Lucillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucillos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45684
Politiko
Urbestro Saturnino de la Llave García
Demografio
Loĝantaro 673  (2011)
Loĝdenso 16,83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 59′ N, 4° 37′ U (mapo)39.986666666667-4.6125Koordinatoj: 39° 59′ N, 4° 37′ U (mapo) [+]
Alto 480 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Lucillos (Hispanio)
Lucillos (Hispanio)
DEC
Lucillos
Lucillos
Situo de Lucillos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lucillos [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Lucillos en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Lucillos estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Lucillos" estus pluralo de la latinida lucillo, 'tombo', vorto kiu devenas el vulgara latina LOCELLVM, 'kofreto'.[1] Laŭ Fernando Jiménez de Gregorio[2] la nomo devenas el Val de Lucillos, 'valo de la tomboj'. En dokumento de Alfonso la 10-a aperas skribita kiel Luçiellos.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Lucillanos. La censita populacio en 2011 estis de 673 loĝantoj kaj la denseco estas de 16,83 loĝ/km². Multaj loĝantoj elmigris al proksima Talavera de la Reina kaj al Madrido.

Situo[redakti | redakti fonton]

Lucillos estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la okcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 480 m; je 60 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 100 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°59′12″ N 4°36′45″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipio troviĝas situanta «sur ebena tereno sed alta».[3] Ĝi apartenas a la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Cardiel de los Montes norde, Los Cerralbos kaj Illán de Vacas oriente, Cebolla, Montearagón, Cazalegas kaj Castillo de Bayuela okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ties klimato estas kontinenta mildigita pro la etoso de la valo de la rivero Taĵo. Ties teroj komponiĝas el makiso kaj terkultivejoj. Tra la iama domaro de Brujel fluas rojo, seka plej parton de la jaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lucillos dependis administre de Talavera de la Reina kiel domaro el ties jurisdikcio. En 1369, kiam Talavera ekdependiĝis el la senjorlando de la arkiepiskopoj de Toledo, la domaro de Lucillos sekvis tiun saman destinon.

En 1521 oni postulas el la municipo tri virojn defendontan la urbon de Talavera antaŭ ebla insurekcio de la Milito de la Komunumoj de Kastilio. Tio supozigas, ke la tiama censo estis malgranda.

Laŭ la Catastro de Ensenada, la domaro de Lucillos estis donata en 1752 al la kardenalo Luis María de Burbono, de la reĝa nova familio.

Dum fino de la 20-a jarcento (kvarono da jarcento) estis la sama urbestro nome Apolonio Díaz Muñoz, de la socialisma partio PSOE.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pregejo de Nia Sinjorino de la Asuncio. Ekstere elstaras simpla turo el briko de stilo mudeĥara. Interne elstaras la retablo el la 16a jarcento, kun diversaj pentraĵoj de diversaj sanktuloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. García Sánchez, Jairo Javier, Toponimia mayor de la Tierra de Talavera, 1998, Excmo. Ayuntamiento de Talavera de la Reina, ISBN 84-88439-70-9
  2. Jiménez de Gregorio, Fernando, Diccionario de los pueblos de la provincia de Toledo hasta finalizar el siglo XVIII, vol. I, paĝo 398, Toledo, 1962-1986, Editorial Católica Toledana, 5 vol.
  3. Madoz, volumeno 10, paĝo 420.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]