Turleque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Turleque
Turleque iglesia Asunción.JPG
Administrado
Lando Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45789 [+]
Retpaĝaro www.turleque.org
Politiko
Urbestro Emilio Moraleda Moreno
Demografio
Loĝantaro 902  (2011)
Loĝdenso 8,93 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 36′ N, 3° 37′ U39.602777777778-3.6113888888889Koordinatoj: 39° 36′ N, 3° 37′ U [+]
Alto 690 m [+]
Areo 101 km² (10 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Turleque
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Turleque [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Esquivias en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Turleque [turlEke] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Turleque" devenas el mikso de latina kaj araba. De la latina "turris", turo, devenas la radiko "tur", dum la finaĵo "leque" estas diminutiva aro karaktera de la mozaraba, tial Turleque signifus tureto.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Turlequeño. La censita populacio en 2011 estis de 902 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,93 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Turleque estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 690 m; je 79 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 101 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′10″ N 3°36′41″ Ok.

Limas kun la municipaj teritorioj de Tembleque, Madridejos, Consuegra kaj Mora, ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turleque dekomence estis agrikultura setlejo apartenanta al Consuegra, kie la lokanoj loĝis dum foje ripozis ĉe domaro konita kiel Los Turlequejos. Poste ĝi estis abandonata pro nesana loko, kaj oni translokiĝis al la aktuala urba kerno de la vilaĝo ĉirkaŭ malgranda preĝejo. Oni profitis la plej altan lokon de milda monteto limigita de la rojo kiu fluas norden kaj la laguno Vega sude. Tio kondiĉis ke parte la vilaĝo komencis etendon nordoriente.

La ligo inter ambaŭ lokoj plej verŝajne estis antikvas, ĉar ekzistis restoj de grava romia vilao, proksime al la kruco de ŝoseoj kiuj iras el Madridejos al Consuegra. Certe tiu romia vilao estis loĝata de kamparanoj devenaj de la proksima Consaburum, la aktuala Consuegra.

Sur iama tavolo de populacio de mozaraboj Don Frey Guillén de Mondragón, sanktsjohanisma kavaliro, superulo de Consuegra, donis al la konsilantaro de Turleque loĝopermesilon en 1248, kaj tie oni klarigis la impostojn pagotajn de la loĝantoj, baze sur la Foruo de Consuegra. Resume ili ne devis pagi la unuajn tri jarojn kaj ricevis domon kaj teron.

En 1521 okazis la insurekcio de la Kastiliaj Komunumoj kontraŭ la Imperiestro Karlo la 5-a. La kamparo de Sankta Johano alianciĝis kun la Imperiestroj kaj la turlekanoj estis rekrutitaj. La populacio suferis pro tiu milito, sed ricevis kontribuojn de aliaj najbaraj lokoj.

Poste, en 1751, kaj pro ordono de Fernando la 6-a, Turleque atingis sian sendependon totale akirante la titolon de Villa (vilaĝo), kio ebligis administron de propra justico, de tie la ekzisto de la tiama pilorio.

Komence de la 19a jarcento nome en 1802 okazis terura epidemio de tercianas, kiu pluis ĝis 1805, konsiderata vera katastrofo.

En 1837 la Desamortización de Mendizábal, finigis la eston de sanktajohanistoj en Manĉo, kun la disdolvo de la religiaj ordenoj kaj la ŝtatigo de ties havaĵoj.

En 1983 oni finigis la konstruadon de la akvorezervejo Finisterre, kies diglago aktuale konstituas unu de la naturaj lokoj plej gravaj de tiu areo.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Turleque super 2,219 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Turleque kie oni falis al la nunaj nur iom super 900. Tio estas, oni perdis pli da duono de la populacio en la dua duono de la 20a jarcento.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam de dekstraj politikaj partioj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]