Villanueva de Alcardete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva de Alcardete
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45810
Retpaĝaro www.villanuevadealcardete.org
Politiko
Urbestro Ricardo Santiago Díaz
Demografio
Loĝantaro 3 799  (2011)
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 40′ N, 3° 1′ U (mapo)39.673333333333-3.0127777777778Koordinatoj: 39° 40′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Alto 725 m [+]
Areo 147,26 km² (14 726 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Alcardete (Hispanio)
Villanueva de Alcardete (Hispanio)
DEC
Villanueva de Alcardete
Villanueva de Alcardete
Situo de Villanueva de Alcardete

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Alcardete [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Villanueva de Alcardete en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Villanueva de Alcardete [bijanŭEba de alkardEte] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La dua nomo de Villanueva de Alcardete devenas el toponimo "Alcardete", de radiko latina arabigita fare de mozaraboj kiu aludas al "anzinaro". Devenas el latina quercus, anzino, kun la mozaraba finaĵo "ete". Alia hipotezo indikas ke en epoko kastilia-mozaraba ĝi devenus el la sufiksigo de la hispana vorto "alcorque" [alkOrke](arbofoseto), de ankaŭ araba deveno. En la latinlingvaj dokumentoj kastilinaj aperas kiel "Alcardet". La vorto Villanueva (nova vilaĝo) aperis poste kiel kastilia kutima toponimo alude al nova vilaĝo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Alcardeteño. La censita populacio en 2011 estis de 3.799 loĝantoj kaj la denseco estas de 25,8 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Villanueva de Alcardete estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 725 m; je 108 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sed same malproksima kiom al alia provinca ĉefurbo, nome je 109 km el Kvenko, kaj je 141 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 147.26 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°40′24″ N 3°0′46″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta inter kampoj de vitoj en la komarko Toleda Manĉo. Limas kun la municipaj teritorioj de Quintanar de la Orden, La Puebla de Almoradiel, Corral de Almaguer kaj Cabezamesada en la provinco Toledo, kaj Horcajo de Santiago, Pozorrubio de Santiago, Villamayor de Santiago, Hontanaya kaj Los Hinojosos de la provinco Kvenko.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Villanueva de Alcardete havas kontinentecan mediteranea klimato kun malabundaj precipitaĵoj kiuj koncentriĝas printempe kaj fine de aŭtuno, kun akra somera sekeco kaj grava ĉiutaga temperatura oscilado. La temperaturoj estas malvarmaj vintre, kun frostoj, sed ne tiom akraj kiom ĉealiaj zonoj de la regiono, kaj altaj somere, kun maksimumaj kiuj superas foje la 40°C.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originoj[redakti | redakti fonton]

La deveno de tiea setlejoj estas eble de epoko hispan-romia. La aktuala setlejo estas produkto de koncentro de pli malgrandaj setlejoj, el kiuj la ĉefa nome El Cardete, estus proksima al la rivero Gigüela, kie troviĝis visigotaj tomboj kaj restoj de ceramiko. Pro nekonataj kaŭzoj, eble sanprobelmoj aŭ neceso de protektado pro konstantaj invadoj ĉu de araboj ĉu de kastilianoj, la setlintoj abandonis la lokon en la 13a jarcento kaj decidis translokiĝi al pli sekura areo: tiea aktuala situo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Dum la Mezepoko kaj en islama hegemonio kaj post la kristana Reconquista, la sudo de la rivero Taĵo suferis longdaŭrajn epokojn de nestabileco el la kristana konkero de Toledo en 1085 al la definitiva konkero de Kvenko en 1177, produkto de kampanjoj de almoravidoj, almohadoj kaj kristanoj, kiuj rabis, incendiis kaj okazigis malsategojn kaj konstantajn migradojn. Post la definitiva konkeroj de lokoj kiaj Huete, Oreja, Ocaña kaj Uclés fare de kristanoj, oni pasis el la islama hegemonio al konsolido de la atingitaj konjeroj. Por sekurigi la sektoron de Uclés, en 1174 la reĝo Alfonso la 8-a donis la kastelon kaj la vilaĝon de Uclés al la ĵus kreita Militordeno de Santiago, kies etendo direktis sin suden kaj en 1178, akiris la kastelon de Añador, ĉe la rivero Cigüela. En 1179 la Superulo de la Ordeno kaj la Reĝo plibonigis la lokon de Uclés, kaj donis al la novaj loĝantoj Foruon kiu kreskigis la populacion. Tiu reloĝado de la etenda areo de Uclés okazis en la lasta kvarono de la 12a jarcento kaj en la unua duono de la 13a, kaj malsukcesis ĉe multaj el la pralokoj, kiel ĉe Alcardete, kiu estis abandonata de siaj anoj fine de la 13a jarcento, kiam la populacio translokiĝis al pli taŭga loko, kiu tiam prenis la nomon de Villanueva de Alcardete. Tiu akiris la Foruon de Uclés kaj kelkajn privilegiojn el Superulo Don García Fernández, komence de la 14a jarcento.

Dum la sukcedmilitoj post la rego de Henriko la 4-a, inter la partianoj de Johanino la Beltranida kaj Isabel la Katolika, Villanueva de Alcardete partianiĝis por la futura reĝino.

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

Karlo la 1-a en 1520 donis la titolon de Leal Villa (lojala vilaĝo) al Villanueva de Alcardete por ties interveno en la Milito de la Komunumoj kontraŭ la trupoj de la arkiepiskopo Acuña en la ago de El Romeral, kaj krom la citata privilegio, la donon de ioma kvanto de salo el la proksimaj salminejoj de Belinchón.

Dum la 16a jarcento okazis diversaj aferoj en Villanueva de Alcardete: la partoprenoj de kelkaj lokanoj en la konkero kaj koloniigo de la Nova Mondo, la kreado de la Tritikomagazeno Pósito de Simón de Villanueva, konstruo de granda parto de la preĝejo, de la Ermitejo de Sankta Roĥo, verko eble afrita de moriskoj kiuj tiam estis alvenintaj el Granado. Kreskis la ekonomio (agrikulturo, brutobredado, industrio kaj komerco), paralele al la populacio. Sed tio fiaskis meze de la jarcento kaj laŭlonge de la 17a jarcento, kun ŝuldigoj, luoj, vendo de postenoj, forhakado de arbaroj, plialtigo de impostado ktp.

Estis multaj gravuloj tiuepoke inter kiuj la jenaj:

  • Fernando Céspedes de Oviedo, alta funkciulo en Granado kaj en Madrido en la epoko de Filipo la 2-a. Siavice li estis la patro de Gregorio de Céspedes.
  • Gregorio de Céspedes, jezuito kaj unua eŭropa vizitanto en Koreio en 1593. Li vizitis Ĉinion kaj Orienton, kaj iĝis konsilanto, predikisto kaj fidulo de japanaj imperiestroj, kronikisto de militoj inter Japanio kaj Koreio, kie li agis kiel interperanto por akiri pacon. Mortiĝis en Japanio en 1611.
  • Simón de Villanueva, kiu mortiĝis en Cartagena de Indias (Kolombio), sendis al la vilaĝo multan monon kiu estis ĉefe uzata por konstrui la Tritikomagazeno Pósito de Simón de Villanueva.

Kadre de tiu krizo de la 17a jarcento, nome en 1683 la lokanoj devis postuli reĝan helpon por akiri tritikon kaj povi semi ĝin por la venonta jaro, pro malbona rikoltado tiujn jarojn.

Dum la Milito de hispana sukcedo de 1717, Villanueva favoris al Filipo la 5-a, kaj helpis lian flankon kun la komarkaj vilaĝoj en ago kiam armeero komponita de aŭstrianoj kaj portugaloj minacis la lokon de Quintanar de la Orden, kaj atingis ties retiriĝon.

Nuntempa Epoko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj lokanoj partoprenis en kelkaj eventoj de la 19a jarcento kiaj ĉe la Milito de Sendependiĝo, konfliktoj inter liberaloj kaj absolutistoj, inter liberaloj kaj karlistoj, la militoj de Kubo ktp.

Dum la Hispana Enlanda Milito la lokanoj dividiĝis kiel la tuta lando en du partioj malfacile akordigeblaj. Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Villanueva de Alcardete oni superis 4,500 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado ĉefe al mediteraneaj regionoj kaj industriaj areoj de Madrido kaj Barcelono, sekva senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de Alcardete oni falis al 3098 komence de la 1990-aj jaroj. Poste la populacio rekuperiĝis iomete super 3,700, kaj akctuale Villanueva de Alcardete estas demografie stabila, ekonomie disvolvigita kaj kun kultura kaj socia funkciado. Además cuenta con un entramado institucional y asociativo que hacen de él un pueblo tranquilo y organizado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

La majoritato de la populacio dediĉas sin kaj apartenas al la unuaranga sektoro, kaj ĉefe al kultivo de la vitejoj, tra la 147 km² de la municipa teritorio. En la duaranga sektoro, elstaras ĉefe la konstruado (kiu suferis krizon fine de la jardeko de la 2000-aj jaroj), la teksa industrio, kaj la prilaborado de agrikulturaj nutraj produktoj (nutrindustrio) ĉefe pri vino kaj fromaĝo. La triaranga sektoro havas pli malgrandan reprezenton en la loka ekonomio, kun hegemonio de la komerco kaj la gastigado.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fonto kun interna profunda puto kio utilis kiel trinkejo por ŝarĝobestoj.
  • Ermitejo Ntra. Sra. de Gracia.
  • Placo de la Konstitucia. Ĝardenoj, benkoj, centra fonto, kiosko.
  • Placo de la Verda Kruco.
  • Preĝejo Santiago. Esta informo pri ekkonstruo en la 16a jarcento. Ĝi estis financata grandparte de la superulo de la Ordeno de Santiago, Fernando de Santoyo, naskiĝinta tiuloke kaj kies restoj estis entombigitaj en kapelo de la preĝejo. La volboj estas de stilo gotiko, la muroj ŝtonaj kaj kun malabunda fenestraro propre de la romaniko. La ĉefaltaro realigata el ligno orumita per orfolio kun klara influo renesanca. Ekstere elstaras grandaj abutmentoj kiuj eltenas la pezon de la volboj kaj la turo loĝigas interne helikan ŝtuparon el ŝtono. La enirpordoj estas renesancaj kun ioma influo de stilo baroko.
  • Ponto de Klemento (Las puentes de San Isidro).
  • Taŭrludejo. Konstruita en 1955 pere de lokana kontribuo.
  • Pilorio. La jurisdikcia pilorio (aŭ punpilorio) memorigas pri la tempo kiam la setlejoj, post la Reconquista, akiris siajn proprajn jurisdikcion kaj vilaĝecon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]