Camuñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Camuñas
Avenida de Castilla la Mancha.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45720 [+]
Politiko
Urbestro María Carmen Cano López (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 915  (2011)
Loĝdenso 18 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 26′ N, 3° 28′ U39.428888888889-3.4588888888889Koordinatoj: 39° 26′ N, 3° 28′ U [+]
Alto 674 m [+]
Areo 105 km² (10 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Camuñas
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Camuñas [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Camuñas en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Camuñas [kamUnjas] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Camuñas" devenas el araba kammuniya kiu signifas 'simila al kumino'. La nomo estis prenata plej verŝajne el kromnomo antroponima de reploĝanto de la zono post la Reconquista.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas camuñero. La censita populacio en 2011 estis de 1.915 loĝantoj kaj la denseco estas de 18,24 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Camuñas estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 674 m; je 83 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 105 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°25′44″ N 3°27′32″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta ĉe deklivaro de la monto Cabeza-gorda, en la maldekstra bordo de la rivero Amarguillo [amargIjo] en la komarko Manĉo. Limas kun la municipaj teritorioj de Puerto Lápice kaj Herencia, en la provinco Ciudad Real, kaj Madridejos kaj Villafranca de los Caballeros en la provinco Toledo.

Ties teritorio etendas tra ampleksa altebenaĵo. La suda pinto estas malpli ebena, kun ravinoj, gorĝoj kaj montoj kiuj preskaŭ atingas 1000 metrojn alte. Okcidente troviĝas valo ĝis la rivero Amarguillo, kaj la monto Cañada de las Vacas kiu etendiĝas ambaŭflanke de la aŭtovojo A-4. Dekstre de la ŝoseo estas monto en kies pinto estas tri enirejoj de antikvaj minoj, unu el kiuj estas ege profunda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restoj de romia kaj poste araba setlejo. Inter la arkeologiaj restoj troviĝis olelampoj, ceramiko kaj ia skribŝtono. La loko Villares de Almaén, estas klara toponimo (vilaoj de la mino) kiu indikas eston hispanromian kaj araban. Oni dokumentis ankaŭ hispanromiajn setelejojn en la lokoj Varas, Palio kaj Lerma.

Post la reconquista la reloĝado estis realigata ĉirkaŭ la 1276 fare de la Ordeno de Sankta Johano. Tiutempe ĝi estis nur domaro kiu dependos el Consuegra ĝis meze de la 16a jarcento. La 5a de aprilo de 1557 oni donis la privilegion de vilaĝeco, fare de la princino Johanino de Aŭstrio, guberniestrino de tiu regno pro foresto de lia frato Filipo la 2-a, sed la municipo devis pagi al la publika trezoro la kvanton de unu miliono kaj 59,500 maravedoj. Tiam Camuñas havis 160 familidomojn kaj 800 loĝantojn.

Komence de la 19a jarcento okazis la invado fare de la francoj, el kiu eliris movado kontraŭ la invadanto, ĉefe kiel geriloj, kaj la municipo havis reprezentanton kiu iĝis historia kaj populare legenda nome tío Camuñas (onĉjo Camuñas). Jarojn poste iĝis urbestro Luis Villaseñor y López de la Oliva, nobelulo de liberalaj ideoj kiu kontraŭstaris kun la eklezio, kaj eĉ forpelis la pastron. Li ankaŭ fondis gazeton "El Trueno" (la tondro). Dum la Unua Hispana Respubliko komencis la Kantona Revolucio kaj oni organizis kantonojn (kiuj en Hispanio estis sendependaj ŝtatoj volonte federataj en la Hispana Federacio) tra diversaj lokoj de Hispanio. La plej fama estis tiu de Kartaĥeno sed ankaŭ Camuñas formis sian propran kantonon, kiu senformiĝis post malmultaj tagoj, kaj ĉio ixgis efemera evento.

Tiu vilaĝo atingis pinton de populacio komnce de la 1930-aj jaroj nome ĝis 2,650; post la Hispana Enlanda Milito oni estis perdintaj pli da 150 loĝantoj pro mortoj, malsato, politika subpremado ktp. Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Camuñas oni atingis 2,616 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Camuñas oni falis al 1,747, komence de la 1990-aj jaroj; poste oni rekuperiĝis al la nunaj 1,915.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Elstaras produktado de vino, oleo kaj safrano kun devenaj markoj “La Mancha”, "Montes de Toledo" kaj “Azafrán de La Mancha”, respektive, tiu lasta kun sidejo de la Regula Konsilantaro en Camuñas.

Servoj kaj loĝejoj. Konstruado.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Ventomuelejo de Camuñas
  • Preĝejo Nia Senjorino de la Ĉieliro: situanta en la historia centro de la vilaĝo, de renesanca stilo, sed kun turo mudeĥara. En la 18a jarcento oni restaŭris ĝin, al kio kontribuis la infanto Gabriel Antonio de Burbono (1752-88). Aktuale (koemnce de 2008) oni restaŭras ĝin denove.
  • Ermitejo de la Vera Kruco: troviĝas ĉe la avenuo Kastilio-Manĉo, ĉe unu de la parkoj de la municipo.
  • Turo de la Horloĝo: situanta en la placo Ramón y Cajal, ĉe la paroĥa preĝejo. La horloĝo estis aĉetita kontraŭ 3.243 pesetoj en la jaro 1910 en la centra horloĝejo Canseco, provizanto de la reĝa domo.
  • Ventomuelejo La Unión: troviĝas ĉe la monteto ĉe kiu troviĝas Camuñas, je ĉirkaŭ 700 metroj altitude. Ties nomo ŝuldiĝas al fakto ke post granda incendio ĝi estis rekonstruita danke al la unuiĝo de la tuta loĝantaro.
  • Etnologia Muzeo de Camuñas: estas situanta okcidente de la municipo, ĉe la Rivero Amarguillo. Tiu muzeo ĉefe prezentas la tipan feston de Pecados y Danzantes de Camuñas (pekuloj).
  • Muzeo pri vino de Camuñas

Festoj[redakti | redakti fonton]

Pekuloj
  • Pecados y Danzantes de Camuñas (pekuloj) estas tipa festo okazanta la tagon de la Kristokorpa Festo, sed sen rilato al fama festo celebrata en Toledo. Temas pri antikva tradicio, kies deveno eble estas de la 16a aŭ 17a jarcentoj. En la aktualo oni ludas per mimiko kaj danco de maskitaj ludantoj. Tiu tradicio havas rangon de nacia turisma intereso.
  • Sankta Nikazio: estas patronaj festoj. Tiu sanktulo estas de la 2a jarcento. Camuñas ekhavis lin kiel patrono en la 17a jarcento, post terura epidemio. Oni konstruis ermitejon, kiu estis detruita de la francoj.

Socia vivo[redakti | redakti fonton]

Estas bazlernejo, sed por ĉeesto al mezlernejo, la lernantoj devas foriri al Madridejos. Estas muzika lernejo kaj bando. Estas malgranda kuraccentro kaj malsanulejo plej proksima estas tiuj de Alcázar de San Juan, je ĉirkaŭ 20 km kaj tui de Toledo.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]