Jimena Díaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dondokumento fare de Jimena Díaz de la dekono de ĉiuj ties havaĵoj al la katedralo de Valencio la 21-a de majo de 1101. Oni konservas en Arkivo de la Katedralo de Salamanko, skatolo 43, dos. 2, n.º 71.[1]
Gigantoj de la Cido kaj Jimena en la festoj de Burgos.

Jimena Díaz [ĥimEna] (antaŭ la 24-a de julio de 1046[2] - probable en 1116[3]) estis la edzino de la Cido Rodrigo Díaz, kun kiu li geedziĝis inter julio de 1074 kaj la 12a de majo de 1076[4] kaj, post la morto de la Cido, senjorino de Valencio inter 1099 kaj 1102.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Cantar de Mio Cid kaj la postaj tradicioj, antaŭ eliri al ekzilo, Rodrigo Díaz de Vivar lasis en la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo, sub la ŝirmo de la abato Sanĉo (kiu estis identigita de historiistoj kun Sisebuto de Kardejno atribuante konfuzon al la aŭtoro de la Cantar),[5] sian edzinon Doña Jimena kaj iliajn filinojn, kvankam tio ne estas konfirmata de historia atestioj. En la unua ekzilo de 1081, la posedoj de Rodrigo Díaz ne estis elprenitaj, kaj la familio de Cido povis pluloĝi hejme. En la dua, de 1089, la familio estis senliberigita de Alfonso la 6-a en kastelo, eble Gormaz, por alixgi poste al Cido.[6]

Familio[redakti | redakti fonton]

Entombigo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Ramón Menéndez Pidal, «Autógrafos inéditos del Cid y de Jimena en dos diplomas de 1098 y 1101», Revista de Filología Española, t. 5, 1918. Madrid, Sucesores de Hernando, 1918. Digitala koppio: Valladolid, Junta de Castilla y León. Consejería de Cultura y Turismo. Dirección General de Promociones e Instituciones Culturales, 2009-2010. Originalo en Arkivo de la Katedralo de Salamanko, skatolo 43, dos. 2, n.º 71.
  2. La 24a de julio de 1046, en dokumento en la Katedralo de Oviedo aperas Onneca Díaz kaj ŝia edzo Gundemaro Iohannes kiel atestantoj de la grafo Diego Fernández kaj de lia edzino Elvira, kaj donas al tiu preĝejo la vilaĝon de Arabe ĉe la maro kaj heredobienon en Opias. Diras, ke tiuj havaĵoj estis estintaj de la grafo Oveco kaj la grafino Elo. Vidu Margarita Torres, Linajes Nobiliarios en León y Castilla (1999) p. 196 kaj «El linaje del Cid» (2002), Genealogia arbo de la paĝo 19 de la dokumento en pdf.
  3. La dato de la morto de Jimena Díaz transmitita de la Breviario de Cardeña de 1327 estas MĈLII de la Erao y la Anales Toledanos Terceros indikas MĈLIIII, kie legendus MĈLII, tio estas, 1106. Tiuj atestiloj kongruas kun la dato indikata en la Primera Crónica General; kio kondukis Antonio Ubieto Arteta postuli tiun daton kiel tiu de ŝia morto. Sed ĉar la dokumento kardenja de 29a de aŭgusto de 1113 estas senduba atestilo de ke tiun tagon ankoraŭ vivis Jimena Díaz, certe oni aldonis erare ikson X al la fonto originala, pro kio la ĝusta interpreto estus anstataŭ MĈLII, la jaro de la Erao de MCLII, kiu korespondas al 1116. Vidu Montaner Frutos (2011:700).
  4. Montaner Frutos, «Ficción y falsificación en el cartulario cidiano», Cahiers de linguistique hispanique médiévale, 2006, vol. 29, paĝo 335 kaj n. 21.
  5. Montaner Frutos (2011:697-698)
  6. Montaner Frutos (2011:693-694).