Luis Villaseñor y de Oliva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Villaseñor y de Oliva
Persona informo
Naskonomo Luis Villaseñor y de Oliva
Naskiĝo 1-an de januaro 1850 (1850-01-01)
en Camuñas
Morto 30-an de novembro 1919 (1919-11-30) (69-jaraĝa)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Federacia Respublika Demokratia Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luis VILLASEÑOR y López de la Oliva (Camuñas, Toledo, ĉ. 1850-1920). estis hispana politikisto kaj nobelulo.

Naskiĝis meze de la 19a jarcento en nobela familio kaj influa en Camuñas. Li heredis, kaj poste iĝis urbestro de la vilaĝo. Konvinkita kontraŭulo de katolikismo, li forpelis la pastron kaj venigis protestantan misiiston el Madrido, nome Félix Moreno Astray, kiu havis sukceson ĉar oni formis en la vilaĝo la unuan konstantan protestantan komunumon de la provinco Toledo.

La urbestro de Camuñas (provinco de Toledo), Luis Villaseñor y de Oliva, estis respublikano federaciisma kaj kontraŭkatolikisma kaj deklaris sendependan politikan enton dum kelkaj tagoj en la toleda vilaĝo de Camuñas, jam tiam ege senegala ene de la arkidiocezo de Toledo, ĉar ĝi estis konvertita preskaŭ tute al la protestantismo danke al misia strebo de la evangeliisto galega Félix Moreno Astray. Laŭ Marcelino Menéndez Pelayo en sia verko Heterodoxos, "un maestro ateo, un barbero y un cierto señor de horca y cuchillo [Luis Villaseñor] llamaron en 1874 a Moreno Astray de la mano de varios misioneros republicanos como Araus y Ceferino Tresserra" (ateisma instruisto, barbiro kaj terura viro alvokis en 1874 na Moreno Astray kaj aliaj respublikaj misiistoj); Luis Villaseñor forpelis la katolikan pastron kaj estis tuj kreonta, laŭ vortoj de Menéndez Pelayo, "una especie de Ginebra manchega" (isan manĉan Ĝenevon). Tiuj eventoj okazis en 1873, dum la Unua Hispana Respubliko dum la mallonga prezidanteco de la federalisma Francisco Pi y Margall, kaj daŭris iome, almenaŭ por dezegni muldilojn por stampi propran monunuon.