29-a de aŭgusto
(Alidirektita el 29a de aŭgusto)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 29-a de aŭgusto estas la 241-a tago de la jaro (la 242-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 124 tagoj restas.
Je la 29-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 410: Soldataro de Alariko la 1-a forlasis konkeritan kaj prirabitan Romon
- 1261: Urbano la 4-a iĝis papo
- 1315: Malvenko de florenca armeo kontraŭ Pizo en batalo de Montecatini
- 1475: Post invado de Anglio kaj Duklando Burgonjo, Francio subskribis la Traktaton de Picquigny kun Anglio, liberigante Ludovikon la 11-an por kontraŭbatali la minacon prezentitan de Karlo la Brava, duko de Burgonjo
- 1484: Inocento la 8-a iĝis papo kiel kardinalo Giovanni Battista Cibo, elektita per subaĉetado - samjare publikigas la buleon Summis desiderantes affectibus pri persekutoj de sorĉistaro
- 1498: Vasco da Gama forlasas Kalikuton por reveni al Portugalio
- 1513: Pola reĝo Sigismondo la 1-a kreis Podlaĥio-vojevodion kun la ĉefurbo en Drohiczyn
- 1521: Sulejmano la 1-a konkeris Beogradon
- 1526: Batalo de Mohács: hungara armeo malvenkis kun la turka; reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario Ludoviko la 1-a Jogajlido pereis - Ĉeĥio (kun Silezio) kaj Hungario ektroviĝis sub regado de Habsburgoj
- 1579: Pola-litova armeo komandata de Stefan Batory rekonkeris post sieĝo la fortreson de Polack
- 1622: Tridekjara milito: venko de hispana-bavara armeo super la protestanta en batalo de Fleurus
- 1756: Mondmilito komencita: reĝo de Prusio Frederiko la 2-a invadis Saksion - komenco de la tria silezia milito en Eŭropo kaj la sepjara milito en la mondo
- 1825: Reĝlando Portugalio agnoskis sendependecon de Brazila Imperio
- 1831: Angla fizikisto Michael Faraday malkovris elektromagnetan indukton, kio permesis formuli leĝon de Lenz-Faraday
- 1833: En Britio oni voĉdonis pri abolicio de sklaveco
- 1842: Grand-Britio kaj Ĉinio subskribis Traktaton de Nankingo, kiu finis unuan opian militon
- 1862: Germana astronomo Ernst Wilhelm Leberecht Tempel malkovris asteroidon Galatea
- 1862: Unuiĝo de Italio: venko de reĝa armeo super volontuloj de Giuseppe Garibaldi en batalo de Aspromonte (Provinco de Reggio Calabria)
- 1871: En Japanio oni per imperiestra edikto aboliciis feŭdismon
- 1885: En Germanio oni patentigis unuan eksplodmotoran motorciklon, konstruitan de Gottlieb Daimler
- 1898: Ohio: en Akron fondiĝis konzerno Goodyear pri pneŭo kaj gumoj
- 1900: Murdisto de itala reĝo Umberto la 1-a Gaetano Bresci estis kondamnita al ĝismorta puno
- 1907: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Brambilo
- 1907: Kebeka Ponto falis dum konstruado mortigante 75 laboristojn
- 1910: Japana imperialismo en Koreio komencita - Koreio oficiale aneksita
- Unua mondmilito:
- 1916: Feldmarŝalo Paul von Hindenburg iĝis ĉefo de la germana Ĝenerala Stabo
- 1919: Pola-bolŝevika milito: pola armeo konkeris Babrujsk
- 1929: Mandata Palestino: komenco de la pogromo de judoj fare de araboj en Safed, en kiu pereis 18 judoj kaj 80 vundiĝis
- 1931: Ligita kun prometeismo pola pledanto de dialogo kun ukrainoj Tadeusz Hołówko estis murdita de ukrainaj naciistoj
- 1939: Germanio transdonis ultimaton al Pollando
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: De Mersin al Palestino fornavigis ŝipo kun 17 polaj oficiroj kaj 134 soldatoj; artaj ensembloj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento disaŭdigis en radio de Jerusalemo la unuan muzik-vortan programon en la pola lingvo
- Jerusalemo: unua prezentiĝo de ĥoro de la Memstara Brigado de Karpataj Pafistoj, al kiu angla semajnrevuo "Parade" el Kairo dediĉis artikolon; Nord-Afrika kampanjo: decido de Benito Mussolini, ke atako al Egiptio komenciĝos eĉ se Germanio ne decidos teralteriĝi en Anglio; Mediteraneo: operaco de Brita Mararmeo pri plifortigo de militŝiparo komencita (ĝis la 6-a de septembro); pola submarŝipo "Garland" atingis Ĝibraltaron; italaj admiraloj evitis marbatalon kun britoj
- 1941: En Ĝenerala Gubernio apud Dęby Wielkie koliziis persona kaj vara trajnoj - 36 personoj pereis kaj 70 vundiĝis
- Germanio aneksis Talinon
- 1942: Holokaŭsto: taĉmento de germana polico en Skała pafmortigis ĉirkaŭ 400 lokajn judojn de ĉirkaŭaĵo kaj de Krakovo; Podhale: germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 70 judojn de Jordanów - la resto estis transportita al ekstermejo Bełżec; finiĝis likvido de geto en Sieradz - ĉiuj judoj estis gasumitaj en ekstermejo Chełmno en aŭtomobiloj
- 1943: Genocida Volinia masakro: en pola vilaĝo Wola Ostrowiecka Ukraina Ribela Armeo murdis 628 polojn (en tio 220 infanojn ĝis 14 jaroj) kaj 7 judojn - la etna purigado en Volinio daŭris ankaŭ en 11 aliaj lokoj, i.a en Ostrówki; al koncentrejo en Aŭŝvico alvenis transporto de ĉirkaŭ 2 mil judoj de Rawicz; germana polico pafmortigis en Chodów 58 judojn, en Warzyn (proksime al Inowrocław) 5 polojn kaj en Nagłowice (proksime al Jędrzejów) 5 soldatojn de Pola Enlanda Armeo
- Prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt en skriba deklaro kondamnis germanajn krimojn en okupata Pollando; Nazia Germanio malfondis registaron de Danio, pro parta sinkigo de floto
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): por unu tago, mortigante 30 germanojn, polaj defendantoj rekonkeris la katedralon; germana artilerio detruis preĝejon konstruitan laŭ gotika arkitekturo kaj fabrikon de Fiat; en Varsovio germanoj pafmortigis aŭ vivbruligis ĉirkaŭ 70 personojn - ribelaj taĉmentoj perdis 58 soldatojn kaj 105 vunditojn; Erich von dem Bach-Zelewski en raporto al komandanto de la 9-a armeo transdonis ĝisnunajn germanajn perdojn - 3861 soldatoj, en tio 91 oficiroj kaj malkaŝis ke ĉiutage en Malnova Urbo pereas 150 soldatoj; poeto de la ribelo Józef Szczepański verkis la lastan verson: "Ruĝa pesto" (pro tio, ke apude trans Vistulo ripozis Ruĝa Armeo) - ĝi iĝis reprezenta verso de kontraŭkomunista opozicio en periodo de stalinismo; "Robotnik" skribis pri hieraŭa malkovro de monumento al Ruĝa Armeo en Lublin; germanoj likvidis tute izolitan Lodzan geton, kie loĝis 160 mil judoj kaj 5 mil ciganoj - mortis pro malsatego kaj malsanoj 44 mil, ĉirkaŭ 80 mil ili forveturigis al sia koncentrejo Aŭŝvico, kie pli ol 60 mil mortigis per gaso
- Londono: Vernon Barlett en "News Chronicle" malkaŝis respondon de Stalin al peto de Usono kaj Britio pri utiligo de sovetaj aviadilejoj por helpado de Varsovio - rezulte la brita gazetaro plej malbone pritraktis Sovetunion depost la germana invado en Sovetunion; registaroj de Britio kaj Usono atribuis al soldatoj de Pola Enlanda Armeo soldatajn rajtojn, traktante ĝin kiel integra parto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento - dum la unua monato de la ribelo de Varsovio kaptitaj de germanoj soldatoj de la Landa Armeo estis traktataj kiel polaj banditoj; Slovaka nacia ribelo komenciĝis - laŭ peto de marioneta ŝtato senkompate subpremita de Wehrmacht kaj SS
- 1945: Sovetunio pafalterigis aviadilon kun nutraĵhelpo por usonaj militkaptitoj en Koreio
- 1949: Malvarma milito: en Provinco Orienta Kazaĥio Sovetunio okazigis en testejo de nukleaj armiloj en Semej unuan sukcesan provon de 22 TNT-ekvivalenta atombombo (RDS-1)
- 1950: Korea milito: alveno de britaj trupoj por plifortigi usonan ĉeeston
- 1958: Milita akademio de Usona Aerarmeo malfermiĝis en Colorado Springs
- 1965: Rekorde longa skipa kosma flugo en kosmoŝipo Gemini 5 finiĝis (preskaŭ 8 tagoj)
- 1966: San-Francisko: The Beatles ludis la lastan oficialan koncerton
- 1970: Testoflugo de usona pasaĝer-transporta aviadilo McDonnell Douglas DC–10
- 1975: En konstelacio Cigno ekbrilis novao V1500 Cygni
- 1980: Pola aŭgusto: strikoj en sileziaj minejoj komenciĝis
- 1982: La plej mallonga eksterlanda pilgrimado de la papo Johano Paŭlo la 2-a al San-Marino (realiĝis dum 5 horoj)
- 1982: Sciencistoj de Esplor-Instituto pri Pezaj Jonoj en Darmstadt ricevis kemian elementon - mejtnerio, nomitan omaĝe al aŭstria nuklea fizikistino Lise Meitner
- 1982: En Pollando oni arestis Zbigniew Romaszewski, aktivulon de kontraŭkomunista opozicio, kunorganizanton de subtera Radio Solidareco
- 1991: Prezidento de Kazaĥio Nursultan Nazarbajev dekrete malpermesis atoman armean spacon en Semej (Provinco Orienta Kazaĥio)
- 1995: Malsukcesinta atenco kontraŭ la prezidento de Kartvelio Eduard Ŝevardnadze
- 2003: Ajatolo Dirita Mohammed Baqir al-Hakim, ŝijaisma gvidanto en Irako, estis murdita en terorisma bomba atenco, kune kun preskaŭ 100 konfesiantoj dum ilia eliro el moskeo en Naĝafo
- 2005: Luiziano: Uragano Katrina atingis Nov-Orleanon
- 2008: Kartvelio rompis diplomatian kontakton kun Rusio
- 2012: En Londono komenciĝis la 14-a Somera Paralimpiko
- 2014: Donecka provinco: amasa pripafado de ukrainaj volontuloj dum interkonsentita eliro el Ilovajsk-kaldrono dum la hibrida rusa-ukraina milito - 368 soldatoj pereis, pluraj perdiĝis
- 2016: Pollando ligis diplomatiajn rilatojn kun Tongo
- 2017: Polo Sebastian Karaś kiel unua en la historio tranaĝis Baltan Maron de Kołobrzeg al la dana insulo Bornholm (distanco de 100 km)
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1434: Janus Pannonius, latinlingva kroata-hungara poeto, episkopo (m. 1472)
- 1619: Jean-Baptiste Colbert, franca politikisto, ministro pri financoj, reprezentanto de merkantilismo (m. 1683)
- 1632: John Locke, angla filozofo, politikisto kaj ekonomikisto, ĉefa reprezentanto de empiriismo (m. 1704)
- 1708: Olof von Dalin, sveda poeto kaj historiisto, reprezentanto de la sveda klerismo (m. 1763)
- 1709: Jean-Baptiste Gresset, franca jezuito kaj dramaturgo (m. 1777)
- 1727: Johann Benjamin Busch, germana teologo kaj superintendanto (m. 1802)
- 1755: Jan Henryk Dąbrowski, pola generalo, partoprenanto de la Insurekcio de Kościuszko, kreinto de Polaj Legioj en Italio, nacia heroo (m. 1818)
- 1756: Jan Śniadecki, pola matematikisto, astronomo, filozofo, geografo, poeto, aŭtoro de kalendaroj, lingvosciencisto, pedagogo, balonisto (m. 1830)
- 1777: Nikita Biĉurin, rusa monaĥo ĉuvaŝdevena, fondinto de ĉinologio (m. 1853)
- 1780: Jean Auguste Dominique Ingres, franca pentristo de klasicismo (m. 1863)
- 1801: Michelangelo Grigoletti, itala pentristo, profesoro (m. 1870)
- 1809: Oliver Wendell Holmes, Sr., usona kuracisto, verkisto, poeto, profesoro (m. 1894)
- 1810: Juan Bautista Alberdi, argentina diplomato, kunverkinto de Konstitucio de la Argentina Nacio (m. 1884)
- 1825: Ferenc Salamon, hungara historiisto, publicisto, universitata profesoro (m. 1892)
- 1831: Adolfo Bezerra de Menezes, brazila spiritisto, nomata "Kuracisto de Malriĉuloj" (m. 1900)
- 1856: Lajos Bíró, hungara entomologo, etnografo (m. 1931)
- 1862: Maurice Maeterlinck, belga dramisto kaj eseisto, laŭreato de Nobel-premio, aŭtoro de eseo pri la vivo de formikoj; enestanta en esperantlingva Belga Antologio (m. 1949)
- 1866: Hermann Löns, germana ĵurnalisto, verkisto, poeto (m. 1914)
- 1876: Kim Koo, korea sendependec-aktivulo, ĉefministro kaj prezidento (m. 1949)
- 1884: Ehm Welk, germana verkisto, ĵurnalisto kaj profesoro (m. 1966)
- 1891: Miĥail Ĉeĥov, rusa-usona aktoro, pedagogo, reĝisoro (m. 1955)
- 1903: Ernst Kreuder, germana helplaboristo kaj verkisto (m. 1972)
- 1912: Son Ki Ĉung, korea maratonisto, gajninto de 10 el 13 maratonoj (m. 2002)
- 1915: Ingrid Bergman, sveda aktorino gajninta renomon pro la filmo Casablanca (m. 1982)
- 1915: Béla Botár, hungara poeto kaj tradukisto, patro de Attila Botár (m. 1974)
- 1920: Éva Bázsa, hungara aktorino, dancistino, koreografo (m. 1975)
- 1920: Charlie Parker, usona ĵaza muzikisto, saksofonisto, komponisto, patro de bibopo (m. 1955)
- 1923: Richard Attenborough, brita aktoro kaj reĝisoro de la filmo Gandhi ricevinta 8 Oskar-premiojn (m. 2014)
- 1924: Dinah Washington, usona ĵaza kantistino (m. 1963)
- 1929: Ferenc Albert, rumania hungara sociologo, kunlaboranto de "Libera Vorto"
- 1929: István Bálint, rumania hungara grafikisto kaj pentristo
- 1929: Thom Gunn, brita-usona poeto, kunlaborinta kun Kingsley Amis (m. 2004)
- 1931: Juliusz Janicki, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 2011)
- 1936: John McCain, usona piloto, partoprenanto de Vjetnama milito, torturata kiel militkaptito, malmola politikisto kontraŭ Sovetunio, senatano, iniciatinto de la eniro de Pollando al NATO (m. 2018)
- 1937: Anton Schwob, aŭstra germanisto kaj profesoro, membro de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo
- 1938: Hermann Nitsch, aŭstra avangarda artisto, reprezentanto de Viena Agadismo
- 1939: Joachim Schulze, germana ĵurnalisto kaj grafikisto, aktivulo de la Esperanto-Asocio de GDR kaj de la organizaĵo en Lepsiko, kie li kunorganizis multajn el la famiĝintaj Internaciaj Foiraj Esperantistaj Renkontiĝoj (IFER), redaktoro de la revueto "Saksa Kuriero" (m. 2000)
- 1943: Károly Ferenc Szabó, rumania hungara inĝeniero, politikisto (m. 2011)
- 1946: Dimitris Ĥristofias, prezidento de Kipro, marksisto
- 1955: Diamanda Galás, usona komponistino, kantistino, pentristino grekdevena
- 1958: Michael Jackson, usona mirinfano, kantisto, dancisto, pop-muzikisto (m. 2009)
- 1958: Károly Varga, rumania hungara geologo, redaktoro, eldonisto
- 1963: Gabriella Lakatos, rumania hungara grafikistino
- 1972: Bae Yong Jun, sudkorea aktoro rolinta en serioj
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 886: Bazilo la 1-a, bizanca imperiestro, reviviginto de bizanca arto kaj fondinto de Makedonia dinastio (n. 811)
- 1135: Al-Mustarŝid, abasida kalifo el Bagdado (n. 1092)
- 1300: Guido Cavalcanti, itala poeto, trobadoro, ateisto, amiko de Dante Alighieri
- 1442: Johano la 5-a, duko de Bretonio, filo de Johano la 4-a (n. 1389)
- 1523: Ulrich von Hutten, germana kavaliro, verkisto kaj humanisto (n. 1488)
- 1526: Paŭlo Tomori, hungara ĉefepiskopo kaj miliestro (n. 1475)
- 1526: Ludoviko la 1-a Jagello, reĝo de Hungario, Bohemio kaj Kroatio, poligloto, filo de Vladislao la 2-a Jogajlido (n. 1506)
- 1625: John Fletcher, angla dramisto kunlaboranta kun Ŝekspiro kaj Francis Beaumont (n. 1579)
- 1672: Nicolaus Zapf, germana teologo kaj profesoro (n. 1600)
- 1749: Matiaso Bel, slovaka filozofo, geografo, predikisto, enciklopediisto, tutfakulo (n. 1684)
- 1780: Jacques-Germain Soufflot, franca arkitekto de la Panteono de Parizo, reprezentanto de la novklasika arkitekturo (n. 1713)
- 1797: Joseph Wright of Derby, angla pejzaĝisto pri industria revolucio, konata de la pentraĵoj pri Eksperimento pri birdo en aerpumpilo kaj Filozofo preleganta pri sunsistema modelo (n. 1734)
- 1799: Pio la 6-a, papo, kies Papan Ŝtaton invadis Napoleono (n. 1717)
- 1816: Johann Hieronymus Schröter, germana astronomo konstruinta optikan teleskopon (anstataŭ lensa) (n. 1745)
- 1877: Brigham Young, usona mormono, unua subŝtatestro de Utaho (n. 1801)
- 1889: István Dunyov, banata bulgaro, militisto partoprenanta en la hungara revolucio kaj la unuiĝo de Italio (n. 1815)
- 1900: Bruno Abakanowicz, pola matematikisto, inventisto kaj elektroteknikisto (n. 1852)
- 1904: Murad la 5-a, sultano de la Otomana Imperio, kies regadon transprenis lia frato Abd-ul-Hamid la 2-a (n. 1840)
- 1909: Tadeusz Smoleński, pola egiptologo tradukinta en la polan lingvon la papiruson Westcar (n. 1884)
- 1918: Max Dauthendey, germana verkisto, poeto, pentristo kaj vojaĝisto (n. 1867)
- 1921: Joel Asaph Allen, usona ornitologo, membro de Aŭdubona Societo, Usona Asocio por la Antaŭeniro de Scienco, Amerika Filozofia Societo kaj kunfondinto kaj prezidanto de Usona Unio de Ornitologoj (n. 1838)
- 1931: Tadeusz Hołówko, pola politikisto, ŝtata aganto de Dua Pola Respubliko pri pola-ukraina interkonsento, reprezentanto de prometeismo, murdita (n. 1889)
- 1938: Frigyes Karinthy, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto; enestanta en Hungara Antologio, tradukata de pluraj esperantistoj (n. 1887)
- 1960: Vicki Baum, aŭstra-juda verkistino kaj ĵurnalistino (n. 1888)
- 1966: Sajid Kutb, egipta verkisto, ideologo de Islama Frataro kaj fundamentisto, ekzekutita (n. 1906)
- 1972: Lale Andersen, germana aktorino kaj kantistino (n. 1905)
- 1973: Stringer Davis, angla aktoro, edzo de Margaret Rutherford (n. 1896)
- 1973: Béla Lám, rumania hungara inĝeniero, verkisto, patro de Irén Hantz-Lám (n. 1892)
- 1975: Éamon de Valera, irlanda politikisto, ĉefministro kaj prezidento, sendependiginta Irlandon de Britio (n. 1882)
- 1976: Kazi Nazrul Islam, bengala filozofo, poeto, muzikisto, kontraŭstaranta al koloniismo kaj fundamentismo, nacia poeto de Bangladeŝo (n. 1899)
- 1982: Werner Zimmermann, svisa instruisto, verkisto, nudisto kaj reformemulo, subtenanto de la liberekonomia teorio de Silvio Gesell, kunfondinto de alternativisma banko WIR-Banko-Kooperativo (fondita de esperantisto), vojaĝanto tra Azio kaj Ameriko (n. 1893)
- 1982: Ingrid Bergman, sveda aktorino, konata de la filmo Casablanca (n. 1915)
- 1989: Peter Scott, brita ornitologo, pentristo, oficiro (n. 1909)
- 1990: Manly Palmer Hall, kanada religioscienisto, esoteristo kaj framasono, aŭtoro de pli ol 200 libroj (n. 1901)
- 2003: Vladimír Vašíček, ĉeĥa pentristo, kunfondinto de la moderna kaj abstrakta ĉeĥa pentrado (n. 1919)
- 2005: József Szász, rumania hungara agronomo (n. 1921)
- 2014: János Pusztai, rumania hungara verkisto laboranta en Sibiu kaj Baia Mare (n. 1934)
- 2016: Bronisław Baczko, pola filozofo, kunkreinto de Varsovia skolo pri historio de ideoj, okupiĝanta pri historio de la franca revolucio de 1789, ligita kun la Universitato de Ĝenevo (n. 1924)
- 2016: Gene Wilder, usona aktoro juddevena, laŭreato de premio Emmy, ĉefrolinta en la filmo Willy Wonka kaj la ĉekolado-fabriko (n. 1933)
- 2019: Miklós Kocsár, hungara komponisto, patro de Balázs Kocsár (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Nacia tago en Slovakio, tago de la slovaka nacia ribelo; plia tago estas la 1-a de septembro.
- Romkatolika Kalendaro:
- Memoro de la Pasiono de Sankta Johano la Baptisto, martiro
- Sebbi, anglosaksa reĝo
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 29-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.