Castillo de Bayuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castillo de Bayuela
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45641
Retpaĝaro [www.castillodebayuela.es]
Politiko
Urbestro Hortensia de la Casa García
Demografio
Loĝantaro 1 051  (2011)
Loĝdenso 28,41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 4° 41′ U (mapo)40.099444444444-4.6841666666667Koordinatoj: 40° 6′ N, 4° 41′ U (mapo) [+]
Alto 563 m [+]
Areo 37 km² (3 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Castillo de Bayuela (Hispanio)
Castillo de Bayuela (Hispanio)
DEC
Castillo de Bayuela
Castillo de Bayuela
Situo de Castillo de Bayuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castillo de Bayuela [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Castillo de Bayuela en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Castillo de Bayuela [kastIjo de bajuEla] (Kastelo de Bayuela) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino de "Bayuela" povus deveni el la diminutivo latina de "buda" kiu signifas tifaon, nome planto kiu kreska abunde en la zono.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Bayoleros. La censita populacio en 2011 estis de 1.051 loĝantoj kaj la denseco estas de 28,41 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Castillo de Bayuela estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 563 m; je 71 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 37 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°5′58″ N 4°41′3″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta sur suda deklivaro de la monteto nome del Castillo (de la kastelo), en la komarcko de la Sierra de San Vicente. Limas kun la munivcipaj teritorioj de El Real de San Vicente, Garciotum, Cardiel de los Montes, Lucillos, Cazalegas, San Román de los Montes kaj Hinojosa de San Vicente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estas restaĵoj de setlejoj el la Paleolitiko, Neolitiko, Bronzepoko (kun kastro kaj nekropolo), de vetonoj, el kiuj tri ŝtonfiguroj de bestoj (nome "verracos" ĉu porkoj, taŭroj aŭ aproj), kiuj nun estas en placo de la vilaĝo. El romia epoko restis vilaoj, ŝoseo, kaj akvorezervejo. El visigotoj du nekropoloj, el unu el ili juveloj.

Ankaŭ islamanoj uzis kaj la monteton kaj la kastelon kaj post la reconquista denove estis uzata por ekkonstrui preĝejon nome de Sankta Maria de la Kastelo. Castillo de Bayuela, ekekzistis kiel domaro sur tiu monteto, kaj la 12a de oktobro de 1393 ĝi akiris la titolon de vilaĝo el Henriko la 3-a nome "El Doliente" (la malsanulo) je kies zorgo estis la domaaroj de Hinojosa, Garciotún, El Real, Nuño Gómez, Marrupe kaj Pajares. Post iĝi vilaĝo, ĝi estos senjorlando por Ruy López Dávalos, post por Don Álvaro de Luna, por sia filino Doña María de Luna y Pimentel kiu edzinis kun Íñigo López de Mendoza kaj pasis al tiu fama familio. El tiam familioj Mendoza, Portocarrero kaj Dukoj de Híjar sukcedos en la markislando kiu estos nuligita komence de la 19a jarcento.

Dum la unua duono de la 20a jarcento la populacio kreskis el 1,200 loĝantoj al 1,800 sed poste falis pro elmigrado kaj malbona situacio de agrikulturo al nur iom pli da 1,000 loĝantoj komence de la 1990-aj jaroj kaj tiele stabiliĝis.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sankta Andreo: El 1480 kaj postaj rekonstruoj, de stilo gotiko renesanca, ununava kun duoncirkla absido. Estis arkitektoj Johano de Azpeitia kaj meze de la 16a jarcento Pedro de Tolosa kiu faris en 1560-1564 la ĉefan enirejon. En 1924 la interno kaj riĉajoj estis detruitaj de incendio, kaj en 1934 la firmao Ruiz de Luna starigis grandan retablon.
  • Jurisdikcia pilorio: sur la placo de la urbodomo. De stilo gotiko malfrua de komenco de la 16a jarcento. Enhavas kvar leonecajn kapojn kaj du blazonojn de la familio Mendoza.
  • La Torre Castilla: (aŭ kastelturo) ene de la iama kastela murego kie lokis la iama domaro de Castillo de Bayuela. Antikva defenda turo iĝis bazo por preĝejo mudeĥara de la 13a jarcento nome Sankta Maria de la Kastelo aŭ Nia Sinjorino de la Enkarniĝo. Aktuale en ruinoj, sed videblas plano sonorilturo kaj mudeĥara enirejo.
  • Los verracos vetones: (tri vetonaj elŝtonaj porkofiguroj) sur placo.
  • Steleo de militisto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]