El Casar de Escalona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Casar de Escalona
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45542
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Valentín Durán López
Demografio
Loĝantaro 2 225  (2010)
Loĝdenso 55,63 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 3′ N, 4° 31′ U (mapo)40.046666666667-4.5241666666667Koordinatoj: 40° 3′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 460 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
El Casar de Escalona (Hispanio)
El Casar de Escalona (Hispanio)
DEC
El Casar de Escalona
El Casar de Escalona
Situo de El Casar de Escalona

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Casar de Escalona [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de El Casar de Escalona en la provinco Toledo kaj en Hispanio

El Casar de Escalona estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. La municipo konsistas el la kerna urbo, la kvartalo Cerro Alberche kaj pliaj kvartaloj konstruitaj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj; multaj el ili estas konstruitaj kontraŭleĝe.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "El Casar" signifas aro de domoj kiu ne formas ankoraŭ vilaĝon. La adjekto "de Escalona" ekzistas ĉar ĝi formis parton de la iama Duklando de Escalona. Antaŭe ĝi nomiĝis "El Casar de Alberche" aŭ "Casas del Alberche" (domoj).

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Casareños. La censita populacio en 2010 estis de 2.225 loĝantoj kaj la denseco estas de 55,63 loĝ/km². Dum la fino de la 20a jarcento kaj komenco de la 21a la populacio rekuperiĝis danke al proksimeco al la ŝtata ĉefurbo Madrido kaj pro urbanizado, kio permesis la alvenon de enmigrintoj.

Laŭ la censo de 2008:

  • De la 2.179 loĝantoj de El Casar de Escalona, 984 estas virinoj kaj 1.195 estas viroj. Sekve, la 54,84 % de la loĝantaro estas viroj kaj la 45,16 virinoj.
  • Se oni komparas la datumojn de El Casar de Escalona kun tiuj de la provinco de Toledo oni konkludas ke ĝi okupas la postenon 89a de la 204 komunumoj kiuj estas en la provinco kaj ĝi reprezentas ĉirkaŭ 0,3160 % de la tuta loĝantaro de ĉi tiu.
  • Je naciŝtata nivelo, El Casar de Escalona okupas la postenon 2.203 de la 8.110 komunumoj kiuj estas en Hispanio kaj ĝi reprezentas ĉirkaŭ 0,0047 % de la tuta loĝantaro de la lando.

Situo[redakti | redakti fonton]

El Casar de Escalona estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la nordokcidenta centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 460 m; je 52 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°2′48″ N 4°31′27″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta en la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Nombela, Hormigos, Otero kaj Los Cerralbos, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Tra ties teritorio fluas la rivero Alberĉe je ĉirkaŭ du kilometroj norde de la kerna domaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la reconquista, meze de la 12a jarcento la zono ekloĝiĝis per domaroj, inter ili tiu nomita El Casar de Alberche kiu poste nomiĝos El Casar de Escalona kiam ĝi ekformis parton de la Duklando de Escalona.

En 1634 Filipo la 4-a donis la titolon de vilaĝo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]