Lillo (Toledo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Mesa de Ocaña
Poŝtkodo 45870
Retpaĝaro www.lillo.es
Politiko
Urbestro Julián Sánchez Casas (ASHL)
Demografio
Loĝantaro 3 171  (2011)
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 43′ N, 3° 18′ U (mapo)39.721389-3.304722Koordinatoj: 39° 43′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 684 m [+]
Areo 151 km² (15 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Lillo (Hispanio)
Lillo (Hispanio)
DEC
Lillo
Lillo
Situo de Lillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lillo, Toledo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Lillo en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Lillo [Lillo] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Lillo" povus deveni el latina LILIV kiu signifas lilio, kio aperas en la blazono.[1]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Lillero. La censita populacio en 2011 estis de 3.171 loĝantoj kaj la denseco estas de 21 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Lillo estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 684 m; je 73 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 151 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′17″ N 3°18′17″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta sur ebenaĵo ĉe monteto unika en ĉirkaŭaĵo[2] (818 m). Ĝi apartenas al la komarko Mesa de Ocaña kaj limas kun la municipaj teritorioj de La Guardia norde, Corral de Almaguer oriente, Villacañas sude, kaj Tembleque kaj El Romeral okcidente, ĉiuj de la provinco Toledo.

La teritorio troviĝas en zono relative malalta, kun kelkaj restaj lagetoj, el kiuj la plej granda, nome Laguna de Longar, troviĝas tuj je la sudo de la vilaĝo. La lageto Altillo estas fama pro la granda vario de faŭno kiu en ĝi loĝas. Krome estas ankaŭ alia lageto pli malproksima ene de la municipa teritorio kie estas Albardiosa. En la limoj de la teritorio troviĝas la monteto El Romeral sude kaj la valo de la Rojo de Sankta Maria norde.

La etendo distribuas en urba kerno (Lillo) kaj submunicipo (Carahorma) situanta nordokcidente de la municipa teritorio.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La flaŭro plej karaktera estas reprezentata, krom la poplo, la anzino, la ulmo, kaj la genisto, de la salikornio kaj la sparto.

Estas diversaj lagetoj deklaritaj Natura Rezervejo kun karaktera flaŭro de junkoj de specioj minacataj en la regiono. La herbejo de Esparta ligeo situanta inter la lageto El Longar kaj la urba kerno de Lillo, estas konsiderata unu el la plej bone konservataj kaj plej etendaj de la provinco Toledo. Estas ankaŭ Lepidium cardamines kaj Limonium costae.

La faŭno surtera estas reprezentata de la kuniklo kaj la leporo, krom malmultaj vulpoj. La plej tipaj birdoj estas la Ruĝkrura perdriko, koturno, turto, palumbo kaj kolombo. Inter rabobirdoj estas la Malgranda turfalko aŭ la Griza cirkuo. La lagetoj estas deklarataj Naturaj Rezervejoj, sed ankaŭ estas inkludataj ene de la Loko de Regiona Gravo “Humedales de La Mancha” kaj de la Zona de Especial Protección para las Aves (ZEPA) “humedales de la Mancha” (manĉaj humidejoj). La ĉefa faŭna valoro estas konstituata de akvobirdoj: Mevbeka ŝterno, himantopoj, avocetoj, grizaj gruoj, marbordaj pluvioj, vaneloj, tadornoj, Ruĝkapa anaso, krom Marĉa cirkuo.[3][4] For de humidejoj estas ankaŭ grava kolonio de Granda otido.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis arkeologiajn restojn el epoko romia. En la Mezepoko ĝi apartenis al la krono kaj poste pasis al la Ordeno de Malto kaj poste al la arkiepiskopo de Toledo. Ĝi apartenis administre al La Guardia ĝis 1430, kiam ĝi akiris la titolon de [vilaĝo]] laŭ ordeno de la toleda episkopo Juan Martínez de Contreras. Pedro López de Ayala, kvara grafo de Fuensalida, aĉetis la vilaĝon en 1584.

Meze de la 19a jarcento estis 586 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 33.423 "reales" el kiuj 5.500 estis por pago al la sekretario.[2] En 1885 oni suferis epidemion de ĥolero.[5]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Lillo super 4,132 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Lillo kie oni falis fine de la jarcento sub 3,000 loĝantoj, kiuj poste iomete rekuperiĝis al la nunaj 3,171.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo.
  • Konvento de franciskanoj, nun gastejo.
  • Pilorio, ege alta kun pli da 6 m.
  • Ermitejo de la Espero, de la 16a jarcento.
  • Ermitejo de la Rozario, de la 18a jarcento.
  • Ermitejo de Sankta Antonio, rekonstruita en 1855.
  • Ermitejo de Monroy, nune estas en ruinoj, kun planita restaŭro.
  • Flughaveneto por sportoj.
  • Rigardejo ĉe la humidejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 209, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 Madoz, volumo 10a, paĝo 285.
  3. "BOE_173_2008"
  4. Dekreto 85/2006, de 20-06-2006, pri Plan de Ordenación de los Recursos Naturales de la Lagunas de El Longar, Altillo Grande y Altillo Chica o del Cerrillo situantaj en la municipa teritorio de Lillo de la provinco Toledo kaj kiu deklaras naturan rezervejon de la lagetoj El Longar, Altillo Grande kaj Altillo Chica[rompita ligilo]. Diario Oficial de Castilla-La Mancha n.º 129/2006 (23-6-2006)
  5. Feo Parrondo, Francisco (2009). La epidemia de cólera de 1885 en Lillo (Toledo). Papeles de Geografía. Universidad Autónoma de Madrid. ISSN 0213-1781. Paĝoj 175-179.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]