Navamorcuende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navamorcuende
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45630
Politiko
Urbestro Luis Mariano Valdés-Padrón Sánchez
Demografio
Loĝantaro 680  (2011)
Loĝdenso 6,13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 9′ N, 4° 47′ U (mapo)40.154722222222-4.7897222222222Koordinatoj: 40° 9′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto 675 m [+]
Areo 111 km² (11 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Navamorcuende (Hispanio)
Navamorcuende (Hispanio)
DEC
Navamorcuende
Navamorcuende
Situo de Navamorcuende

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navamorcuende [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Navamorcuende en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Navamorcuende estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Navamorcuende" estas komponaĵo de Nava[1] kaj la homa nomo Morcuende kiu siavice estas komponaĵo de Mor kaj Cuende. Mor povus deveni el araba al-muruj, pluralo de al-mari 'la paŝtejo', dum Cuende ŝajnas arkaismo por 'conde' (grafo), kio totale signifus 'la paŝtejoj de la grafo'.[2] Corominas[3] indikas kiel ebla etimologio devenon el keltoj de Nava kun Markovindi, 'alta paŝtejo de la blanka ĉevalo'.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Navamorcondinos. La censita populacio en 2011 estis de 680 loĝantoj kaj la denseco estas de 6,13 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Navamorcuende estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 769 m; je 100 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 111 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°9′17″ N 4°47′23″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta norde «de la montaro Piélago».[4] Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Gavilanes norde en la provinco de Ávila kaj El Encinarejo, teritorio apartigita de Almendral de la Cañada, Buenaventura kaj Sartajada norde, Almendral de la Cañada kaj El Real de San Vicenteoriente, Hinojosa de San Vicente, Marrupe, Sotillo de las Palomas kaj Cervera de los Montes sude kaj Montesclaros okcidente, en la provinco de Toledo.

Norde fluas la rivero Tiétar kaj sude en direkto okcidenten la rivero Guadyerbas kun akvorezervejo samnoma je ĉ. 3 km sudoriente de la domaro. EStas ankaŭ diversaj rojoj kiaj Manoteras aŭ Lugar, sekaj plej parto de la jaro. Ties punntoj plej altaj troviĝas en la montoj Cruces kun 1.366 msm kaj La Mesa kun 1.131 msm.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj, oleo, vino, lino, fruktoj) kaj brutobredado (ŝafoj, kaproj, bovoj, porkoj) tradicie. Pri industrio estis fabrikoj de silko, sapo, du muelejoj de oleo kaj ses de faruno.

Aktuale fako hegemonia estas servoj kun 46,4 % de la totalo de entreprenoj, sekve de agrikulturo kaj konstruado, kun po 25 %.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni fondis la vilaĝon en 1276 kiam la urbo de Ávila donis la terojn de Navamorcuende kaj Cardiel al Blasco Ximénez kiel rekompenco pro negocado ĉe la reĝo. Tamen la nomo Navamorcuende jam aperis en la 11a jarcento. Post la morto de Ximénez en 1294, heredis la du plej aĝaj filoj, nome la plej aĝa, Fernán Blázquez, ricevis Navamorcuende kaj la dua, Gil Blázquez, Cardiel kun Castillo de Bayuela.

Ĝi apartenis al senjorlando de Dávila, poste markisoj de Navamorcuende pro volo de Filipo la 4-a. Ankoraŭ ekzistas en la domaro la ruinoj de palaco ĉe fruktoĝardeno kiu estis okupata de la Markiso de Navamorcuende, titolo ricevita en 1674.

En la 19a jarcento ĝi estis centro de la Senjorlando de Navamorcuende kun titolo de markiso aligita al la familio Abrantes kaj komponata de la vilaĝoj de Almendral, Buenaventura, Cardiel de los Montes, Sartajada, Sotillo de las Palomas kaj San Román de los Montes. Navamorcuende apartenis al la provinco de Ávila kaj al la regiono de Castilla la Vieja (Malnova Kastilio) ĝis kiam en 1833 ĝi estis inkludata en la provinco de Toledo.

La populacio estis ĉiam ĉirkaŭ 2,000 loĝantoj dum la unua duono de la 20a jarcento, sed poste pro elmigrado(malbona situacio de la agrikultura ekonomio kaj servomanko) akre falis al 800 por la 1980-aj jaroj kaj eĉ al 700 komence de la 21a jarcento.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Nuestra Señora de la Nava: ununava kun absido poligona starigata en la 16a jarcento.
  • Ermitejo Santo Cristo de los Remedios: konstruata en la 18a jarcento, kun rektangula navo.
  • Kverkarbaro de la Sierra de San Vicente.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • 8a de septembro: Sankta Maria de la Nava.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu pri la termino Nava tion diritan en Navahermosa.
  2. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, paĝo 94, ISBN 84-88439-70-9.
  3. Corominas, Joan, Tópica Hespérica. Estudio sobre los antiguos dialectos, el substrato y la toponimia romances., Madrido, 1972, Gredos, vol I, paĝo 375, ISBN 84-249-0453-2.
  4. Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrido, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumeno XII, paĝoj 64 kaj 65.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]