Ciruelos (Toledo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ciruelos)
Ciruelos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Mesa de Ocaña
Poŝtkodo 45314
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Juan Manuel García-Esteban Serrano
Demografio
Loĝantaro 649  (2011)
Loĝdenso 28,22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 56′ N, 3° 37′ U (mapo)39.937222222222-3.6152777777778Koordinatoj: 39° 56′ N, 3° 37′ U (mapo) [+]
Alto 705 m [+]
Areo 23 km² (2 300 ha)
Ciruelos (Hispanio)
Ciruelos (Hispanio)
DEC
Ciruelos
Ciruelos
Situo de Ciruelos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ciruelos [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Ciruelos en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Ciruelos (Prunarboj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimia[redakti | redakti fonton]

La termino "Ciruelos" povus deveni el Sankta Ciruelo kvankam plej probable ĝi devenas el latina cereola, mallongiĝo de Cereola pruna, pruno de vaksa koloro cera, kiu siavice estas diminutivo de cereus, vaksa. Laŭlonge de la historio, la vilaĝo havis diferencajn nomojn:

  • "Perusa" en la 9-a jarcento
  • "Cirilos" en la 12-a jarcento
  • "Villarreal"
  • "Ceruelo" kaj "Ciruelas" en la 17-a jarcento
  • "Cirolillos" fine de la 18-a jarcento

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Cirolero. La censita populacio en 2011 estis de 649 loĝantoj kaj la denseco estas de 28,22 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Ciruelos estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 705 m; je 43 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°56′14″ N 3°36′55″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situnta en la komarko Mesa de Ocaña kaj limas kun la vilaĝoj aŭ urboj de Aranjuez en la provinco Madrido kaj Ocaña kaj Yepes en la provinco Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 803 Alfonso la 2-a donis la vilaĝon al la senjoroj Pelayo Pérez de Fromista kaj Pedro Díaz Marrón, kiuj pli poste redonos ĝin al la abato de Fitero nome Rajmondo, ĝis ĝi ekdependiĝis de Toledo.

En la preĝejo, dediĉata al la Ĉieliro de la Dipatrino,troviĝas la tombo de Sankta Rajmondo, Abato de Fitero kaj fondinto de la Ordeno de Kalatrava, kiu mortis en tiu vilaĝo en 1163. La tombo estis pagata de Karlo la 3-a en 1768, kiam la korpo de la sanktulo estis translokigita al la konvento Monto-Siono de Toledo.

En la 12-a jarcento formis parton de la antikva vilaĝo de Otos, donita de Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio en 1132 a Hajm Avenzadoĉ kaj al Aleazar, kaj en 1150 al la koncilio de Sankta Mikaelo. En 1178 pasis al la Ordeno de Kalatrava, donata de Alfonso la 8-a.

Meze de la 19-a jarcento la municipa buĝeto estis de 7.000 "reales" el kiuj 3.000 estis por pago al la sekretario. Ĝia industrio konsistis el fabriko de sapo kaj el du muelejoj por olivoleo.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Ciruelos super 500 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Ciruelos oni falis al super 300; poste iome rekuperiĝis al la nunaj 600.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam el dekstra partio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Diputación de Toledo Datos de interés sobre la población.
  • García Sánchez, Jairo Javier (2004). Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental). Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos. ISBN 84-95432-05-6. Importante estudio toponímico, con anotaciones históricas y orográficas.
  • Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumeno VI paĝo 417.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]