Kastelo de Peñaflor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Peñaflor (roko de floro) estas kastelo situanta en la municipo de Cuerva, en la provinco Toledo (Kastilio-Manĉo, Hispanio).

Situo[redakti | redakti fonton]

La Kastelo de Peñaflor troviĝas en la loko de Cuerva, sude de la provinco Toledo, ĉe la ŝoseo TO-7812-V kiu ligas tiun lokon kun Gálvez.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kastelo de Peñaflor estis konstruigita probable dum la regado de Alfonso la 10-a (Kastilio), en la 13a jarcento. Ĝi estis akirita de la adelantado de Cazorla nome Juan Carrillo en la 15a jarcento. Poste ĝi estis vendata al Garcilaso de la Vega, patro de la poeto samnoma, kaj estis heredata de Pedro Laso de la Vega, lia plej aĝa filo, kiu loĝis en Cuerva, same kiel liaj idaroj ĝis la 17a jarcento.

Ties lastaj posedantoj, nome grafoj de Oñate seninteresiĝis el la konstruaĵo en 1576 ĉar ĝi estis ege detruita. En 1881 la tuta ĉefa fasado estis detruita por akiri gruzon por la ŝoseo kiu pasas antaŭ la kastelo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Konservo[redakti | redakti fonton]