Navahermosa (Toledo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Navahermosa)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Navahermosa
Iglesia de San Miguel Arcángel, Navahermosa 02.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45150 [+]
Retpaĝaro www.navahermosa.es
Politiko
Urbestro Maria del Carmen Sanchez Fernandez (PP)
Demografio
Loĝantaro 4 211  (2011)
Loĝdenso 32,44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 38′ N, 4° 29′ U39.636666666667-4.4855555555556Koordinatoj: 39° 38′ N, 4° 29′ U [+]
Alto 750 m [+]
Areo 129,79 km² (12 979 ha)
Situo de Navahermosa
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Navahermosa [+]
Information icon.svg
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Navahermosa en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Navahermosa (Navahermosa ) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Navahermosa" estas kunmetaĵo de la vorto nava kaj la adjekto hermosa. Nava estas altebenaĵeto aŭ ebenaĵeto ĉirkaŭata de montetoj; pri kio ekzistas diversaj hipotezoj. Corominas y Pascual[1] opinias ke estas resto hindeŭropa antaŭkelta, probable de la epoko de la invado de la urnokampoj fine de la Bronzepoko. Antonio Llorente,[2] komentas la oftecon de tiu termino en la zono de Salamanko, Avilo kaj la okcidenta areo de Segovio, kaj situas ties devenon en la lingvoj de vetonoj kaj karpetanoj, kvankam semas la dubon pri origini en la eŭska kie ekzistas la vorto naba 'ebenaĵo, valo, ravino'. Pri hermosa (bela), devenas el la latina FORMŌSA, kiu siavice devenas de FORMA, 'beleco'.[3]

La tialo de la toponimo ŝajnas klara, kaj jam venis asertita en la Relaciones Topográficas de Filipo la 2-a: «donde este pueblo esta fundado esta una nabajon, de donde esta este pueblo y viñas del fundado de un prado de yerba verde» (estas la vilaĝo ĉe ebenaĵo, kun vitoj kaj herbejo).[4]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Navahermoseño. La censita populacio en 2011 estis de 4.211 loĝantoj kaj la denseco estas de 32,44 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Navahermosa estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 750 m; je 50,5 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 117 km el Ciudad Real, kaj je 122 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 129.79 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°38′12″ N 4°29′8″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «en un valle que se llamó en lo ant. la Nava de las Hermosas, á la falda meridional de una sierra llamada Galinda» (sur valo nome iame Nava de las Hermosas je la suda deklivo de montaro nome Galinda).[5] Ĝi apartenas al la komarko de la Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Villarejo de Montalbán kaj San Martín de Montalbán norde, Menasalbas oriente kaj sude, Hontanar sude kaj Cedena kaj Los Navalmorales okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

La teritorio estas trafluata de nombraj rojoj, el kiuj la ĉefa estas Torcón, kiu enfluas en la samnoma diglago je ĉirkaŭ 3 km oriente de la vilaĝo, kun siaj alfluantoj Gimena kaj Valle Gutiérrez. Estas okcidente ankaŭ la rojo Majadillas kaj la rivero Cedena kiu utilas kiel limo kun la municipateritorio de Navalmorales. Aliaj pli malgravaj estas Hoz de Pinilla, Valcavero, la fonto Vallejos, Valleálamos, Pueblo, Castillo, ktp. Ties plej alta pinto troviĝas en la monto Galinda kun 1141 msm. Estas ankaŭ bienaroj de Capellanía, Caravalles, Castillejo, Fuente de la Iglesia, Higueras, Hormillo, Iglesia, Nava de la Reina, Rañuela de la Tonta, Reloja, Romero, Val-de-arcones kaj Val-de-Rodrigo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie, krom iama produktado de karbo. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo. En la aktualo, la ekonomio de Navahermosa baziĝas sur la industrio de fabrikado de mebloj kaj ankaŭ sur la tradicia de transformado de korko. Pri agrikulturo la ĉefa kultivo estas la olivarbo, nome ĉirkaŭ 600 malgrandaj posedantoj, ĉefe ene de de la Kooperativo San Miguel Arcángel kies produktomarko estas "Montes de Toledo". Oni produktas ankaŭ fromaĝon, ĉefe el kaprino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restojn kiuj pruvas ke la zono estis loĝata el la Paleolitiko, kaj de diverdaj epokoj, kiaj la romia kaj la mezepoka. La romiaj restoj estas ujo kun bronza tenilo trovita meze de la 19a jarcento en Valdezarza kiu troviĝas en la Reĝa Akademio de Historio. La plej antikvaj dokumentoj en kiuj aperas menciata Navahermosa datas de la 16a kaj 17a jarcentoj.

La 4a de majo kaj 28a de decembro de 1837, la lokanoj defendis kuraĝe la vilaĝon el la atakoj de la trupoj karlistaj estre de la oficiro José Jara García.

Meze de la 19a jarcento estis 706 domoj kaj lernejo dotata per 3.000 "reales" de publika buĝeto al kiu venis 140 infanoj kaj alia privata kun 30 infaninoj. La municipa buĝeto estis de 33.070 "reales" el kiuj 3.300 estis por pago al la sekretario.[5]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉi tie kun 4,871 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, atingante nur 3,600 (ne tiom drasta falo kiel ĉe aliaj lokoj), sed danke al efiko de alvoko el relative proksima ĉefurbo la populacio stabiliĝis je iom pli da 4,000 loĝantoj.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sankta Miĥaelo: de stilo de la renesanco, konstruita en la 16a jarcento.
  • Kastelo de Dos Hermanas (du fratinoj): de araba deveno, aktuale en ruinoj kaj situanta ĉe ĉirkaŭ 3 km sudoriente de la vilaĝo. Laŭ legendo, estas du sorĉitaj maŭraj princinoj kiuj malsupreniras el la kastelo laviĝi en la rojo Marlín ĉiujn noktojn de Sankta Johano (24a de junio).
  • Ermitejo de Nia Senjorino de la Miraklo: konstruita en 1944 kaj situanta je ĉ. 2,5 km de la vilaĝo.
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano: de la 17a jarcento.
  • Urbodomo: de la 17a jarcento.
  • Casa de los Soportales (portikara domo): ekzemplo de popola domo de la 19a jarcento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diccionario Crítico Etimológico Castellano e Hispánico, Madrid, 1980.
  2. Llorente Maldonado, Antonio, Toponimia e Historia, Granada, 1971, Universitato de Granado, paĝo 29.
  3. García Sánchez, Jairo Javier, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 247, ISBN 84-95432-05-6.
  4. Viñas, Carmelo y Paz, Ramón, Relaciones histórico-geográfico-estadísticas de los pueblos de España hechas por iniciativa de Felipe II. Reino de Toledo. III tomos, Madrid, 1951-1963, C. S. I. C., pág. 134.
  5. 5,0 5,1 Madoz, volumeno 12, paĝo 43.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ventura Leblic García (Toledo, 1977). Historia y costumbres de Navahermosa y Hontanar.
  • Ventura Leblic García (Toledo, 1984). Navahermosa: Historia de un lugar de los propios de la ciudad de Toledo. IPIET. 84-00-5724-4.