Cabañas de la Sagra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabañas de la Sagra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45592
Retpaĝaro municipo
Politiko
Urbestro Victor Manuel Rodríguez Rodríguez
Demografio
Loĝantaro 1 949  (2010)
Loĝdenso 128 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 0′ N, 3° 57′ U (mapo)40.004722222222-3.9508333333333Koordinatoj: 40° 0′ N, 3° 57′ U (mapo) [+]
Alto 553 m [+]
Areo 16,52 km² (1 652 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabañas de la Sagra (Hispanio)
Cabañas de la Sagra (Hispanio)
DEC
Cabañas de la Sagra
Cabañas de la Sagra
Situo de Cabañas de la Sagra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabañas de la Sagra [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cabañas de la Sagra en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Cabañas de la Sagra [kabAnjas de la sAgra] (Kabanoj) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Cabañiles. La censita populacio en 2010 estis de 1.949 loĝantoj kaj la denseco estas de 117,98 loĝ/km². Dum la 20-a jarcento la populacio triobliĝis ĝis 1,300 loĝantoj. Poste kreskis sed ne tiom kiom najbaraj vilaĝoj samkomarkaj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Cabañas de la Sagra estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 553 m; je 18 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 16.52 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°0′17″ N 3°57′3″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta en la komarko de La Sagra kaj limas kun la vilaĝoj de Villaluenga de la Sagra, Magán, Olías del Rey kaj Yunclillos, ĉiuj el tiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 12-a jarcento, Alfonso la 6-a donacis la vilaĝon, kun aliaj lokoj al arkiepiskopo Bernardo de Klunio. Post kelkaj jaroj ĝi detruiĝis post suferi atakon fare de almoravidoj. En 1213 la arkiepiskopo de Toledo, Rodrigo Jiménez de Rada, donacis la domaron de Cabañas al la katedralanaro de Toledo.

En la 16-a jarcento tiu vilaĝo, survoje de Madrido al Toledo, disponis de hospitalo kaj bestokuracisto. En la 17-a jarcento Karlo la 2-a kreis la vicgraflando de Miralcázar, kaj la vilaĝo prenis tiun nomon kaj ricevis la titolon de vilaĝo.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de la Virgulino, konstruita el la 15-a kaj 16-a jarcentoj kun postaj reformoj. Turo el brikoj.
  • Romiaj ruinoj.
  • Natura loko de “La Fuente de la Mora” (fonto de la maŭrino).
  • Natura loko de “Los Pinos” (la pinoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]