Marjaliza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marjaliza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45479
Politiko
Urbestro Ángel Gamarra Gamarra
Demografio
Loĝantaro 311  (2011)
Loĝdenso 4,71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 34′ N, 3° 56′ U (mapo)39.561388888889-3.9341666666667Koordinatoj: 39° 34′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 853 m [+]
Areo 66 km² (6 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Marjaliza (Hispanio)
Marjaliza (Hispanio)
DEC
Marjaliza
Marjaliza
Situo de Marjaliza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marjaliza [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Marjaliza en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Marjaliza estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Marjaliza" povus deveni el araba hispana marŷo plus la sufikso -al, signife 'tereno marĉa'.[1] Laŭ Jiménez de Gregorio,[2] tiu toponimo estus rilata al la vorto marjal kiu estas agra mezurunuo samvalora al 5,25 aroj. La finaĵo "-iza" estus aĉa diminutivo. Laŭ tio estas probable ke al la antikvaj reloĝantoj oni donis kelkajn "marjales" aŭ "almarjales" (ĉu marĉaj ĉu mezuritaj terenoj) por ties kultivo, kaj de tio venus la nomo de la loko. En la Censo de la Corona de Castilla de 1591 aperas kiel Marxaliça.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita populacio en 2011 estis de 311 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,71 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Marjaliza estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 853 m; je 39 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 66 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°33′41″ N 3°56′3″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «á la falda S. del cerro de San Cristobal» (ĉe la suda deklivaro de la monteto de Sankta Kristoforo).[3] Ĝi apartenas al la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Retuerta del Bullaque sude kaj okcidente en la provinco de Ciudad Real kaj Mazarambroz kaj Orgaz norde kaj Los Yébenes oriente en la provinco Toledo.

Sude de la municipa teritorio troviĝas la anzinarbaro Puerto Albarda ĉe la rivero Algodor al kiu enfluas la rojoj Labor de Largo, Patillas, Silos kaj Orgaz.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝata jam el la epoko romia kaj dum hegemonio de visigotoj. Tito Livio supozas tie setlejon nome "Markolika". La tradicio rakontas ke Sankta Kiterio suferis tie martirecon komence de la 2a jarcento, kaj estis entombigita je la eksteraĵoj de la loko kie aktuale estas ermitejo samnoma. Tiu toponimio pensigas ke ĝi estis loĝta ankaŭ dum la islama hegemonio.

En 1246, kiam Ferdinando la 3-a vendis La Montojn al la urbo de Toledo, Marjaliza estis domaro. Laŭlonge de la historio ĝi suferis konflikotjn kontraŭ la ĉefurbo pro la espluatado de la montoj. En 1644 oni rajtigis la lokanojn de la municipo al la ampleksigo de teroj de kultivo kaj por haki lignojn el la montoj.

Meze de la 19a jarcento estis 73 domoj kaj la municipa buĝeto estis de "reales". En tiu epoko la urbodomo kaj la preĝejo estis incendiitaj de la karlistoj.[3]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ĉe Marjaliza oni falis el 744 loĝantoj al 300 fine de la jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 221, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Jiménez de Gregorio, Fernando, Diccionario de los pueblos de la provincia de Toledo hasta finalizar el siglo XVIII, Toledo, 1962-1986, Editorial Católica Toledana, Tomo I, paĝo 432.
  3. 3,0 3,1 Madoz, volumeno 11, paĝoj 238 kaj 239.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]