Gaspar Núñez de Arce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Busto de Gaspar Núñez de Arce en la Parko Campo Grande (Granda Kampo) de Valladolid.

Gaspar Núñez de Arce (Valadolido, 1834 - Madrido 1903) estis hispana politikisto kaj poeto de la epoko de de la Romantismo.

Li estis civila guberniestro kaj deputito, krom ministro.

Li verkis la teatraĵon El haz de leña (lignofasko), kies agado okazas ĉirkaŭ la mistera morto de la princo don Carlos, filo de Filipo la 2-a. Liaj plej gravaj poeziaj verkoj estas La última lamentación de lord Byron (lasta lamento de LB), nome longa monologo pri la misero de la mondo, la ekzisto de supera kaj ĉiopova ento, politiko, ktp., kaj La visión de Fray Martín (la vizio de FM) Núñez de Arce prezentas la rolulon de Marteno Lutero kontemplanta ekde rokaĵo la landojn kiuj sekvos lin.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis destinita al eklezia karioero, kiun li malakceptis: tiele li premieris la teatraĵon Amor y orgullo (amo kaj fiero) en Toledo en 1849; kaj spite la patran volon, li malakceptis eniri en seminario kaj fuĝis akl Madrido. Tie li eniris en la redaktejo de El Observador, liberala gazeto, kaj ekstudis. Poste li fondis la gazeton El Bachiller Honduras, kiu prenas nomon de la pseŭdonimo kiun li adoptis por subskribi siajn artikolojn, per kiuj li defendis politikon kiu unuigu la diferencajn branĉojn de la liberalismo.

Estis kiel kronikisto en la milito kontraŭ Maroko (1859–1860) kaj implikiĝis en la politika vivo; li estis enprizonigita en Cáceres pro siaj ardaj atakoj kontraŭ la konservatisma politiko de la generalo Narváez. Kiam falis Isabel la 2-a, li estis elektita sekretario de la Junta Revolucionaria (revolucia estraro) de Katalunio kaj verkis la Manifiesto a la Nación (manifesto al la nacio) publikita de la provizora registaro la 26an de oktobro 1868. Li estis ankaŭ civila guberniestro de Barcelono, deputito por Valladolid en 1865 kaj ministro pri transmaraj aferoj, internaj aferoj kaj edukado en la progresisma partio de Sagasta; li estis nomumita porviva senatano en 1886; lia sanstato pelis lin lasi la politikan agadon en 1890. Li eniris en la Real Academia de la Lengua la 8an de januaro de 1874.

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Li ekverkis teatron kunlabore kun Antonio Hurtado, kaj poste sola; elstaris ĉefe pri historiaj teatraĵoj, El haz de leña (lignofasko) (1872), pri Filipo la 2-a kaj la mistera morto de la princo don Carlos, sed en tiu verko pli gravas la poezia valoro ol tiu teatra. Li verkis krome Deudas de la honra (1863), Quien debe paga (1867), Justicia providencial (1872) kaj aliajn verkojn. Li estis prezidanto de la Asocio de Hispanaj Verkistoj kaj Artistoj dum la periodo de 1882 al 1903.

Plie elstaris li pro poezio, tamen, kaj konsolidis verkon multe pli gravan kaj kiu atingis famon: Gritos del combate kaj Raimundo Lulio, tiu lasta en tercetoj, estis publikitaj en 1875; en la unua estas la poemoj «A Darwin» (al Darvino), «A Voltaire» (al Voltero), «La duda» (la dubo), «Tristeza» (tristo) kaj «El miserere». La última lamentación de Lord Byron, en oktavoj, La selva oscura, inspirita en Dante Alighieri, kaj El vértigo, en dekversa strofo, estas de 1879. La visión de fray Martín (1880), La pesca (1884), kie li aperas kiel granda amanto kaj observanto de la naturo, Maruja (1886), de inspiro sentimentala, ktp. estas aliaj gravaj poeziaj libroj. Li ne finigis Luzbel kaj Hernán el lobo (1881). Liaj historiaj poemoj diferenciĝas disde la romantikaj, ĉar ili ne klopodas priskribi etosojn, eble pro influo de la teatra monologo de Robert Browning.

Same li dediĉas sin al sociaj temoj en siaj poemoj. Por tio li preferas facilan stilon konscie kaj evitas retorikon same kiel sia samtempulo kaj samstilano Campoamor, sed li ne estas tiom prozeca: Tamen, kiel tiu defendis, ke la ritmo estis ĉio en verso. Lia tendenco uzi ĉiutagan lingvaĵon estos lia ĉefa kontribuo, same kiel okazos ĉe Ramón de Campoamor kun la posta poezio, kaj tra Miguel de Unamuno tiu influo ebligos la ekziston de Antonio Machado.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

  1. El haz de leña (1872)
  2. Deudas de la honra (1863)
  3. Quien debe paga (1867)
  4. Justicia providencial (1872)

Rakontaro[redakti | redakti fonton]

  1. Recuerdos de la campaña de África (1860)

Rakonta poezio[redakti | redakti fonton]

  1. Raimundo Lulio (1875)
  2. La selva oscura (1879)
  3. La última lamentación de Lord Byron (1879)
  4. Un idilio (1879)
  5. El vértigo (1879)
  6. La visión de fray Martín (1880)
  7. La pesca (1884)
  8. Maruja (1886)

Lirika poezio[redakti | redakti fonton]

  1. Gritos de combate (1875)
  2. Versos perdidos
  3. Poemas cortos

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]