Internacia Universitato Menéndez Pelayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Universitato Menéndez Pelayo
publika universitato
moto Sapere aude
Aŭdacu esti saĝa
Informoj
fondodato 1932 (kiel Internacia Somera Universitato de Santandero)
1949 (kiel Internacia Universitato Menéndez Pelayo)
speco Publika
Situo
Geografia situo 43° 28′ 22″ N, 3° 47′ 43″ U (mapo)43.47277778-3.79527778Koordinatoj: 43° 28′ 22″ N, 3° 47′ 43″ U (mapo)
lando Hispanio
urbo pluraj
Estraro
rektoro César Nombela
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konferenco de la Rektoroj de la Universitatoj de Hispanio vd
Internacia Universitato Menéndez Pelayo (Kantabrio)
Internacia Universitato Menéndez Pelayo (Kantabrio)
DEC
Internacia Universitato Menéndez Pelayo
Internacia Universitato Menéndez Pelayo
Internacia Universitato Menéndez Pelayo (Hispanio)
Internacia Universitato Menéndez Pelayo (Hispanio)
DEC
Internacia Universitato Menéndez Pelayo
Internacia Universitato Menéndez Pelayo
Map
Internacia Universitato Menéndez Pelayo
vdr

La Internacia Universitato Menéndez Pelayo (hispane Universidad Internacional Menéndez Pelayo, mallongigita UIMP) estas publika universitato kun ĉefoficejo en Madrido (Hispanio).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita en Santandero en 1932 dum la Dua Hispana Respubliko kun nomo Internacia Somera Universitato de Santandero. Ĝi estas universitato en Hispanio kun longa sperto pri organizado de kursoj de hispanaj lingvo kaj kulturo por fremduloj. Ties ĉefa sidejo estis la Palaco de La Magdalena, kiun uzis la reĝoj de Hispanio inter 1913 kaj 1930 kiel feriejon. En 1945 la universitato prenis la nunan nomon, homaĝe al Marcelino Menéndez Pelayo.

Sidejoj[redakti | redakti fonton]

Ties tradicia kaj plej konata sidejo estas tiu en Santandero, en kies Palaco de La Magdalena okazas someraj kursoj de hispana lingvo. Krome, la universitato ankaŭ havas sidejojn en Valencio, Barcelono, Kartaĥeno, Kvenko, la Fondaĵo Lluis Seoane (Korunjo), Granado, la areo de la Universitato de Zaragozo en Huesca, Sevilo, Tenerifo, La Línea de la Concepción, kaj la Fondaĵo por Aŭdovida Esploro (FIA) en Valencio.

La universitato ankaŭ ofertas ne-universitatan edukadon en diversaj centroj de Hispanio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]