Marcelino Menéndez Pelayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marcelino Menéndez y Pelayo

Marcelino Menéndez PELAYOMarcelino Menéndez y Pelayo (Santander, 3-a de novembro de 1856Santander, 19-a de majo de 1912[1]) estis fama poligrafo kaj erudiciulo hispana, dediĉita ĉefe al la historio de ideoj, la kritiko kaj historio de la hispanaj kaj hispanamerika literaturoj kaj al la hispanika filologio ĝenerale, Kvankam li kultivis ankaŭ la poezion, la tradukon kaj la filozofion.

Laŭ lia nomo ricevis nomon la Internacia Universitato Menéndez Pelayo de Santander kaj la Premio Menéndez Pelayo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en la Universitato de Barcelono (1871–1873) ĉe Manuel Milá y Fontanals, en tiu de Madrido (1873), kie akademia decido de la profesoro Nicolás Salmerón, kiu ripetigis kurson al siaj lernantoj sen ekzameno, malamikigos lin kontraŭ la kraŭsismo postkanta kaj la hegelanoj ĝenerale, kaj en Valladolid (1874), kie amikiĝis kun la konservativulo Gumersindo Laverde, kiu malproksimigis lin el lia komenca liberalismo kaj orientigislin al la plej konservativa partio, nome tiu de la nomitaj novkatolikoj. Li veturis al bibliotekoj de Portugalujo, Italujo, Francujo, Belgujo kaj Nederlando (1876–1877) kaj iĝis profesoro de la Universitato de Madrido (1878) post ekzameno antaŭ alia klera kritikisto, nome Juan Valera. Al la hejma nokta babilrondo de tiu ĉeestos poste.

Li estis elektita membro de la Real Academia Española (1880), diputito (1884–1892), Direktoro de la Biblioteca Nacional de España inter 1898 kaj 1912, proponita al la Nobel-premio en 1905 kaj direktoro de la Historia Akademio (1909). Antaŭ morti li revenis al sia komenca liberalismo, sed jam ankorita en tre kristanaj vidpunktoj, kaj korektis kelkajn el siaj komencaj malfavoraj kritikoj kontraŭ Gaspar Núñez de ArceBenito Pérez Galdós, kiu finfine iĝis lia amiko. Li mortis en sia naskiĝurbo, al kies municipo heredigis sian riĉan bibliotekon de 40,000 volumoj. Lia samurbano la kardinalo kaj aktivulo katolika Ángel Herrera Oria, kiu konsideris sin lia lernanto, kiu difinis lin jene: «Li dediĉis sian vivon al sia patrio. Li volis meti sian patrion al la servo de Dio».

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Konsiderata la plej elstara gravulo de la purista skolo estas ankaŭ reprezentanto de la naciisma skolo en la hispana historiografio. Pro lia konservativeco, li montris ĉiam tro akran kritikon kaj kontraŭstaron kontraŭ ĉiu verko aŭ verkisto kiu eĉ nur iomete flankeniras el tiaj siaj vidpunktoj. Tamen ĝenerale li estis ĉiam konsiderata kiel efika laboranto:

"Li estis perfekta konanto de la eŭropa kulturo, nelacebla laboristo, verkisto de nesupereblaj ĝusteco kaj nerveco, realigis gigantan klopodon priserĉi kaj esprimi nian nacian kulturon, kun kiu li radikale identiĝas".[2]

Liaj studoj kaj verkoj konsistigas la plej serioza havigo dum la Burbona Restarigo en Hispanio por la kono de la Hispana historio.

"La konsidero de la katolikismo kiel akso kaj nervo de nia nacia kulturo; la enorma klopodo dokumentiĝi kiu apogas laijn asertojn; la polemika kaj pasia karaktero de multaj el liaj paĝoj, eksplikebla pro la historia cirkonstanco kie li devis komponi sian verkon; la amplekso de spirito kaj la konstanta barakto de homa kompreno estas, eble, la karakteroj plej elstaraj de lia personeco kaj de liaj taskoj.[3]

Verko[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo de Marcelino Menéndez y Pelayo en la enirejo de la Biblioteca Nacional de España

Li verkis La ciencia española (La hispana scienco) (1876), defendo de la ekzisto de scienca tradicio en Hispanio. Horacio en España (1877) estas analizo de la tradukoj de Horacio en la hispana literaturo, kongue kun la klasikista gusto de la aŭtoro. Estas juste fama lia Historia de los heterodoxos españoles (Historio de la hispanaj heterodoksoj) (1880–1882), ankoraŭ tre ŝatata, kie li studis la kristanan tradicion tra la hispana historio, ekde antaŭ la Mezepoko ĝis fin de la 19a jarcento kaj detaligis la laboron de ĉiuj pensistoj kaj verkistoj persekutataj de la hispana katolika tradicio, akceptante la vidpunkton de la katolikismo reakcia kaj malakceptante la verkon de tiaj heterodoksoj. En la dua eldono li korektis kelkajn el siaj vidpunktoj, sed ne, ekzemple, siajn mokajn komentariojn kaj ironiojn kontraŭ la kraŭsistoj kaj la hegelianoj, ĉefe kontraŭ Emilio Castelar. Historia de las ideas estéticas en España (Historio de la stetikaj ideoj en Hispanio) (1883–1891) estas kvin volumoj tre aktualigitaj per kiuj li esploras, resumaj kaj reinterpretas la bibliografion ekzistantan pri literatura kaj arta stetikoj en diferencaj epokoj de la hispana kultura tradicii.

Menéndez Pelayo ekentreprenis tri longajn verkojn kiuj okupos lin ĝis preskaŭ lia morto. Unu estas la publikigo de la Obras (Verkaro) de Lope de Vega (1890–1902) en 13 volumoj; la dua estas la Antología de poetas líricos castellanos (Antologio de kastillingvaj poetoj) (1890–1908), alaijn 13 volumoj dediĉitaj al la mezepoka poezio escepte la lasta, dediĉita al Juan Boscán, kaj kiu, spite sian titolon, inkludas ankaŭ eposan kaj lernigan poeziojn, igante la Antología en vera Historia de la poesía castellana en la Edad Media, kiel ĝi titoligis ĝin por la represado de 1911. La tria en sia studo pri la Orígenes de la novela (Deveno de la romanoj), tri volumoj publikitaj en 1905, 1907 kaj 1910, kun kvara volumo postmorta kie oni ekzaminas la imitaĵojn kiujn okazigis en la 16a jarcento La Celestina. Samtempe, publikis Antología de poetas hispano-americanos (Historio de hispanamerikaj poetoj) (1893–1895), 4 volumoj kiuj estas reale Historia de la poesía hispanoamericana (Historio de la hispanamerika poezio)) kiel li titoligis ĝin por la reeldono de 1911. Li korektis en tiu eldono siajn asertojn pri Peruo post kontakto kun la Markizo de Montealegre de Aulestia. Tiu de 1911 estas ĝenerala studo de la tuta hispanamerika studo kiu utilis por reamikigi la ekskolonioj kun la eksa kaj dekadenca duoninsula potenco, kaj represis en 5 volumoj siajn Estudios de crítica literaria (Studoj de literatura kritiko) (1892–1908) kaj Ensayos de crítica filosófica (Eseoj de filozofia kritikaro) (1892). Paralele, en 1898, li estis nomumita direktoro de la Nacia Biblioteko de Madrido.

La Consejo Superior de Investigaciones Científicas (Suprema Konsilantaro de Scienca Priserĉado) publikigis sian Obras completas (Kompletan verkaron) en 1940 (tre kongrue kun la novkonservativa reĝimo frankisma, en 65 volumoj, sen inkludi siajn epistolarojn kaj notojn. Ekzistas, aliparte, eldono en KD kiu enhavas, krom siaj Obras completas, sian Epistolario kaj sian Bibliografía.

Li estis laborema, inteligetega, scipovanta ok antikvajn aŭ modernajn lingvojn kaj posedanto de elstara fota memorio (li kapablis rediri parkere libron ĵus legitan), en sia analizo de la hispana kulturo identigis la radikon de hispaneco kun la katolika tradicio, ĉefe pri tiu de la humanisto Juan Luis Vives, sed eĉ tiel li studis ĉion ortodoksan ene de la hispana kulturo. Kiel poeto, lia verko estas ekzemplo de bonkvalita stilo klasika en sia jarcento.

Historio de la hispanaj heterodoksoj[redakti | redakti fonton]

Ideo kaj iniciato de Gumersindo Laverde devenas el la jaroj de studento de MMP. Laverde planis nur, ke lia disĉiplo verku serion de resumoj pri famaj hispanaj hereziuloj aŭ heterodoksoj. Sed tiu verko pligrandiĝis kaj rezultis je pli da ok volumoj de mezaveraĝo de po pli da 500 paĝoj. La unua estas kompleta historio de la spirita vivo de Hispanio ĝis la 15a jarcento, je kie ĝi separiĝis el la doktrinoj de la Eklezio. La sekvaj disvolvigas la epokon de la Renesanco, kaj analizas detale la nasko kaj etendo de la protestanta idearo en Hispanio, ties subpremadon farita de la Inkvizicio, kaj sekvas pri la eksjudoj kaj sorĉistado dum la jarcentoj 16a kaj 17a. Laste li studas la francigitoj de la 18a jarcento, ilian filozofion kaj politikon, kaj la eniro de la kontraŭkatolika (kontraŭeklezia laŭ kelkaj) agado en Hispanio, la influo de la franca revolucio kaj de la progresema liberalismo, kaj kontraŭstaras la doktrinon kaj idearojn de siaj samtempuloj, kiujn li ekde sia perspektivo de novkatolika konsideras neakcepteblajn akre esprimite kaj kontraŭhispanajn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)

  • La novela entre los latinos (Santander, 1875). Doktoriga tezo.
  • Estudios críticos sobre escritores montañeses. Telesforo Trueba y Cosío (Santander, 1876).
  • Polémicas, indicaciones y proyectos sobre la ciencia española (Madrid, 1876).
  • La ciencia española, 2ª edición refundida y aumentada (Madrid, 1887–1880).
  • Horacio en España (Madrid, 1877, 2ª ed. 1885).
  • Estudios poéticos (Madrid, 1878).
  • Odas, epístolas y tragedias (Madrid, 1906).
  • Traductores españoles de la Eneida (Madrid, 1879).
  • Traductores de las Églogas y Geórgicas de Virgilio (Madrid, 1879).
  • Historia de los heterodoxos españoles (Madrid, 1880–1882).
  • Calderón y su teatro (Madrid, 1881).
  • Dramas de Guillermo Shakespeare traducción (Barcelona, 1881).
  • Obras completas de Marco Tulio Cicerón, traducción (Madrid, 1881–1884).
  • Historia de las ideas estéticas en España (Madrid, 1883–1889).
  • Estudios de crítica literaria (Madrid, 1884).
  • Obras de Lope de Vega (1890–1902).
  • Antología de poetas líricos castellanos desde la formación del idioma hasta nuestros días (1890–1908).
  • Ensayos de crítica filosófica (Madrid, 1892).
  • Antología de poetas hispano-americanos (1893–1895).
  • Historia de la poesía hispano-americana (Madrid, 1911).
  • Bibliografía hispano-latina clásica (Madrid, 1902).
  • Orígenes de la novela (Madrid, 1905–1915).
  • El doctor D. Manuel Milá y Fontanals. Semblanza literaria (Barcelona, 1908).
  • Obras completas (iniciadas en 1911).
  • «Biblioteca de traductores españoles», en Obras completas (Madrid: CSIC, 1952–1953).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fallecimiento de Marcelino Menéndez y Pelayo Hemeroteca de La Vanguardia. Edición del martes, 21 mayo 1912, página 11 (en hispana)
  2. > José María Jover, paĝo 324
  3. > José María Jover, paĝo 324

Aldona Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Reglá, Juan; Jover, José María; Seco, Carlos; Giralt i Raventós, Emilio, España moderna y contemporánea, Teide, Barcelona, 1963.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]