Huecas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huecas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45511
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro José Julio Sánchez Ramos
Demografio
Loĝantaro 720  (2011)
Loĝdenso 26,67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 1′ N, 4° 12′ U (mapo)40.011388888889-4.1952777777778Koordinatoj: 40° 1′ N, 4° 12′ U (mapo)
Alto 555 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Huecas (Hispanio)
Huecas (Hispanio)
DEC
Huecas
Huecas
Situo de Huecas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huecas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Huecas en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Huecas estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Huecas" devenas el araba Waqqas, tamen povus havi romian devenon plej antikva en la termino latina occare, truo, malplenaĵo. [1]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Huecanos. La censita populacio en 2011 estis de 720 loĝantoj kaj la denseco estas de 26,67 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Huecas estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 555 m; je 25 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 27 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°0′41″ N 4°11′43″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «sur malgranda deklivo de monteto, ĉe kiu flupasas rojo».[2] Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Fuensalida, Villamiel de Toledo, Rielves, Barcience kaj Novés, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas romiaj restaĵoj de la 3-a kaj 4-a jarcentoj.

En 1465 la filo de grava superulo de Kastilio, nome Pedro López de Ayala, konstruis kastelon. Komence de la 16a jarcento stariĝas justica pilorio, kun la blazono de la familio Ayala. En la dua duono de la 16a jarcento la vilaĝo nomiĝis "Mocen" aŭ "Mucen", termino de araba deveno, kaj tiam troviĝis je duono da leŭgo oriente de la nuna domaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, pág. 196, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Madoz, volumeno 9, paĝo 256.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]