Fuensalida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuensalida
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko Torrijos
Poŝtkodo 45510
Retpaĝaro municipo
Politiko
Urbestro Mariano Alonso Gómez (PP)
Demografio
Loĝantaro 11 042  (2010)
Loĝdenso 162,38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 3′ N, 4° 12′ U (mapo)40.056388888889-4.1988888888889Koordinatoj: 40° 3′ N, 4° 12′ U (mapo) [+]
Alto 593 m [+]
Areo 68 km² (6 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuensalida (Hispanio)
Fuensalida (Hispanio)
DEC
Fuensalida
Fuensalida
Situo de Fuensalida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuensalida [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Fuensalida en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Fuensalida (Elirita, Eksaltita Fonto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino Fuensalida estas komponaĵo de fuente (fonto), kiu devenas el la latina vorto fonte, 'akvofonto kiu eliras el la tero', kaj de salida de la verbo salir (eliri), el la latina salire, 'salti'.[1] Estas tre probable ke la senco de tiu toponimo estus tiu de elirfonto el kiu eliras akvo abunde. Stilizita fonto aperas kaj en la blazono kaj en la flago de la vilaĝo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas fuensalidanos. La censita populacio en 2010 estis de 11.042 loĝantoj kaj la denseco estas de 162,38 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Fuensalida estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Torrijos en la centra parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 593 m; je 30 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 68 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′23″ N 4°11′56″ Ok.

La municipo troviĝas situanta sur monteto antaŭ ebena horizonto,[2] en la Distrikto Torrijos. Limas kun la municipaj teritorioj de Santa Cruz del Retamar kaj Las Ventas de Retamosa norde, Camarena, Arcicóllar kaj Camarenilla oriente, Villamiel de Toledo kaj Huecas sude, kaj Santa Cruz del Retamar, Novés kaj Portillo de Toledo okcidente, ĉiuj el la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. La ĉirkaŭaj teroj estas riĉaj en olivarbaroj, kun muelejo produktanta de oleo de virga olivo en la propra vilaĝo, kaj en vitejoj kun pluraj keloj (vinfarejoj) kaj kunlaboraj vinproduktejoj (origin-indika nomo de Méntrida). Oni posedas diversajn fabrikojn dediĉitajn al la produktado kaj liverado de ŝuoj kaj de lignomebloj de tradiciaj stiloj de la provinco de Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo de Sankta Klemento de Toledo havis posedaĵojn en la municipo en la komencoj de la 13a jarcento, kiujn ĝi ludonis en 1232. Tiujn posedaĵojn akiris la monaĥejo danke al la dotoj de la monaĥinoj Orabona, Muñia kaj Vela, filinoj de don Arnaldo Muñoz. De tie ili pasis al la pastraro de Toledo kaj poste, en 1468, laŭ dono de Henriko la 4-a, al Pedro López de Ayala, la unuokula, kio iĝis graflando. López de Ayala, unua senjoro de Fuensalida, estis filo de Don Pedro López, senjoro de Ayala, kaj de ties edzino doña Leonor Guzmán, kaj edziĝis al Elvira de Castañeda.[2] La filo de ambaŭ, nome ankaŭ Pedro López de Ayala, estis la dua senjoro de Fuensalida kaj la unua grafo de tiu graflando.

Dum la 16a jarcento la vilaĝo ege prosperis kaj tiam oni konstruis la plej gravajn konstruaĵojn. Ankaŭ la populacio ege pliiĝis, ĝis atingo en 1576 de 800 lokanoj, kio ne estos superata ĝis la 20a jarcento.

Komence de la 20a jarcento venis progreso al Fuensalida. Nome en 1914 la elektro alvenis al la municipo kaj venontjare oni konstruis la municipan buĉejon, aktuale neuzata tiel kaj nur kiel monumento. En tiu jaroj oni konstruis la ponton de Villamocén kaj la muziktemplon en la parketo Glorieta.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Ermitejo de la Soleco.
  • Ermitejo de Sankta Roĥo.
  • Preĝejo de Sankta Johano Baptisto.
  • Monahejo de la Sankta Spirito.
  • Palaco de la Grafoj de Fuensalida.
  • Pilorio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, pág. 178, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 Madoz, vol 7, paĝo 206

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]