Cuerva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuerva
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45126
Retpaĝaro Municipo
Politiko
Urbestro Victor Cerezo López
Demografio
Loĝantaro 1 605  (2011)
Loĝdenso 42,79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 40′ N, 4° 13′ U (mapo)39.663611111111-4.2116666666667Koordinatoj: 39° 40′ N, 4° 13′ U (mapo) [+]
Alto 714 m [+]
Areo 37,51 km² (3 751 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cuerva (Hispanio)
Cuerva (Hispanio)
DEC
Cuerva
Cuerva
Situo de Cuerva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuerva [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cuerva en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Cuerva (Korvino, sed vidu sube Toponimion) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La hipotezo plej akceptata pri la origino de la termino "Cuerva" estas tiu kiu indikas ke ĝi devenus el la latina corvus, korvo. Tamen ankaŭ ne strangas la identigo kun antikva nomo, Libora, kiu estus evoluinta eble el la formo Libora > Lorba > Corva, kaj de tie al sia nomo aktuala. Ĝi povus signifi ankaŭ "kurba domaro, ne rekta, al kiu oni alvenis tra kurba vojo".

En 1220 oni citas ĝin laŭ la nomo de "El Villar de Corva" kaj en dokumento de la 16a jarcento oni diras, ke la unua nomo de la vilaĝo estis "Peñaflor" (roko de la floro). Antaŭ la aktuala nomo oni nomis ĝin ankaŭ "Villacarrillo" ĉar estis la vilaĝo akirita de Juan Carrillo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Corvancho. La censita populacio en 2011 estis de 1.605 loĝantoj kaj la denseco estas de 42,79 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Cuerva estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 714 m; je 30 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 37.51 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°39′49″ N 4°12′42″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta sur monteto de la komarko de la Montoj de Toledo kaj limas kun la viaĝoj de Totanés, Pulgar, Las Ventas con Peña Aguilera, Menasalbas kaj Gálvez, ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperas citata de Ptolemeo en sia Geographías Hyphégesis ia Λιβóρα, Libora, inter la lokoj de la karpetanoj.

Dum la reconquista la loko estis konkerita el la islamanoj fare de la familio Laso de la Vega, kiu komencis ĝian reloĝadon fine de la 12a jarcento. En 1155 aperas kiel Corva en dokumento de dono de domaroj fare de Alfonso la 7-a.

En 1220 oni indikas ke temas pri zono de ĉasado kaj en 1448 oni diras, ke la konvento de Sankta Klemento de Toledo posedis kelkajn terojn en la vilaĝo.

Meze de la 19a jarcento estis 175 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 8 al 9.000 "reales" kiun oni enspezis danke al la produktado de diversaj komunumaj bienoj kaj per municipa impostado.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, fakte ĉe Cuerva jam en la 1930-aj jaroj jam estis 2,136 loĝantoj kaj en la 1950-aj jaroj preskaŭ 2,100, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Cuerva oni falis ĝis nur iom pli da milo, sed poste danke al efiko alvoko el proksima ĉefurbo, kaj post kiam Toledo iĝis regiona ĉefurbo, la populacio rekuperiĝis el tiam al la nunaj 1,600.

Ekde la Hispana transiro al demokratio ĉiam venkis en la municipa balotado la dekstraj partioj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elstaras la kastelo de Peñaflor konstruigita de Alfonso la 10-a, la Gramatikejo de la 17a jarcento, la Ermitejo de la Virgulino de la Rimedoj, la Preĝejo de la Apostolo Santiago kaj la pilorio de la 15a jarcento.

Gravulo[redakti | redakti fonton]

En Cuerva naskiĝis, de nobela familio, la verkisto Eugenio Gerardo Lobo, la 24an de septembro de 1679. Li estis militisto kaj partoprenis en la Milito de sukcedo kaj en variaj kampanjoj de Afriko kaj Italio. Li estis akceptita en la Ordeno de Santiago kaj estis kaj milita kaj civila guberniestro de Barcelono. Lobo verkis kelkajn komediojn kaj dediĉis sin al la tipaj ĝenroj de la tiama poezio: versoj festecaj, de amkonceptoj ktp. Li mortiĝis post falo el ĉevalo en aŭgusto de 1750. Inter aliaj menciindas la jenaj verkoj: Selva de las Musas (Cádiz, 1717), Obras poéticas de don Eugenio Gerardo Lobo (Pamplona, 1724), El más justo rey de Grecia (teatraĵo ludata en Madrido septembre de 1757), Mártires de Toledo y Texedor Palomeque (teatraĵo ludata en Madrido septembre de 1764).

Festoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Diputación de Toledo. Datos de interés sobre la población.
  • Escribano Escribano, José Mª (Toledo, 1996). Biografía y obra de Eugenio Gerardo Lobo. CSIC-Diputación de Toledo. ISBN 84-87103-60-X.
  • García Sánchez, Jairo Javier (2004). Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental). Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos. ISBN 84-95432-05-6. Importante estudio toponímico, con anotaciones históricas y orográficas.
  • Madoz, Pascual (1847), Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, tomo VII, Madrid: Est. Tipográfico-Literario Universal, p. 260.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]