Nuño Gómez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuño Gómez
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45644
Politiko
Urbestro Julián González
Demografio
Loĝantaro 181  (2011)
Loĝdenso 10,65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 7′ N, 4° 37′ U (mapo)40.113611111111-4.6211111111111Koordinatoj: 40° 7′ N, 4° 37′ U (mapo) [+]
Alto 469 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Nuño Gómez (Hispanio)
Nuño Gómez (Hispanio)
DEC
Nuño Gómez
Nuño Gómez
Situo de Nuño Gómez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nuño Gómez [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Nuño Gómez en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Nuño Gómez estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Nuño Gómez" komponas de persona nomo sekve de familinomo. La etimologio de la homa nomo Nuño estas sensolva. Olivart[1] proponas diversajn eblojn: nome varianto de la latina Nonnius 'monaĥo' aŭ Nonius 'naŭa', de la ĝermana Nunno, aŭ, plej probabla, de la eŭska Muño 'monteto'.

Pri Gómez, estas patronomo de ĝermana deveno el termino guma 'homa estaĵo', 'homo'.[2]

La vilaĝa nomo fundamentus sur tiu de la posedanto aŭ unua loĝanto de la loko.[3] Aliaj fontoj ondikas ke ĝi korespondus al nomo de konkerinto kastilia de deveno de visigotoj kiu probable akompanis en la reconquista al reĝo Alfonso la 6-a.[4]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Nuñogometero. La censita populacio en 2011 estis de 181 loĝantoj kaj la denseco estas de 10,65 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Nuño Gómez estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 469 m; je 78 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 17 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°6′49″ N 4°37′16″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hidrografio.

La municipo troviĝas situanta «sur tereno sufiĉe ebena ĉe monto kiu formas montaron norde.»[5] Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Garciotum norde, sude kaj okcidente, Pelahustán norde kaj oriente, ambaŭ de la provinco de Toledo.

Tra la teritorio fluas de nordo suden kaj formante limon kun la teritorio de Pelahustán la rojo de San Benito, antikve Fresnedoso, kiu kuniĝas saijn akvojn kun tiu de la rojo Soto ĉe la limo de la municipa teritorio kun tiu de Garciotum.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealij) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj, porkoj) tradicie. Pri industrio aŭ komerco estis nur muelejo de faruno, situanta ĉe la rojo.

Aktuale, kvankam ĉefa enspezofonto pluestas agrikulturo, tio reprezentas nur 25,0 % de la totalo de laboristoj, dum 63,9 % estas de servoj. Tre poste estas industrio kun 8,3 % kaj konstruado kun 2,8 %.[6]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 14a jarcento ĝi apartenis al jurisdikcio de la vilaĝo de Castillo de Bayuela. En 1655 akiris la titolon de vilaĝo.[7]

Meze de la 19a jarcento ĝi havis 60 domojn.

Meze de la 20a jarcento ĝi havis preskaŭ 700 loĝantojn, sed poste pro elmigrado preskaŭ kvaroniĝis al 177 en 1981.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ALBAIGÉS OLIBART, José M., Diccionario de nombres de personas, Barcelona, 1984, Edicions Universitat de Barcelona, paĝoj 186 kaj 187, ISBN 84-475-0265-1
  2. POKORNY, Julius, Indogermanisches etymologisches Wörterbuch, Berno kaj Munĥeno, 1969, Francke, paĝo 415, ISBN 978-3-7720-0947-1.
  3. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 259, ISBN 84-95432-05-6.
  4. Diputación de Toledo, Apartado de toponimia de Nuño Gómez, 2007, http://www.diputoledo.es/global/areas/turismo/muni_datos.php?id_area=11&id_cat=169&f=169&codine=45120&id_ent=174 12a de decembro de 2007.
  5. Madoz, volumo 12, paĝo 201.
  6. Laŭ informoj de la guberniestrejo de Kastilio-Manĉo.
  7. Diputación de Toledo, Apartado de historia de Nuño Gómez, 2007 http://www.diputoledo.es/global/areas/turismo/muni_datos.php?id_area=11&id_cat=169&f=169&codine=45120&id_ent=174 12a de decembro de 2007.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]