Kebeka Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kebeka Ponto

Modilonpontoĵaluziponto • ŝtala ponto • fervoja ponto • vojponto • toll bridge
Situo
Koordinatoj 46° 44′ 44″ N, 71° 17′ 17″ U (mapo)46.74556-71.28806Koordinatoj: 46° 44′ 44″ N, 71° 17′ 17″ U (mapo)
Mapo
Kebeka Ponto (Kebeko)
Kebeka Ponto (Kebeko)
DEC
Map
Kebeka Ponto
vdr
Kebeka Ponto maldekstre kaj Ponto Pierre Laporte dekstre, vintre.

La Kebeka Ponto (france Pont de Québec kaj angle Quebec Bridge) estas ŝosea, fervoja kaj piedira ponto super la plej suba Rivero Sankta Laŭrenco inter Sainte-Foy (ekde 2002 okcidenta antaŭurbo de Kebeko) kaj Lévis, Kebekio, Kanado. La projekto malsukcesis dufoje, koste de 88 vivoj, kaj bezonis ĉirkaŭ 30 jarojn por esti kompletita.

La Kebeka Ponto estas nitita ŝtala ĵaluzia strukturo kaj estas 987 m longa, 29 m larĝa, kaj 104 m alta. Kantilevraj brakoj 177 m longaj subtenas 195 m longan centran strukturon, por totala malfermo de 549 m, kaj estas la plej longa malfermo de kantilevra ponto en la mondo. (Ĝi estis eĉ la el ĉiuj kategorioj plej longa malfermo en la mondo ĝis la Ponto Ambassador estis kompletita en 1929.) Ĝi estas la plej orienta kompleta trapasejo de la rivero Sankta Laŭrenco.

La ponto hejmas tri aŭtoŝoseajn vojojn (neniu ĝis 1929, unu ĝis 1949, du ĝis 1993), unu fervojan relon (du ĝis 1949), kaj vojon por piedirantoj (origine du); iam ĝi havis ankaŭ linion por tramo. Ĝi estis posedo de la kanada fervoja entrepreno Canadian National Railway ekde 1993.

La Kebeka Ponto estis deklarita Nacia Historia Loko de Kanado en 1995.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Québec Bridge National Historic Site of Canada. Canadian Register of Historic Places. [1] Konsultita la 20a de julio 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2012-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
  • (April 1916) “Photos of Quebec Bridge”, The World's Work: A History of Our Time XXXI, p. 662–663. Alirita 2012-01-11.. 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]