Velada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velada
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45612
Politiko
Urbestro Andrés Gómez Rayo
Demografio
Loĝantaro 2 869  (2011)
Loĝdenso 19,79 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 59′ N, 4° 58′ U (mapo)39.978055555556-4.9730555555556Koordinatoj: 39° 59′ N, 4° 58′ U (mapo) [+]
Alto 432 m [+]
Areo 145 km² (14 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Velada (Hispanio)
Velada (Hispanio)
DEC
Velada
Velada
Situo de Velada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Velada [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Velada en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Velada estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La iama domaro de tiu termino estis Atalayuelas.

La termino "Velada" aludas al ago vigli, konfirmata ĉar antikve la loko nomiĝis "Atalayuelas", kio signifas "vigloturetoj".

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Veleño. La censita populacio en 2011 estis de 2.869 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,79 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Velada estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 432 m; je 90 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 145 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′41″ N 4°58′23″ Ok.

Limas kun la teritorioj de Montesclaros, Mejorada, Gamonal (Talavera de la Reina) kaj Parrillas, en la provinco de Toledo, kaj Hontanares (Arenas de San Pedro), en Ávila.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

La informo de 1578 diras, ke oni ŝanĝis la nomon ĉirkaŭ 1278 sed estas du samnomaj lokoj nome Velada, unua kun konservitaj restoj de mezo de la 16a jarcento kaj alia moderna loko fondita meze de la 15a jarcento. La teritorio estis konkerita de kavaliroj de Ávila. En 1294 oni kreis la senjorlandojn de Velada kaj San Román por Fernán kaj Gil Blázquez de Ávila respektive, grupigitaj en heredaĵo fondita de lia patro Blasco Jimeno Dávila. Ties posteuloj regis la senjorlandon kaj ties lokojn. Laŭ Cedillo, komence de la 16a jarcento, oni donis la titolon de Vilaĝo al Velada. En 1557 oni donis al Gomez Dávila, oka senjoro de Velada, la titolon de markizo de Velada. La vilaĝo estas dividata en du kvartaloj, kaj suda kaj norda, separataj de rojo.

Dum la 20a jarcento kaj male al aliaj najbaraj vilaĝoj, tiu urbeto ne perdis loĝantaron meze de la jarcento pro elmigrado kaj restis ĉiam super la 2,000 loĝantoj.

Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento post la Hispana transiro al demokratio, la vilaĝo estis regata preskaŭ ĉiam de municipa konsilantaro hegemonia de la dekstra partio kaj sama urbestro nome Andrés Gómez Rayo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]