La Puebla de Almoradiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Puebla de Almoradiel
Iglesia de San Juan Bautista, La Puebla de Almoradiel 01.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45840 [+]
Retpaĝaro Web de La Puebla de Almoradiel
Politiko
Urbestro Julia Villarejo Hernando
Demografio
Loĝantaro 5 976  (2011)
Loĝdenso 56,38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 36′ N, 3° 7′ U39.5988544-3.1173215Koordinatoj: 39° 36′ N, 3° 7′ U [+]
Alto 695 m [+]
Areo 106 km² (10 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
La Puebla de Almoradiel (Hispanio)
DEC
La Puebla de Almoradiel
Situo de La Puebla de Almoradiel
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo La Puebla de Almoradiel [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Puebla de Almoradiel en la provinco Toledo kaj en Hispanio

La Puebla de Almoradiel estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La deveno de la vorto "Almoradiel" havas diversajn versiojn:

  • Laŭ unu "Almoradiel" devenas el la artiklo araba "Al", de la vorto latina "murellu", diminutivo de "muru" (muro), kaj de la diminutivo mozaraba "diel". Fine "Almoradiel" signifus malgranda muro.
  • La alia versio, ŝajne pli certa, indikas ke la vorto "Almoradiel" estas konstituata de: Al-murad-ied, "Al" estas la artiklo "la" en araba; "murad" signifus "kastelo" en mozaraba; kaj "ied" estus diminutivo "malgranda", kaj tiele la laŭvortera traduko estus "La malgranda kastelo".

Aliflanke, "La Puebla" (la vilaĝo) estas aldonenda al la nomo de la loko pro la reloĝado fare de la ordeno de Santiago en la 14-a jarcento.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas almoradiense. La censita populacio en 2011 estis de 5.976 loĝantoj kaj la denseco estas de 56,38 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

La Puebla de Almoradiel estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 695 m; je 98 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 132 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 128 km el Ciudad Real, same je 128 el Kvenko, je 150 km el Albacete, je 282 km el Valencio kaj je 742 el Barcelono. La areo de ties teritorio estas de 106 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°35′″ N 3°07′″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Puebla de Almoradiel estas municipo situanta en la kerno de La Mancha toleda, prezentas konturon de la tereno rompita de malgrandaj altoj. Ties argilaj teroj estas trafluataj de la rivero Gigüela, situanta oriente de la municipa teritorio. Tiu tipo de tereno taŭgas por cerealoj, vitejoj kaj olivarboj, kaj ankaŭ el tiu argilo oni fabrikas la arabajn tegolojn, la tipan potfaradon kaj la murojn de la antikvaj domoj.

Pri klimato, hegemonias kontinenta kun varmaj someroj (julie kaj aŭguste), kaj malvarmaj vintroj (decembre kaj januare); printempoj kaj aŭtunoj estas la jarsezonoj kiam plej pluvas, kvankam tio malregulas dum la tuta jaro kaj malfote neĝas. Tamen somere povas okazi malsekego dum du monatoj.

La Puebla, populare nomita tiel en la komarko (ĉar en Hispanio abundas vilaĝoj nomitaj tiel), limas kun la municipaj teritorioj de Corral de Almaguer kaj Villanueva de Alcardete norde, Quintanar de la Orden oriente, Miguel Esteban kaj Quero sude, kaj La Villa de Don Fadrique okcidente; ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino ŝajne estis fortikaĵo de epoko de iberoj kaj keltoj, kun setlejo loĝata poste de romianoj, visigotoj, mozaraboj kaj dum la islama hegemonio de almoravidoj. La praa urbo estis fondita en la bordoj de la rivero Cigüela, je 13 km de ties aktuala loko, kaj tiu tiama setlejo estis abandonata en la jaro 1276 pro epidemioj ŝajne pro proksimeco al la rivero. En la prasetlejo estis ermitejo de Sankta Maria Magdalena, kiu estis la religia konstruaĵo plej grava de la areo, kaj kiu iĝis de la preĝejo de Sankta Johano Baptisto (nome paroĥo de La Puebla de Almoradiel). Krome estis kastelo de la epoko de islamanoj.

Meze de la 12-a jarcento ĝi apartenis al setlejo de la Ordeno de Santiago kaj de Sankta Johano (citita en dokumento de 1243 interkonsentita inter tiuj ordenoj).

En 1315 Corral de Almaguer kun ties domaroj, inter ili La Puebla de Almoradiel, akiris de la ordena superulo Diego Muñiz la fondan dokumenton. Sed en 1331 La Puebla de Almoradiel akiris la titolon de vilaĝo kaj ekdependis de Corral de Almaguer. En 1341 la Superulo de la Ordeno de Santiago Alfonso Méndez donis vilaĝan permesilon. En 1353 ekformis parton de la distrikto Manĉa, konstituata de la partio kaj guberniestro de Ocaña. Sed en 1575 eniras ene de La Mancha de Monte Aragón; nun ĝi formas parton de la partio kaj guberniestro de Quintanar de la Orden.

Aliflanke, Palomares troviĝas sude de la municipa teritorio de La Puebla de Almoradiel, eble vilaĝo de la 16-a jarcento. Kvankam ne estas informo certe ĝi estis konstituata de domoj de la superulo kaj preĝejo en la loko nome Sankta Maria. En la dua duono de la 16-a jarcento tiu preĝejo malpliiĝis al ermitejo kiel Sankta Maria de Palomares aŭ Palomares del Aljibe.

Aliflanke estas legendo inter maljunuloj ke granda parto de la subgrundo de la vilaĝo "estas kava", el la loko kie nun estas la preĝejo de Sankta Johano Baptisto, ĝis la ĉirkaŭoj de la Monteto Madalena, kie estis origine la vilaĝo, kun suspektoj de grava reto de kavoj duone detruitaj kiu enhavas parton de la municipo. Tiuj kavoj eble estis uzataj ekde la Mezepoko, kaj oni nuligis kaj perdis ilin inter terkultivejoj ĉefe en epoko de pesto, ĉar unu de la komunaj komentoj pri tiu hipoteza subtera reto estas ke ĝi estis uzata kiel komuna tombejo dum epidemio.

En tiu toleda urbo estis gravaj failiaj stirpoj kiaj Ortiz-Vivanco, Villaseñor, Ximenez-Ortiz, Ludeña, Peñacarrillo; kaj la episkopo Mercadillo y Patiño, krom la generalo Ortega.

Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe La Puebla de Almoradiel super 6,700 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe La Puebla de Almoradiel kie oni falis al la 5,300. Poste oni rekuperiĝis nur iomete.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte (kvar foje) la maldekstra Apolonio Recuero Villajos (IU) kaj poste trifoje la dekstra PP.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

La ĉefa industrio de la vilaĝo estas vina, kies ĉefa produktanto estas la kooperativo Virgen del Egido, kun ĉirkaŭ 1600 partneroj, unu de la plej grandaj de la zono, kun modernaj instalaĵoj vinfaraj situantaj en la suda zono de la vilaĝo kaj 60 jaroj de historio. Estas ankaŭ la pli malgranda Bodega Almurad, komune konata kiel "El Grupo", kiu karakteras pro bonkvalita ruĝa vino, kaj la alkoholproduktejo Finca La Blanca, kiu eksportas ekzemple al Francio kaj al Germanio.

Tiu rilato kun vino videblas klare dum la rikolta epoko, kiam venas al la vilaĝo grava kvanto de portempaj laboristoj, dekomence el Andaluzio, sed lastatempe el Orienta Eŭropo, ĉefe rumanoj; impresas la enorma trafiko de agrikultura maŝinaro kaj eĉ la forta odoro de la elŝarĝo de vinberaro kaj la laboro en la vinfarejoj. La etendo de tiu industrio estas kaŭzo ke la lokanoj, krom ties ĉiutagaj laboroj, havas malgrandajn etendojn de vitejoj, ĉu propraj aŭ luitaj, kiel kroman enspezon. Kvankam la vito estas kultivo ne irigaciata, ĉefe pro la seka klimato manĉa, kutime kelkaj vitejoj estas irigaciataj somere por plialtigi ties produktivecon, sed tiuj perdas iom da kvalito kaj oni malekvilibras la kvanton de sukeroj.

La rikolto komencas fine de aŭgusto kun junaj ruĝaj vinoj, akceliĝas meze kaj fine de septembro, depende el grado de ĝenerala maturiĝo de la vinbero, kun komunaj ruĝaj vinoj kaj blankaj: oni rikoltas grandajn kvantojn de vinberoj, pinte eĉ ĉirkaŭ du milionoj de kilogramoj en ununura tago, nur en la kooperativo Virgen del Egido, kaj eĉ plie semajnfine, kiam rikoltas la alimetiaj agrikulturistoj. Kvankam aktuale plu uzatas la rikolto per tradicia sistemo, en la lasta jardekoj enorme pliiĝis la sistemo arbetigi kaj ligi la vitojn (emparrado) por posta rikoltado permaŝine, ĉefe ĉe la grandaj terposedantoj kaj entreprenoj, ĉar ĉe la malgrandaj posedantoj tio ne utilas pro la kosto de la instalado de tiu sistemo.

Krom la kultivo de la vitejo, etendiĝas ankaŭ sed malplie la olivarbo, sed kun produktado ĉefe por uzado familia (vilaĝa). Komunas ankaŭ familiaj fruktoĝardenoj, por kultivo de terpomoj, tomatoj, melonoj, akvomelonoj, kapsikoj, kukumoj, kukurboj kaj aliaj. Oni kultivas ankaŭ cerealojn, sed pli malmulte.

Dum la 1990-aj jaroj, tiu municipo estis kiu havis pli altan proporcion de agrikultura maŝinaro por loĝanto en la tuta Eŭropo; kaj la dua tutmonde, poste nur de israela vilaĝo, kio elstarigas la klaran karakteron de la municipo.

La konstruado estas la dua ĉefa industrio, kun granda kvanto de entreprenoj dediĉataj al tiu aktiveco, kaj estas tre komunaj la grupoj de masonistoj kiuj translokiĝas ĉiutage al proksimaj urboj, kiaj Toledo kaj ĉefe al Madrido kaj ĉirkaŭoj. Tamen tiu aktivado bremsiĝis fine de la 2000-aj jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]