Salikornio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salikornio
Salicornia
Salicornia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Caryophyllales
Familio: Amaranthaceae
Genro: Salikornio Salicornia
L.1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Salikornio,[1] nome la salikornioj, estas genro de 60 specioj de plantoj de Halofitoj apartenanta al la familio de la Amarantacoj, laŭ la klasifika sistemiko APG 3a (2009). En la klasika klasifiko, ĝi apartenis al tiu de la Chenopodiaceae.

Etimologie la nomo derivas el latinaj vortoj sal, la salo kaj cornu la korno.

Tiu genro enhavas multnombrajn speciojn kaj estas malfacile rekoni la specojn: sur la francaj bordoj, oni povas citi ĉefe speciojn kiel la Salikornio de Eŭropo (Salicornia europaea), Salicornia emerici, Salicornia ramosissima, Salicornia disarticulata, ktp. En Nordameriko, la Salikornio de Virginio (Salicornia depressa).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Salikorno de Eŭropo (Salicornia europaea).

Temas pri ĉiujaraj plantoj, malaltaj, pulpohavaj, kiuj kreskas sur riĉaj grundoj en mara salo (natria klorido). Ili estas konstituitaj de branĉetoj cilindroformaj kiuj ŝajnas artikigitaj kaj estas finitaj de fekunda spiko. La folioj estas reduktitaj al kontraŭaj ingoj du al du.

Unu el la specio, nome Salicornia europaea ĉeestas en la zonoj harditaj de ĉiuj kontinentoj. Alta de proksimume 20 cm, ĝi estas vastigita en Francio sur ĉiuj maraj bordoj kaj en Loreno en la salaj marĉoj (lando de la Saulnois kie ĝi estas protektita). Ĝiaj teneraj ŝosoj estas manĝeblaj. Konfititaj en vinagro, ili konsumiĝas kiel antaŭmanĝo, aŭ en omleto aŭ en la salatoj. Oni povas ankaŭ prepari ilin kiel verdaj fazeoloj.

Oni uzas ankoraŭ hodiaŭ por produkti vegetalan sodon, kiu estis en la pasintaj tempoj uzita por la fabrikado de sapo kaj kiu eniras ankoraŭ hodiaŭ en la komponon de la sapo de Halepo. Sodo devenante de la brulo de la salikorno servis ankaŭ por produkti vitron (de kie la angla nomo de la salikornio, glasswort). Ankaŭ, al la 14a jarcento, oni rakontas ke la vitristoj delokis siajn atelierojn laù lokoj de kreskado de tiu planto.

Listo de specioj[redakti | redakti fonton]

Salikorno de Virginio (Salicornia depressa).
Salicornia rubra je sala interna habitato.
Salicornia bigelovii
La salikornio turnas al la ruĝo en aŭtuno.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Francio, la plimulto de la salikornio produktita estas kolektita en bordoj de maro kaj pli aparte en la zonoj de salaj marĉoj. La golfo de Somme, Bretonio, Vendée kaj Charente-Maritime estas la ĉefaj zonoj de kolektado de natura salikorno. Oni rikoltas salikorniojn inter la monatoj de majo kaj aŭgusto.

La salikornio, riĉa je oleoj, estas ankaŭ konsideritaj kiel fonto de biobrulaĵo: pro sia kapablo kreski en aridaj teroj kaj por esti nutritaj en marakvo.

La specio Salicornia fruticosa aŭ «markoralo», kiu povas ankaŭ esti konsumita de la sama maniero, estas de nun klasigita en la najbara ĝenro Sarcocornia. Ĝi nomas sin sekve nun Sarcocornia fruticosa. Alia najbara planto estas la salikorna staŭdo (Sarcocornia perennis) kiu foriris en la pasintaj tempoj de la ĝenro Salicornia.

Kalendaro[redakti | redakti fonton]

En la franca respublika kalendaro, la 12a tago de la monato de Termidoro estas nomita "Salicorne".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salikornio, laū PIV Plena Ilustrita Vortaro 2020