Ontígola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ontígola
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Mesa de Ocaña
Poŝtkodo 45340
Retpaĝaro www.ontigola.es
Politiko
Urbestro José Gómez Ruiz
Demografio
Loĝantaro 3 979  (2011)
Loĝdenso 117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 0′ N, 3° 34′ U (mapo)40.005555555556-3.5730555555556Koordinatoj: 40° 0′ N, 3° 34′ U (mapo) [+]
Alto 602 m [+]
Areo 41,6 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Ontígola (Hispanio)
Ontígola (Hispanio)
DEC
Ontígola
Ontígola
Situo de Ontígola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ontígola [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Ontígola en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Rojoj de la municipo.

Ontígola estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Ontígola" devenas el latina FŎNTĬCŬLA, diminutivo de FŎNTIS 'fonto, akvoŝprucejo kiu eliras el tero'.[1] Estas probable ke la nomo rilatis al unu el kelkaj fontoj de la ĉirkaŭo aŭ eĉ al artefarita akvorezervejo de la 16-a jarcento, kiu nun aspektas natura, nome Maro de Ontígola. Laŭlonge de la historio aperis kun diversaj skriboj: Fonticulam, Fontigula, Antigola, Hontigola.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Ontigolano. La censita populacio en 2011 estis de 3.979 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ontígola estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 602 m; je 46 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 41,6 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°0′20″ N 3°34′23″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «en el declive de una colina al SO.» (sur sudokcidenta deklivo de monteto)[2] Ĝi apartenas al la komarko Mesa de Ocaña kaj limas kun la municipaj teritorioj de Aranjuez norde kaj okcidente en la provinco Madrido, Noblejas oriente, kaj Ocaña sude, en la provinco Toledo.

Norde de la teritorioj de Oreja kaj Caridad, formante limon kun Aranjuez, fluas la rivero Taĵo. Al tiu rivero enfluas du rojoj kiuj, devenaj el Ocaña, trapasas Ontígola de nordo suden, Hoyo del Moro kaj Vega aŭ Ontígola. La unua seka preskaŭ la tutan jaron kaj la dua kun malabunda kaj polua akvo kiu nutras la jam menciitan Maron de Ontígola.

Historio[redakti | redakti fonton]

En ties municipa teritorio troviĝas restoj de la antikva setlejo romia de Aurelia, aktuala Oreja, nune senhoma. En 1832 oni donis al la Reĝa Akademio de Historio (Hispanio) ujon plenan de arĝentaj moneroj romiaj trovitaj en Ontígola en tempo de Karlo la 4-a.[3] Oreja ludis gravan rolon ene de la defenda linio islama de la rivero Tajzo en la 11-a jarcento kaj, ĉefe, dum la 12-a jarcento.

La vilaĝo de Ontígola aperis menciata la unuan fojon en 1139 kiel integranta parto de la teritorio de Oreja, kiam Alfonso la 7-a limigis siajn teritoriojn kaj donis foruon al ties loĝantoj: «Terminos preterea castello aurelie tales habere concedo:uidilicet ab eo loco ubi saramba descendit in tago usque ad fonticulam et inde ad ocaniolam. Inde vero ad ocaniam maiorem et inde ad nablelas. Inde vero ad ambas nablelas et inde alharella. Inde vero ad montem dalcarrias quomodo descendit taiunia in saramba».[4] En 1202 reaperis en alia dokumento per kiu la Ordeno de Santiago interkonsentas kun la Municipo de Ocaña dividi, inter aliaj heredoj, la herbejon de Ontígola: «...que partiessen el prado de fontigula por medio, con concilio de occania, et ipsas hereditates de fontigula...».[5]

En tempo de Filipo la 2-a oni malpermesis le la loĝantaro konstruu loĝejojn en la Reĝa Loko de Aranjuez. Pro tio la lokanoj elektis najbarajn lokojn, kiaj Ontígola, kie abundis gastejoj por kvanto de gravuloj kiuj alvenis al Aranjuez por viziti la monarkojn aŭ aliajn gravulojn. Dum tiu tempo, kaj ĝis la epoko de Fernando la 7-a, la pastroj de Ontígola estis nuraj kiuj administris la religiajn servojn de la Reĝa Loko.[6]

Dum la Milito de Sendependiĝo, la 18-a de novembro de 1809 okazis la batalo de Ontígola, kontraŭstaro ĉe la municipo inter la hispanaj trupoj, estre de Juan Carlos de Aréizaga, kaj la francaj. Tiuj lastaj forpelis la hispanajn, rezulte kiel plej signifa perdo tiu de la franca generalo Paris, kiu mortiĝis fare de Vicente Manzano. En la hispana flanko mortiĝis Ángel de Saavedra, Duko de Rivas.[2]

Meze de la 19-a jarcento estis 35 domoj kaj 25 kavoj loĝataj, kelkaj el kuj ekzistas ankoraŭ nune. La municipa buĝeto estis de 46.324 "reales" el kiuj 3.000 estis por pago al la sekretario.[2]

Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed ĉe Ontígola tio okazis jam en la 1930-aj jaroj kun 769 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito la populacio falis al 584. Dum ĉe najbaraj lokoj kaj ĉe multaj el la regiono poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ĉe Ontígola tute male la populacio rekreskis al la nunaj preskaŭ 4,000. Tio estas, dum unu jarcento preskaŭ sepobliĝis.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam el la socialisma partio el 1979 al 2007, tio estas dum 28 jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Historie estis vilaĝo fundamente agrikultura. Dum la 19-a jarcento oni produktis «tritikon, hordeon, oleon, vinon kaj salokornon».[2] Pri industrio kaj komerco, najbareco al Aranjuez malaperigis kio ekzistis iam.

En la aktualo la hegemonia sektoro estas servoj kun 60,0 % de la totalo de entreprenoj kiuj funkcias en la municipo, sekve de la konstruo kun 21,8 %, la industrio kun 17,3 % kaj fine la agrikulturo kun nur 0,9 %.[7]

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Oreja.
  • Preĝejo Pua Koncipiĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 267, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Madoz, volumo 12, paĝo 285.
  3. MAIER, Jorge, Noticias de antigüedades de las actas de sesiones de la Real Academia de la Historia, 2005, Real Academia de la Historia, ISBN 84-95983-33-8.
  4. AHN, Órdenes Militares, dos. 247, dok. 1, orig.
  5. AHN, Órdenes Militares, dos. 243, vol. 1, dok. 4.
  6. José Luis, LINDO MARTÍNEZ, Citita dum festoprelego de Ontígola de 2007, http://www.ontigola.es/print.php?sid=86[rompita ligilo] 28-04-2008.
  7. Laŭ informo de 2007 de la gubernio de Kastilio-Manĉo. Vidu municipan slipon ĉe eksteraj ligoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]