San Martín de Pusa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
San Martín de Pusa
Ayuntamiento de San Martín de Pusa.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45170 [+]
Politiko
Urbestro Daniel Olmedo Talavera
Demografio
Loĝantaro 847  (2011)
Loĝdenso 8,14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 47′ N, 4° 38′ U39.783055555556-4.6325Koordinatoj: 39° 47′ N, 4° 38′ U [+]
Alto 507 m [+]
Areo 104 km² (10 400 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
San Martín de Pusa (Hispanio)
DEC
San Martín de Pusa
Situo de San Martín de Pusa
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Martín de Pusa [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de San Martín de Pusa en la provinco Toledo kaj en Hispanio

San Martín de Pusa estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Dekomence tiu vilaĝo estis konata kiel "El Pozuelo" (la puteto) pro puto kiu havigis el akvo. Pro reloĝigo la nova vilaĝo aperis okcidente de la antaŭa kaj nomiĝis "San Martín de Valdepusa" (Sankta Marteno) pro preĝejo dediĉata al Marteno de Tours kaj pro la senjoro de Valdepusa, posedanto de la teroj. En 1517 oni ekperdis la nomon de "Pozuelo", kaj restis tiu de la Sanktulo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Sanmartileño. La censita populacio en 2011 estis de 847 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,14 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

San Martín de Pusa estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 507 m; je 71 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 104 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°46′59″ N 4°37′57″ Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1357 setliĝis la senjorlando de Valdepusa en teroj de Talavera fare de Petro la 1-a. La teritorio jam estis iam loĝata almenaŭ en epoko de visigotoj kaj poste de islamanoj. Post la kristana konkero kaj reĝa dono de la senjorlando, jam estis setlantoj ekde la 12a jarcento en la areo konata kiel "El Pozuelo" (puteto), kie oni starigis la unuajn domojn. El 1425 al 1430 oni reloĝigis la areon per anoj de Bernuí, kiuj post sekego devis eliri el sia vilaĝo, sed la nova vilaĝo estis konstruita pli okcidente kaj la nova loĝantaro de Pozuelo translokiĝis al la nova domaro de San Martín, kaj realigis verkon por liverado de akvo el la antikva puto ĉirkaŭ 1550, kiam ĉiuj setliĝis definitive en San Martín.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 2,218 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ trioniĝis al pli da 800.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]