Segurilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Segurilla
Segurilla, Toledo, España, 2017 03.jpg

Flago

Flago
Administrado
Lando Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45621 [+]
Retpaĝaro www.segurilla.org
Politiko
Urbestro Pablo Barroso Corrochano
Demografio
Loĝantaro 1 314  (2011)
Loĝdenso 59,73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 1′ N, 4° 52′ U40.019722222222-4.8655555555556Koordinatoj: 40° 1′ N, 4° 52′ U [+]
Alto 560 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Segurilla (Hispanio)
DEC
Segurilla
Situo de Segurilla
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Segurilla [+]
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Segurilla en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Segurilla [segurIja] (Sekurejeto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La tremino Segurilla (Sekurejeto), kie aludo al setlejo kun fortikaĵeto, signifus "zono fortikaĵa, sekura, landlima".

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Segurillanos. La censita populacio en 2011 estis de 1.314 loĝantoj kaj la denseco estas de 59,73 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Segurilla estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 590 m; je 90 km el Toledo, provinca ĉefurbo, je 120 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, kaj je 8 km el la plej proksima urbo nome Talavera de la Reina. La areo de ties teritorio estas de 22 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°1′11″ N 4°51′56″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Municipo situanta nordokcidente de la provinco de Toledo, je 590 m de altitudo, sed ie ĉe 670 m, en la deklivaro de la sierra de San Vicente. Limas norde kun Montesclaros, sude kun Talavera de la Reina kaj Pepino, oriente kun Cervera de los Montes kaj okcidente kun Mejorada.

Trapasas la teritorion la rivero Guadyerbas. Suferas klimaton kontinentan kun temperaturoj ekstremaj kaj fortaj ŝanĝoj. La precipitaĵoj estas tre malregulaj kaj malabundaj, koncentre ĉefe en la sezonoj de aŭtuno kaj printempo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La krutaj terenoj nekultivataj montras hegemonion de korkokverkoj kaj anzinoj, krom diversaj tipoj de makiso.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La faŭno estas tipe montara, kaj videblas libere kaj nature kunikloj, leporoj, aproj, agloj, serpentoj, multajn tipojn de birdojn ktp.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. La zonoj kultivataj estas nur sen irigacio, kun dediĉo nur al cerealo, kaj kelkaj legomoj. Oni dediĉas ankaŭ kelkajn hektarojn al la kultivo de la vito, kio produktas kelkajn bonkvalitajn vinojn, kaj de la olivarboj. Ĉasado kaj rura turismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj atestoj de setlejo estas el la 11a jarcento, kiam la teritorio estis konkerita de Alfonso la 6-a. Meze de la 12a jarcento okazis invado de almohadoj, kiuj rabis la areon de Talavera. Pro tio oni konstruigis fortikaĵojn kaj turojn en la komarko; el kio plej verŝjnae datas la certigo de la setlejo. En 1152 Alfonso la 7-a fiksas la limojn inter la teroj de Ávila kaj tiuj de Talavera, kaj Segurilla restis ĉe la areo talavera kun Marrupe, San Román, Cardiel, Sotillo, Cervera, Mejorada... La reĝo Sanĉo la 4-a separis Segurilla (kun Mejorada kaj Cervera) el areo de Talavera kaj donis ĝin kiel senjorlando al sia pordisto Johano García de Toledo, per dokumento de 9a de julio de 1288.

Dum la 14a jarcento kaj parto de la 15a pluas la Senjorlando de García de Toledo, ĝis malapero de tiu familio kaj ĝi pasas al Diego López de Toledo. Post kelkaj herendoj, aĉetoj kaj vendoj en 1534 venas la Senjorlando al la Graflando de Oropesa.

En la 16a jarcento la vilaĝo prosperas: kreskas la populacio, dediĉata ĉefe al la agrikulturo kaj al la brutobredado kaj oni konstruas la Preĝejon kaj la Ermitejojn. En la 17a jarcento en Segurilla, kiel en la resto de la komarko, estas epoko de krizo kaj malprospero, ĉefe en la dua duono: milita malvenko de Hispanio, malbonegaj rikoltoj, elmigrado al Ameriko, plago de akridoj kaj aliaj...

En la 18a jarcento oni rekuperas ekonomian kaj socian rekreskon, kaj la populacio stabiliĝas inter 600 kaj 700 loĝantoj. La komencoj de la 19a jarcento estis denove markataj de katastrofoj, pro la Hispana Milito de Sendependiĝo (La proksima Batalo de Talavera okazigis en 1809 terurajn perdojn, laŭ rakonto de la tiama pastro de Segurilla, don Pablo López Prado, per letero al la reĝo Ferdinando la 7-a en 1815.

Laŭ la informo de Madoz, 1848, Segurilla posedis paŝtejajn malfermajn kverkarbarojn, ŝtonminejon de kalko kaj terkultivejojn, ĉiuj sen irigacio kaj nur mezkvalitajn: kruta tereno kaj malebena, plej taŭga por brutobredado (bovaro, ŝafaro, kapraro kaj porkaro) kaj por ĉasado ol por agrikulturo.

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fortikaĵo, nome islama konstruaĵo de cirkla plano kaj 18 m alta, konstruita komence de la 10a jarcento, dum la kaliflando de Abd ar-Rahman la 3-a. Sur monteto 623 m alta, havigas senegalan rigardejon al la baseno de la rivero Taĵo, sude.
  • Ermitejo de la Soleco (Virgulino de la Soleco), plej antikva konstruaĵo de la vilaĝo. Aktuale restaŭrita, konservas la ĉarmon de la ŝtonkonstruo de la 16a jarcento. Temas pri granda sesŝtona pordego el granito.
  • Popola montara arkitekturo kun malrektaj stratetoj kaj granitaj linteloj.
  • Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, ankaŭ kun sesŝtona pordego el granito kaj duoncirkla absido.
  • Iama Lavejo kaj nuna ripozejo, nome Vahondillo, oriente de la vilaĝo, kun 30 ŝtonaj lavujoj kiuj formas cirklon ĉirkaŭ puto.
  • Kamparaj vojoj por distro en naturo nome Riscal (plej atingebla) kaj Viriato (140 km).

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]