Carmena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Carmena (apartigilo).
Carmena
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko Torrijos
Poŝtkodo 45531
Politiko
Urbestro Daniel Fernández Moreno
Demografio
Loĝantaro 845  (2010)
Loĝdenso 17,98 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 4° 24′ U (mapo)39.957777777778-4.4011111111111Koordinatoj: 39° 57′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 562 m [+]
Areo 47 km² (4 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Carmena (Hispanio)
Carmena (Hispanio)
DEC
Carmena
Carmena
Situo de Carmena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carmena [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Carmena en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Carmena estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Carmena" eble devenas el latina "Carminare", kiu signifas "kardi lanon". Ĝi povus deveni ankaŭ el malfrua latina ĉasma kiu signifas "ravino", kvankam aspektas plej probabla ke ĝi devenas el termino ligura karmo kiu signifas "montopinto" aŭ "monto".

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Carmeneros. La censita populacio en 2010 estis de 845 loĝantoj kaj la denseco estas de 17,98 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Carmena estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 562 m; je 40 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 47 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′28″ N 4°24′4″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta sur monteto en la komarko de Torrijos kaj limas kun la vilaĝoj Alcabón, Santo Domingo-Caudilla, Escalonilla, La Puebla de Montalbán, El Carpio de Tajo, Carriches, Santa Olalla kaj La Mata, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke estis ajm setliĝo de keltoj.

En 1204 oni mencias Carmena en dokumento okaze de divido de heredaĵo inter la Ordeno de Kalatravo kaj la Abatejo de San Vicente de la Sierra.

Meze de la 19a jarcento ĝia industrio estis komponita de 6 muelejoj por olivoleo kaj unu panfarejo.

La Hispana Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Carmena kiel multaj aliaj vilaĝoj de la provinco de Toledo estis tuŝita de la puĉo de la 18a de julio de 1936, kaj kvankam ĝi restis en lojala zono respublika la antaŭeniro de la ribelemaj trupoj al Toledo kaj Madrido, faris ke la vilaĝo frue restis sub kontrolo de la fortoj ribelaj.

De julio al septembro de 1936, monatoj de timo kaj necerteco pro la novaĵoj kiuj alvenis pri la antaŭeniro de la milito, oni produktis en la vilaĝo fare de malgrandaj grupoj de nekontrolituloj aktojn de rabado, fiagojn kaj du murdojn, laŭ la informoj de la frankisma arkivo. Oni murdis la kuraciston en la ŝoseo de Santa Olalla, kaj agrikulturiston en la loko konita kiel altaĵo Palo. Aliaj tri lokanoj havis la saman sorton ekstere de Carmena laŭ la frankisma arkivo.

Aliflanke ĝis finoj de aŭgusto de 1936 la urba preĝejo iĝis grenejo por komuna uzo de la lokanoj kaj ĝia retablo, kune kun la religia vestaro, estis bruligita ĉe la pordo de la konstruaĵo, ago al kiu prezentiĝis tre malmultaj lokanoj, laŭ la frankisma arkivo, por kiu tiu fiago estos kaŭzo de justigo de reprezalioj.

Dume, la militaj trupoj, paramilitistoj falangismaj kaj marokaj monsoldatoj antaŭiris al la centro duoninsula, de Ekstremaduro kaj Talavera kun direkto al Toledo kaj Madrido, bombardante ĉiujn vilaĝojn surpase, inklude Carmena, kie apenaŭ ekzistis militaj garnizonoj, nur civila loĝantaro. La bombardado estigis multnombrajn mortojn, kaj ili krome detruis rikoltojn, domojn, kaj farmobienojn. En Carmena oni instalis por ĝia defendo grupo de virinoj milicanaj mastrumsantaj mitraletojn, kiu por nenio utilis ĉar la vilaĝo falis post du monatoj en manoj de la trupoj ribelaj.

En ĉi tiuj monatoj de milito, prizorgante iujn datumojn de la censo de loĝantaro oni povas scii kio okazis al la vilaĝo: Carmena havis 2.070 loĝantojn komence de 1936, post la informoj de la procezo efektivigita de la faŝismo, la 26a de septembro de 1936 estis fuĝinta 40 % de la loĝantaro (800 lokanoj) kaj en tiu informo oni elstarigas ke “temis pri ekstremisma plimulto kaj personoj timemaj al la ago de la justico por ties agado dum la dominado ruĝa”, tiuj "ekstremistoj" estis tutaj familioj, infanoj, kaj maljunuloj kiuj fuĝis de la bombardado, kiu estis provokinta en la vilaĝo ses viktimojn.[1] La bombardado en Carmena okazis ĉefe en la stratoj Alonso Veloz, Camino de las Zarzas, Calle Barrio Nuevo, kaj poste General Mola, iuj de kies lokanoj rifuĝiĝis en diversaj kavoj de la komunumo por protekti sin.

Post la konkero de la vilaĝo fare de la faŝisma armeo, grupoj de falangistoj kaj fremdaj kaj lokaj kune kun maŭraj trupoj iniciatis sisteman procezon de "purigon", praktikante la aŭtoritatecon de formo senkontrola. La maŭraj trupoj, starigitaj inter la vojoj al El Carpio kaj La Mata faris konsentite ĉiun tipon de misuzoj kaj seksperfortadoj ĉe la civila loĝantaro, estante viktimoj eĉ iuj infanoj de la vilaĝo. La murditaj de ĉi tiu periodo fare de la partianoj de la faŝisma movado estis kvin personoj, enterigitaj en malsamaj lokoj (Korto 42a de la urba tombejo de Toledo, Tombejo de la Oriento, vojfosaĵoj...). Oni povas elstari la instruiston de Carmena, Salustiano de la Fuente destinita en Pulgar kaj murdita malnoble en la Tombejo de Madrido.[2]

Ankaŭ kaj ne malpli harstariga troviĝas la kazo de la kvin carmeneros portitaj perforte, por esti sklavigitaj kaj turmentitaj, al la nazia Koncentrejo Mauthausen-Gusen (Aŭstrio). Krom ĉi tiuj mortoj antaŭe planizitaj, oni devas kalkuli la nombron de lokanoj kiuj mortis en la militfrunto pro obeo kaj protekto de la demokratia reĝimo establita, nome ĉirkaŭ 12 personoj.

Koncerne al la carmeneros kiuj batalis en la faŝisma armeo kaj mortis dum batalago, ekzistas monolito kiu memoras ĉi tiujn personojn ĉe la preĝejo de la vilaĝo.

Poste[redakti | redakti fonton]

Dum la 1960-aj jaroj kaj la 1970-aj jaroj pli ol duoniĝis pro elmigrado la populacio de la vilaĝo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://e-spacio.uned.es/fez/view.php?pid=bibliuned:ETFSerieV2009-21-4019 Refugiados y evacuados de la provincia de Toledo al comienzo de la guerra civil (1936). Juan Carlos Collado, 03-12-2009.
  2. http://quieneseran.blogspot.com/2008/10/salustiano-de-la-fuente-rodrguez-07-11.html Salustiano de la Fuente. Víctimas de la represión franquista en Madrid., 03-12-2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]