Villatobas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villatobas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45310
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Antonio Torremocha Sánchez
Demografio
Loĝantaro 2 745  (2011)
Loĝdenso 15,12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 54′ N, 3° 19′ U (mapo)39.901111111111-3.3213888888889Koordinatoj: 39° 54′ N, 3° 19′ U (mapo) [+]
Alto 723 m [+]
Areo 181,52 km² (18 152 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villatobas (Hispanio)
Villatobas (Hispanio)
DEC
Villatobas
Villatobas
Situo de Villatobas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villatobas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Villatobas en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Villatobas [bijatObas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Oni ne konas de kie devenas la termino de Villatobas (vilaĝo de tobas) sed la vorto “toba” kiu kunformas ties toponimon havas du eblajn signifojn:

  • Kalka ŝtono, tre poreca kaj malpeza, formata el kalko kiun portas solvita la akvoj de iaj fontoj kiuj lasas ĝin surgrunde sur plantoj aŭ aliaj aĵoj tie.
  • Kardo: ĉiujara planto, komponita, kiu povas atingi ĝis tri metrojn alte, kun folioj krispaj kaj dornecaj, la tigo kun du bordoj membranecaj, kaj floroj violecaj en finaj kapetoj.

Tradicie (kaj plej probable, ĉar tion oni asertas en la verko: “La Mesa de Ocaña en el S.XVIII” de Antonio Ponz kaj aliaj) oni supozas, ke Villatobas aludas al la dua signifo, ĉar la sistemo de precipitaĵoj kaj klimataj karakteroj de la zono, produktas grandan kvanton de kserofitaj plantoj, el kiuj kardoj estas klara ekzemplo; sed oni ne forgesu, ke unu de la karakteroj de la Mesa de Ocaña estas la naturo de ĝiaj kalkaj terenoj sur kiuj apogiĝas formado de ruĝeca argilo kaj grejso, kaj tial la termino Villatobas povus ankaŭ aludi al la abundo de kalka ŝtono en ties grundo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Villatobano. La censita populacio en 2011 estis de 2.745 loĝantoj (el kiuj 1.414 estas viroj kaj 1.331 estas virinoj) kaj la denseco estas de 15,12 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Villatobas estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda ManĉoMesa de Ocaña en la orienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 723 m; je 70,6 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 88,7 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 114 km el Kvenko. La areo de ties teritorio estas de 181.52 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′4″ N 3°19′17″ Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lastaj arkeologiaj laboroj pruvas, ke tiuj teroj estis loĝataj ekde la 4a aŭ 3a jarcentoj a.K. fare de diversaj popoloj.

Sed la unuaj skribitaj historiaj aludoj kiuj konserviĝas pri la origino de la municipo estas la citaĵo kiu aperas pri la “Villa de Tobas” estas el la foruo de Montealegre (1219) kiu situantas tiun municipon survoje el Villa de Tobas al Almaguer. Laŭlonge de la 13a jarcento la malrapida senloĝigo de Montealegre kaj de aliaj malgrandaj vilaĝoj, situintaj en apartaj lokoj, helpis la kreskon de tiu Villa de Tobas kiu troviĝis en loko pli ebena kaj komunikebla. Tiam la Ordeno de Santiago hegemoniis el Ocaña, laŭ kompreno el la foruo de Ocaña (1251). La teritorio de tiu ordeno atingis ekde tiu vilaĝo al Zurita kaj Uclés.

En la 14a jarcento, nome la 30-an de marto de 1328, la Superulo de Santiago Vasco Rodríguez donis la foruon pri loĝado al la loko Villatobas; pere de tiu li donas permesilon por paŝtado al ties loĝantoj en diversaj najbaraj teritorioj ŝanĝe de dudekono de la produktado de fromaĝo kaj lano. Postaj superuloj, same kiel la Katolikaj Gereĝoj, Karlo la 1-a kaj Filipo la 2-a, konfirmis tiun privilegion dum jarcentoj (la kompleta teksto de tiu foruo, laŭ oficiala kopio de la 16a jarcento, konserviĝas en la Municipa Historia Arkivo).

La 25-an de septembro de 1537 la Imperiestro Karlo la 5-a donis el Monzono la titolon de vilaĝo al la loko, apartigante ĝin el la jurisdikcio de Ocaña.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Villatobas super 4,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Villatobas oni falis al super 2,000 kaj poste nur rekuperiĝis iome al la nunaj 2,700.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (vitoj, cerealoj kaj olivarboj) kaj brutobredado tradicie. Estas unu oleproduktejo, unu kooperativa vinproduktejo, krom alia familia vinproduktejo. Estas entrepreno pri sterkado. Servoj, konstruado kaj loĝejoj. Malmulte da turismo, nur somere revenas iamaj elmigrintoj kaj ĵusaj arkeologiaj trovaĵoj povos esti bazo por posta turisma disvolvigo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]