Mevbeka ŝterno
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Gelochelidon nilotica | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Mevbeka ŝterno, Gelochelidon nilotica, iam Sterna nilotica (Bridge et al., 2005), estas specio de marbirdo de la familio de Laredoj kaj de la subfamilio de Ŝternenoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi reproduktiĝas en varmaj partoj de suda Eŭropo ekzemple ĉe Hispanio, Nigra Maro kaj Kaspia Maro (kaj tre etaj izolitaj populacioj en norda Germanio kaj Danio), norda Afriko, mezvarma kaj orienta Azio, ĉefe en Ĉinio, ambaŭ marbordoj de Norda Ameriko, atlantika Suda Ameriko kaj Aŭstralio. Tiu birdo havas kvin geografiajn rasojn, diferencajn ĉefe laŭ grando kaj etaj plumardetaloj:
- Gelochelidon nilotica nilotica
- Gelochelidon nilotica aranea
- Gelochelidon nilotica addenda
- Gelochelidon nilotica vanrossemi
- Gelochelidon nilotica groenvoldi
La Tarsega ŝterno (Gelochelidon macrotarsa) estis iam konsiderita alia subspecio Sterna nilotica macrotarsa, sed nun estas konsiderata aparta specio.
Ĉiuj formoj disiĝas post reproduktado, sed nordaj reproduktuloj plejparte estas migrantoj kaj vintras sude en Afriko, Karibio kaj norda Suda Ameriko, suda Azio kaj Novzelando.
En Hispanio estas ĉirkaŭ 2 000 reproduktaj paroj, simile en Rusio kaj najbaraj landoj, 1 000 en okcidenta Eŭropo, 1 500 en Pakistano kaj najbaraj landoj. Minaco estas la perdo de medio, ĉefe pro terkulturado kaj uzado de plagicidoj kiel ĉe rizkamparo.
La Mevbeka ŝterno estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla). Minacoj venas de perdomedio kaj predado fare de vulpoj, ratoj kaj hundoj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]
Tiu ĉi specio reproduktiĝas en kolonioj en lagunoj, marĉoj kaj marbordoj kaj ŝatas sablejojn. Ili nestumas en engrunda truo, foje kovrita de sekaj herberoj aŭ konkopecoj, kie la ino demetas el du ĝis kvin ovojn. Kovado daŭras 22 aŭ 23 tagojn kaj la idoj ekflugas post 28 ĝis 35 tagoj.
Temas pri maltipa ŝterno, laŭ aspekto simila al la ŝternoj de la genro Sterna, sed kun manĝokutimoj pli similaj al la ŝternoj de la genro Chlidonias, marĉoternoj, Nigra ŝterno kaj Blankflugila ŝterno. Ĝi antaŭe estis klasita en la genro Sterna sed nune ĝi estas klasita en sia propra genro Gelochelidon.
La Mevbeka ŝterno kutime ne plonĝas por kapti fiŝojn kiel la aliaj blankaj ŝternoj, sed manĝas insektojn prenitajn dumfluge per rapida kaj lerta flugo, kaj ankaŭ ĉasas en humidaj kampoj por preni ranojn, krustulojn kaj etajn mamulojn kiel musoj, kampomusoj kaj aliaj etaj ronĝuloj; foje eĉ ovojn, idojn kaj fiŝojn.
Ili vivas ĝis 16 jarojn.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Mevbeka ŝterno estas granda kaj fortika ŝterno, 35 ĝis 38 cm longa kun enverguro de 95 ĝis 110 cm kaj pezo de 200 ĝis 300 g, simila laŭ grando kaj ĝenerala aspekto al la Sandviĉa ŝterno, sed la mallonga dika beko kiel tiuj de mevo, larĝaj flugiloj, longaj kruroj kaj fortika korpo estas diferencigaj. Somera plenkreskulo havas grizajn suprajn partojn, blankajn subajn partojn, nigrajn kronon, fortikan bekon kaj krurojn. La vosto estas sufiĉe forkoforma. La voĉo estas karaktera ker-ŭik. Vintre estas pli silentema birdo.
Vintre, la nigro de la krono perdiĝas kaj restas nur malhela makulo tra la okulo, kiel tiu de Forstera ŝterno aŭ Nigrakapa mevo. Junuloj de Mevbeka ŝterno havas pli palan maskon, sed aliflanke aspektas multe kiel vintraj plenkreskuloj.
Junuloj de Sandviĉa ŝterno havas mallongan bekon kaj pro tio ili estas foje konfuzitaj kun la Mevbeka ŝterno, kie tiu ĉi lasta estas neofta, kiel ĉe la marbordoj de la Norda Maro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2019). “Gelochelidon nilotica”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T62026481A153842241. doi:10.2305/IUCN.UK.2019-3.RLTS.T62026481A153842241.en. Alirita 6a de Decembro 2021..
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Sterna nilotica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata
- Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto Arkivigite je 2006-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Collinson, M. (2006). Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists. British Birds 99(6): 306-323.
- Harrison, Peter (1988): Seabirds (2nd edition). Christopher Helm, London ISBN 0-7470-1410-8
- National Geographic Society (2002): Field Guide to the Birds of North America. National Geographic, Washington DC. ISBN 0-7922-6877-6
- Olsen, Klaus Malling & Larsson, Hans (1995): Terns of Europe and North America. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-4056-1
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



