Prometeismo (politiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prometeismo estis politika kaj intelekta movado en Eŭropo en la intermilita periodo (1921−1939) direktita kontraŭ Sovetunio, celanta al sendependecaj ŝanĝoj ene de la ŝtato, faritaj de la nacioj al kiuj en la jaroj 1918−1921 oni perforte altrudis sovetan sistemon por fine eksplodigi Sovetunion al unuopaj ŝtatoj. La prometea movado kunorganizis kaj materiale apogis en la jaroj 1921−1939 la agadon de kelkaj formigrintaj registaroj kaj sendependecaj organizaĵoj de subigitaj nacioj fare de Sovetunio.

La prometea movado grandparte kreiĝis danke al agado de la Registaro de Ukraina Popola Respubliko en Ekzilo en Varsovio kaj Parizo. Ĝin apogis elmigradaj registaroj: kartvela (Parizo), azera (Istanbulo), de kubanaj kozakoj (Prago), de donaj kozakoj (Prago), kaŭkaza (Istanbulo), armena (Parizo), krimea, Idel-Urala kaj turkestana (Istanbulo, Parizo, Varsovio).

Aliaj centroj de la movado estis Teherano, Berlino, Helsinko kaj Harbino. Daŭriganto de la prometea koncepto estis grandparte Kontraŭbolŝevika Bloko de Nacioj.

Aktivuloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Kornat, Ruch prometejski – ważne doświadczenie polityki zagranicznej II Rzeczypospolitej (Prometea movado - grava sperto de eksterlanda politiko de la Dua Pola Respubliko), "Nowa Europa Wschodnia", n-ro 2/2008
  • Paweł Libera, Polski prometeizm. Jak ewoluował i jak z nim walczono? (Pola prometeismo. Kiel evoluis kaj kiel oni batalis kontraŭ ĝi?), "Pressje", Krakovo, volumoj 22-23, 2010, p. 89-97
  • Andrzej Nowak, Przez Ukrainę i Kaukaz na Petersburg: początek drogi do koncepcji prometejskich w polskiej myśli politycznej (Tra Ukrainio kaj Kaŭkazio ĝis Peterburgo. Komenco de vojo al prometea koncepto en la pola politika penso), "Przegląd Prometejski" (Prometea Revuo)
  • Timothy Snyder, Covert Polish missions across the Soviet Ukrainian border, 1928-1933, en: Cofini, Silvia Salvatici (a cura di), Rubbettino, 2005 ISBN 88-498-1276-0

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]