Villaseca de la Sagra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaseca de la Sagra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45260
Retpaĝaro www.villasecadelasagra.es
Politiko
Urbestro Jesús Hijosa Lucas
Demografio
Loĝantaro 1 807  (2010)
Loĝdenso 56,47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 3° 53′ U (mapo)39.958055555556-3.8819444444444Koordinatoj: 39° 57′ N, 3° 53′ U (mapo) [+]
Alto 475 m [+]
Areo 32 km² (3 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaseca de la Sagra (Hispanio)
Villaseca de la Sagra (Hispanio)
DEC
Villaseca de la Sagra
Villaseca de la Sagra
Situo de Villaseca de la Sagra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaseca de la Sagra [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Villaseca de la Sagra en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Villaseca de la Sagra [bijasEka de la sAgra] (Vilaĝo seka, sed vidu sube) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Villaseca" devenas de "villa d'Aceca", poste "Villaseca", kaj neniel rilatas al la latina "sicca", kiu signifas seka, kaj kvankam tio taŭgus pro la sekeco de ties termino, tio ne verus historie ĉar ekzistis borde de la rivero Taĵo la loko de Aceca, vilaĝo de origino islama.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Villasequeros. La censita populacio en 2010 estis de 1.807 loĝantoj kaj la denseco estas de 56,47 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Villaseca de la Sagra estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 475 m; je 17 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 70 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 32 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′29″ N 3°52′55″ Ok.

Geografíio[redakti | redakti fonton]

Limas kun Villaluenga de la Sagra, Cobeja, Alameda de la Sagra, Añover de Tajo, Aranjuez, Mocejón kaj Magán, ĉiuj de la provinco de Toledo escepte Aranjuez kiu apartenas al la provinco de Madrido.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Villaseca loĝiĝis per loĝantoj de la antikva Aceca kiu for de la malsanigaj kondiĉoj ĉe la rivero Taĵo setlis en terenoj liberaj de la islama hegemonio post la konkero de Toledo en 1085. En la 12a, 3a kaj 14a jarcentoj oni mencias la vilaĝon de Villaseca kiel domaro de la komarko de La Sagra en diversaj mesepokaj dokumentoj.

Fine de la 15a jarcento ĝi estis unu de la vilaĝoj kiuj konstituis la komunumon por paŝtejoj de San Martín de la Montiña kun aliaj lokoj de la Montoj de Toledo, aliflanke de la rivero Taĵo. Fine de la 15a jarcento ĝi iĝis vilaĝo de senjorlando de posedo de la toleda stirpo de Silva kaj Ribera, kiu pluigos sian jurisdikcian hegemonion ĝis la lasta triono de la 19a jarcento.

Dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio la trupoj de la komunumano episkopo Acuña atakis en 1521 la vilaĝon, bruligis grandan parton de la domoj kaj detruis la palacon de la feŭda senjoro Juan de Silva krom la posta atako al la kastelo de la Aglo, eble la historia epizodo plej elstara de tiu vilaĝo. Finita la ribelo, la reĝo Karlo la 1-a ordonis ke la bruligita parto estu rekonstruita per la materialoj de la ruinigita domo de la kapitano toleda Johano de Padilla, kiun li ordonis detrui en Toledo kiel puno pro ties ribelo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]