813, dum la Milito de Sendependiĝo, okazis ĉe la municipo la batalo de Orgaz, kie hispanaj trupoj de Katalunio kaj Ubrique estis atakata de franca armeo.

Meze de la 19-a jarcento estis 406 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 32.542 "reales" el kiuj 4.400 estis por pago al la sekretario.[4]

Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, ekzemple en Orgaz ĝis 3,780 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ĉe Orgaz oni falis ĝis 2,672 fine de la jarcento, poste oni rekuperiĝis al la nunaj 2.807.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historie ĝi estis vilaĝo ĉefe agrikultura. Dum la 19-a jarcento oni produktis diversajn nutraĵojn kiaj «tritiko, hordeo, karobo, aveno, guijas, kikeroj, oleo kaj vino»,[4] kaj estis ankaŭ brutobredado de ŝafoj, kaproj kaj laborbestoj (ĉevaloj, azenoj, muloj). Pri industrio kaj komerco estis du fabrikoj tekstilaj, 11 de anizo, ses de produktoj el salo, du de felo, tri muelejoj de oleo kaj du de faruno.

En la aktualo la hegemonia sektoro estas de servoj kun 47,0 % de la totalo de entreprenoj funkciantaj en la municipo, sekve de industrio kun 22,0 %, konstruado kun 16,0 % kaj fine agrikulturo kun 15,0 %.[9]

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vido de la ĉefa enirejo de la Preĝejo Sankta Tomaso (1738-1763)
  • Preĝejo Sankta Tomaso: konstruida kaj dezajnita de Alberto Churriguera meze de la 18-a jarcento a expensas del pueblo.
  • Kastelo de Orgaz: situanta okcidente de la vilaĝo. Ĝi estis konstruita fine de la 14-a jarcento.
  • Ponto de la Kvin Okuloj: starigita super la rojo Riánsares, estas konstruita el ŝtono, ĉar granito abundas en la zono. Ĝi estis konstruigita de la reĝo Karlo la 3-a por la veturo al Andaluzio, pruvo klara ke la akvokvanto de la menciita rojo tiame estis abundega. Oni restaŭris ĝin en 2001.
  • Ermitejo de la Helpo: dediĉita al la Virgulino de la Helpo, patronino de Orgaz, starlas norde survoje al Toledo.
  • Ermitejo de la Koncipigo: la konstruaĵo prezentas centran navon kaj, eble, ĝi havis alian navon pli malgrandan kun formo de malgranda latina kruco. Aktuale ĝi prezentas nur unu de la brakoj de tiu malgranda navo. Situanta ĉe la Paroĥa Preĝejo, la restaŭro komencita en la jaro 2002, malkovris la originan plankon, ĉio el granito.
  • Ĉefa Placo kun portijkaro kaj kolonoj.
  • Hospitalo de Sankta Laŭrenco: enmarkita de tri grandaj kolonoj.
  • Arkoj de Sankta Jozefo kaj de Belemo: estas du el kvar pordegoj enirejaj kiuj estis en Orgaz. De la sudorienta restas nur la nomo, Pordego Mora. La arko de Sankta Jozefo estas duoncirkla enkadrata de du ŝtonaj pilieroj, eble ties konstruo datas el la 15-a jarcento. La arko de Belemo, formata de enirejo kun formo duoncirkla. Ĝi prezentas rekonstruon neregulaj ŝtonoj enkadrataj per duobla linio de brikoj el adobo, imitante la tipan muron toledan.
  • Muzeo de Arto Visigota: je nur 5 km de la municipo de Orgaz troviĝas la loko de Arisgotas, rura kreno karaktera pro la granda riĉo de sia arkeologia heredo. Cele starigi ties gravan supramezepokan pasinton naskiĝis la Muzeo de Arto Visigota en la loko, kiu kolektas reliefojn de granda arta kvalito datataj en la 7-a jarcento. La instalaĵoj ĝuas de ekspoziciejo, apogite de muzeografia klarigo kiu permesas la vizitanto ampleksigi siajn konojn pri unu de la kulturoj plej nekonataj de Hispanio. La vizito al la Muzeo kompletiĝas per bilda prezentaĵo kiu montras la rekonstruon de la ĉefaj monumentoj visigotaj de la zono, kiaj la Monaĥejo Hitos (Arisgotas) kaj la Preĝejo de Sankta Petro de la Mata.
  • Taurludejo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 269, ISBN 84-95432-05-6.
  2. JIMÉNEZ DE GREGORIO, Fernando, La Villa de Orgaz en la comarca de la Sisla, paĝo 244, Toledo, 1984, Anales Toledanos XIX.
  3. ALBAIGÉS OLIBART, José Mª., Enciclopedia de topónimos españoles, Barcelona, 1984, Edicions Universitat de Barcelona, paĝo 440.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumeno XII, paĝo 344.
  5. Archivo Histórico Nacional, 996B, f. 17v.
  6. url = http://fmg.ac/Projects/MedLands/SPANISH%20NOBILITY%20LATER%20MEDIEVAL.htm#AlvaroPerezdied1240 Foundation for Medieval Genealogy, konsultita la 20-an de februaro 2010, 2000.
  7. Patxot y Ferrer, Fernando, Librería de la Publicidad y de Cuesta (Madrid), Tomo III, Las Glorias Nacionales, http://books.google.es/books?id=iL0CAAAAYAAJ&dq=alvar+perez+de+castro+orgaz&source=gbs_navlinks_s , 1853, Madrid, paĝo 453, Libro XIX. Capítulo XLI. "Pasados algunos días Don Alvar Pérez, general de la frontera de los moros, a cuyo oficio se decía adelantado, se vió en Aillon con el rey Fernando, sobre socorros que cada día eran menester en la frontera, especialmente en Córdoba, para donde el rey don Fernando le dió todo lo necesario, y caminando para la Andalucía, murió en Orgaz, casi en el año de mil y doscientos y treinta y nueve."
  8. Recuerdos de un viage por España, 1862, paĝo 410
  9. Laŭ informo de 2007 de la gubernejo de Kastilio-Manĉo. Vidu ties slipon municipan ĉe eksteraj ligoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • GÓMEZ FERNÁNDEZ-CABRERA, Jesús (2007). La villa de ORGAZ. Textos e imágenes. Ayuntamiento de Orgaz.
  • MORALEDA Y ESTEBAN, Juan (1887). La Villa de Orgaz.- Toledo: Manuscrito.- Real Academia de la Historia de Madrid, sección Manuscritos (BRAH 13, 1888, 245). Edición electrónica: Jesús Gómez Fernández-Cabrera.
  • JIMÉNEZ DE GREGORIO, Fernando (1984). La villa de ORGAZ, en la comarca de la Sisla. Anales Toledanos XIX. Catálogo de Publicaciones del Instituto de Investigaciones y Estudios Toledanos.
  • RODRÍGUEZ DE GRACIA, Hilario (1990). Variables demográficas de ORGAZ, entre los siglos XVI al XIX.. Anales Toledanos XXVII. Catálogo de Publicaciones del Instituto de Investigaciones y Estudios Toledanos.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]