Pepino
Pepino | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Montaro de San Vicente | ||
Poŝtkodo | 45638 | ||
Retpaĝaro | www.ayto-pepino.org | ||
Politiko | |||
Urbestro | Inocencio Gil (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 563 (2011) | ||
Loĝdenso | 55,72 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 2′ N, 4° 48′ U (mapo)40.031388888889-4.8033333333333Koordinatoj: 40° 2′ N, 4° 48′ U (mapo) | ||
Alto | 454 m [+] | ||
Areo | 46 km² (4 600 ha) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pepino (Toledo) [+] | |||
Pepino (kukumo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]La termino "Pepino" ŝuldas al nomo de antikva kamparano kiu nomiĝis Alonso Pepino. Antikve la loko nomis "Aldea Nueva de Talavera" (Nova Domaro de Talavera). La loĝantoj nomiĝas Pepineros.[1]
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La censita populacio en 2011 estis de 2.563 loĝantoj kaj la denseco estas de 55,72 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Pepino estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 454 m; je 84 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 46 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°1′53″ N 4°48′12″ Ok.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Limas kun la municipaj teritorioj de Cervera de los Montes, San Román de los Montes, Cazalegas, Talavera de la Reina kaj Segurilla, ĉiuj de la provinco de Toledo. Pepino troviĝas je nur 8 km de la plej proksima urbo, nome Talavera de la Reina kaj je 120 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. Ĝi estas je 454 m de altitudo, kaj enhavas 4605 hektarojn.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio
[redakti | redakti fonton]La municipo de Pepino apartenis ekde ties komenco, kiel setlejo, al la urbo de Talavera, en la senjorlando de la arkiepiskopoj de Toledo.
Por rekrutado kiun faris Talavera en 1592 Pepino donas du soldatojn. En 1532 oni mencias la lokon de Pepino okaze de konflikto intir Mejorada, Segurilla kaj Talavera, pro la posedo de bienoj Berrocal kaj Miraflores. La komunaj posedaĵoj estas unu komuna bieno kaj du malgrandaj kverkarbaroj (paŝtejoj), ĉe Talavera.
Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento post la Hispana transiro al demokratio, la vilaĝo estis regata preskaŭ ĉiam de municipa konsilantaro hegemonia de la socialisma partio.
Danke al proksimeco al grandurbo, la populacio kreskis dum la 20a jarcento el nur malpli da 400 loĝantoj al 2,563.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo virgulino Koncipiĝo.
- Ermitejo Kristo Medinaceli.
- En Gran Chaparral videblas enorma statuo de Kristo kvinmetra.
- Festoj: 3a de februaro, Sankta Blas, kaj 8a de septembro, Virgulino.