El Romeral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Romeral
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45770
Retpaĝaro Municipo de El Romeral
Politiko
Urbestro Fernando Díaz Martín-Escudero (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 3 333  (2011)
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 42′ N, 3° 26′ U (mapo)39.706111111111-3.4325Koordinatoj: 39° 42′ N, 3° 26′ U (mapo) [+]
Alto 622 m [+]
Areo 78,91 km² (7 891 ha)
El Romeral (Hispanio)
El Romeral (Hispanio)
DEC
El Romeral
El Romeral
Situo de El Romeral

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Romeral [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de El Romeral en la provinco Toledo kaj en Hispanio

El Romeral (La Rosmarenejo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo de El Romeral (La Rosmarenejo) rilatas al la fakto ke antikve abundis en la zono multaj plantoj de rosmareno kiu utilis kiel ligno. En la verko de Rodrigo Mendez Silva[1] oni diras ke en la 17a jarcento El Romeral estis antikva juda loko, kiu nomiĝis "Romelia". La ekzisto de ermitejoj de mudeĥara stilo (16a jarcento) en la municipo ŝajnas konfirmi tiun ideon.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Romeraleño. La censita populacio en 2011 estis de 3333 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

El Romeral estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 622 m; je 62 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 101 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 78.91 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

El Romeral estas situanta inter Tembleque (6 km okcidente) kaj Lillo (10 km oriente), en la komarko Toleda Manĉo, tiele ĝi estas relative ebena zono de malalta relativa alteco. Tiu karaktero estas tialo ankaŭ por kelkaj lagetoj situantaj oriente, jam en la municipa teritorio de Lillo. Tamen sudoriente al Villacañas, troviĝas tre eroziitaj reliefoj, kun sedimentaj tavoloj formante deklivarojn kiuj iome orientiĝas inter la du lokoj laŭlonge de ĉirkaŭ 8 km. La maksimuma alteco de tiuj montetoj, kiu milde elstaras en la manĉa ebenaĵo nomiĝas precize Romeral kun ĉirkaŭ 878 msm kaj situantas je preskaŭ 4 km de El Romeral.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio kie estas El Romeral jam estis konata de la paleolitika homo, kiu konstruis en la aktuala municipa teritorio kavojn kaj kabanojn. Oni trovis ankaŭ restojn de vivo el romia epoko. Sed jam en la Mezepoko, dum konflikto en 1228 inter la arkiepiskopo Rodrigo Ximénez de Rada kaj la ordeno de Sankta Johano, oni mencias El Romeral kiel domaro de la antikva teritorio de Consuegra. Tiele la vilaĝo komencas sian mezepokan historion per konflikto pri la posedo inter la eklezio de Toledo kaj la ordeno sanktajohanista, kaj finfine ĝi restis ĉe la arkiepiskopo. Dekomence ĉe la ordeno de Sankta Johano, kun ĉefsidejo en Consuegra; poste la eklezio de Toledo ŝanĝis la vilaĝon de Arenas, kiu estis ĝia, por tiu domaro de El Romeral. En 1477 kontribuis kun aliaj vilaĝoj de la regno de Toledo, al subteno de la Santa Hermandad Vieja (antikva policaro). Dum regado de Filipo la 2-a, en 1557, la lokanoj de El Romeral akiris la dokumenton pri nomumo kiel vilaĝo.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe El Romeral iom sub 3,000 loĝantoj (jam estis pliaj dum la 1930-aj jaroj sed iom falis pro la Hispana Enlanda Milito), sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe El Romeral kie oni falis iom post iom al la nunaj 800. Tio estas oni perdis tri kvaronojn de la populacio.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Iome da turismo. Vizitindas preĝejoj kaj ermitejo, ventomuelejoj kaj muzeoj pri esparto kaj etnografie respektive.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. MENDEZ SILVA, Rodrigo. Catálogo Real y Genealógico de España. Madrid: Imprenta de doña Mariana del Valle, 1656

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]