Cabañas de Yepes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabañas de Yepes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Mesa de Ocaña
Poŝtkodo 45312
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ángel de Vega Cazorla
Demografio
Loĝantaro 331  (2011)
Loĝdenso 18,47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 53′ N, 3° 32′ U (mapo)39.89-3.5316666666667Koordinatoj: 39° 53′ N, 3° 32′ U (mapo) [+]
Alto 700 m [+]
Areo 17,92 km² (1 792 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabañas de Yepes (Hispanio)
Cabañas de Yepes (Hispanio)
DEC
Cabañas de Yepes
Cabañas de Yepes
Situo de Cabañas de Yepes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabañas de Yepes [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cabañas de Yepes en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Urbodomo.

Cabañas de Yepes [kabAnjas de jEpes] (Kabanoj de Yepes) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Cabañas de Yepes" estas rilata al la paŝtista aktivado de la zono. Ekde la praromia epoko oni konis la gregovojon kiu el teroj de la nuna Kvenko atingis ĝis Ekstremaduro, tra Cabañas de Tepes, antikva nomo de la municipo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Cabanil. La censita populacio en 2011 estis de 331 loĝantoj kaj la denseco estas de 18,47 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cabañas de Yepes estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 700 m; je 50 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 17.92 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°53′24″ N 3°31′54″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta sur ebenaĵo, kaj limas kun la vilaĝoj de Ocaña, Dosbarrios kaj Huerta de Valdecarábanos, ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikve estis konata laŭ la nomo de Villafranca de Gaytán kiel unigo de du malgrandaj setlejoj. Ĝi estis donata al "Koncilio Sancti Micheli" (konsilio de Sankta Mikaelo) fare de la reĝo Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio en 1150, pasante al senjorlando de la monaĥejo de Sankta Dominiko de Silos, ĝis 1213, kiam ĝi estis aĉetita de la arkiepiskopo de Toledo Don Rodrigo Ximénez de Rada.

Komence de la 20a jarcento la populacio de Cabañas de Yepes estis iom sub 1,000 loĝantoj, sed poste malkreskis kaj ĉefe el la 1960-aj jaroj okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ĉe Cabañas de Yepes oni falis al la nunaj 300; tio estas, la populacio trioniĝis dum la lasta jarcento.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis dekomence la sama dekstrulo nome Ángel Fernández de Vega Martín-Tembleque el tri diversaj partioj laŭ la jaroj kaj poste la sama maldekstrulo nome Ángel de Vega Cazorla, ĉiam el la socialisma partio PSOE.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]