Valdeverdeja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdeverdeja
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45572
Retpaĝaro www.valdeverdeja.net
Politiko
Urbestro Francisca Rodríguez Alonso (PP)
Demografio
Loĝantaro 723  (2011)
Loĝdenso 10,79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 48′ N, 5° 15′ U (mapo)39.798888888889-5.2466666666667Koordinatoj: 39° 48′ N, 5° 15′ U (mapo) [+]
Alto 397 m [+]
Areo 67 km² (6 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdeverdeja (Hispanio)
Valdeverdeja (Hispanio)
DEC
Valdeverdeja
Valdeverdeja
Situo de Valdeverdeja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdeverdeja [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Valdeverdeja en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Valdeverdeja [baldeberdEĥa] (io kia Valo verda aŭ verdeta) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Verdejo. La censita populacio en 2011 estis de 723 loĝantoj kaj la denseco estas de 10,79 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Valdeverdeja estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej okcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 397 m; je 117 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 67 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°47′56″ N 5°14′48″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Valdeverdeja estas situanta en la okcidenta pinto de la provinco de Toledo kaj kiel limo de la regiono de Kastilio-Manĉo kun la provinco de Cáceres apartenanta al la region de Ekstremaduro. Duonĉirkaŭata de la rivero Taĵo, kiu estas la geografia elemento kiu utilas kiel limo inter la du regionaj komunumoj kaj kiu distas je 3 km de la urba kerno; ĝi situantas proksima al La Jara okupanta la valon. Ne estas alfluanto al la rivero en la municipa teritorio, sed ja estas iamaj muelejoj ĉe tiu.

Pri flaŭro hegemonias malfermaj arbaroj de anzinoj, krom olivarboj en terkultivejoj kaj genisto, timiano kaj cistoj en makiso. Aliaj arboj estas poploj kaj naturaj olivarboj.

Pri faŭno abundas specioj kiaj la imperia aglo, la gipso, la blanka cikonio, la turfalko, la genoto, la sovaĝa kato, la erinaco, la vulpo, kiuj loĝas la tutan jaron, kaj aliaj kiuj migras kiaj la palumbo, la gruo, la malgranda otido, la vanelo, la apuso, la hirundo kaj aliaj. Inter reptilioj kaj fiŝoj menciindas lacerto, serpentoj, karpoj, barbioj, perkoj, kraboj kaj aliaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj, cerealoj) kaj brutobredado tradicie. En la sektoro servoj lastatempe gravas rura turismo. Por aĉetado kaj vendado la vilaĝo dependas de la komarka ĉefurbo Talavera de la Reina.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de la Neolitiko kaj de la epoko de romianoj. La areo estis konkerita de kristanoj el araboj dum la 11-a jarcento. En epoko de la reĝo Alfonso la 6-a, la vilaĝo naskiĝis kiel kontrolejo de la rivero Taĵo kiu estis limo inter la norda kristana teritorio kaj la suda islama regno de Mutaŭakilo. La loĝantaro estis ligata al urbo de Ávila kaj dediĉis sin al impostado aŭ rabado de preterpasantoj; ĉar ili vivis inter kastilia kaj araba teritorioj, ili regis ambaŭ lingvojn kaj foje estis uzataj de la reĝoj aŭ aliaj aŭtoritatoj kiel interpretistoj.

Falinta la limo de la rivero Taĵo post la batalo de las Navas de Tolosa, en 1212, la tiama setlejo nome Puebla, sen perdi sian politikan hegemonion, perdis sian realan gravon, kaj la loĝantoj grandparte elmigris al Puente del Arzobispo en la lastaj jardekoj de la 14-a jarcento.

La loko de Valdeverdeja dependis de la ĝistiama vilaĝo de La Puebla de Naciados, nun senhoma, je ĉirkaŭ 7 km de Valdeverdeja. La 26-a de junio de 1678 sum reĝado de Karlo la 2-a fondis la vilaĝon de Valdeverdeja, separante ĝin el Puebla.[noto 1] La Puebla malaperos post serio de epidemioj kaj ties loĝantoj disiĝos tra najbaraj lokoj. Tiam ĝi apartenis al la Ávila.

Estis en la loko kazo de herezo kiam la 27-a de junio de 1755 la inkvizicio arestis judon aŭ novkristanon Diego Ventura Pastor, kiu pagis monpunon kaj aĉetis virgulinon por la preĝejo.

Valdeverdeja atingis la 2.000 loĝantojn en la 19-a jarcento danke al nuligo de feŭdaj senjoraĵoj. En 1833 ekapartenis al Toledo per separo de la provinco de Ávila kaj de ties ĉefurba komunumo.

Meze de la 20-a jarcento la vilaĝo atingis ĝis 4,769 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado kaj abandono de agrikulturo kaj la populacio falis ĝis nur iom pli da 700 loĝantoj, tio estas, sesoniĝis al seponiĝis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enigmoj de La Puebla de Naciados [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]