Villaminaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaminaya
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45440
Politiko
Urbestro Raúl Pingarrón Crespo
Demografio
Loĝantaro 607  (2011)
Loĝdenso 28,9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 43′ N, 3° 52′ U (mapo)39.711944444444-3.8711111111111Koordinatoj: 39° 43′ N, 3° 52′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaminaya (Hispanio)
Villaminaya (Hispanio)
DEC
Villaminaya
Villaminaya
Situo de Villaminaya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaminaya [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Villaminaya en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Villaminaya estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Minaya" devenas el eŭska kaj signifas paŝtejon; de tie kreiĝis sufiĉe ofte familinomo Minaya [minAja]. En 1211, la vilaĝo aperas jam laŭ la nomo de "Villa Minaya", ĉu vilaĝo de iu Minaja, ĉu vilaĝo de paŝtejoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas pichilin. La censita populacio en 2011 estis de 607 loĝantoj kaj la denseco estas de 28,9 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Villaminaya estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 730 m; je 30 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 21 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°42′43″ N 3°52′16″ Ok.

Limas kun la municipaj teritorioj de Nambroca, Almonacid de Toledo, Mascaraque, Orgaz kaj Chueca, ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo havis originon hispan-romia kiu daŭris dum la dominado islama, kio okazigis setlejon de mozaraboj.

La unua skribita mencio de la ekzisto de la vilaĝo estas en dokumento mozaraba de 1211, kie ĝi aperas kiel domaro de la komarko Sisla.

En alia dokumento de 1576, oni mencias ke Villaminaya estas domaro de Toledo kaj ke F. Rubio estas ties urbestro kaj Martín Rubio ties vicurbestro.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Villaminaya oni atingis unuan pinton komence de la 1930-aj jaroj kun preskaŭ milo da loĝantoj, sed poste pro la Hispana Enlanda Milito oni perdis pli da 150 loĝantoj. Poste la populacio rekuperiĝis ĝis 1,030, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj la populacio falis iom post iom sub 600, tio estas ĝi preskaŭ duoniĝis.

Ekde 1983 la urbestro estas de la maldekstra partio PSOE. Unu el ili, nome José Luis Pérez-Olivares Verbo, dum 20 jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]